Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoregularoj → trofeo fyne
LA TROFEO FYNE: skizo de regularo
Donacinto

La trofeon donacis al Universala Esperanto-Asocio s-ino A.E.G.Otterby, el Montréal, Kanado, memore al Adam kaj Erica Fyne. Ĝi estas aljuĝata surbaze de du konkursoj, unu nacia kaj unu internacia, kiu okazas en alternaj jaroj.

La Internacia Konkurso

La Estraro de UEA aljuĝas la trofeon ĉiun duan jaron al la landa asocio aliĝinta al UEA kaj kun pli ol 150 membroj, en kies lando okazis la plej granda procenta kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA dum la antaŭaj du kalendaraj jaroj, aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA.

La Nacia Konkurso

Dum la posta Jaro, la landa asocio kiu gajnis la trofeon dm la antaŭa jaro aljuĝas ĝin al la klubo, faka asocio, grupo, aŭ individuo, kiu plej multe kontribuis al la plifortigo de la koncerna landa asocio.

Administrado

La Estraro de UEA nomas administranton de la konkurso, kies tasko estas ĉiun duan jaron analizi la membrostatistikon kaj alimaniere informiĝi pri la agado favora al UEA en la diversaj landoj, kaj rekomendi al la Estraro kiel ricevanton de la trofeo la plej meritplenan landan asocion. Normale la rekomendon akompanas plena motivigo. La Estraro rajtas peti pli ol unu rekomendo kaj fari elekton el inter ili. Principe la Estraro decidu pri la aljuĝo dum sia printempa kunsido. Dum la Jaro de la Nacia Konkurso la administranto tenas kontakton kun la landa asocio en kies sino okazas la Nacia Konkurso.

Anonco kaj Transdono

Oni anoncas la gajninton de la Internacia Konkurso dum la Universala Kongreso, kaj simbole transdonas la trofeon, kiu tamen estas normale konservata en la Centra Oficejo de UEA. La gajninton de la Nacia Konkurso oni anoncas dum simile taŭga nacia evento.

La Estraro de UEA
januaro 1975

tekoregularoj → trofeo fyne
Supren
UEA, 2021