Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Semajno de Internacia Amikeco
Emblemo de Semajno de Internacia Amikeco

Jam de pli ol 40 jaroj la E-komunumo festas dum la lasta plena semajno de februaro la Semajnon de Internacia Amikeco, kiu pasas sub la devizo “Amikeco trans limoj”. La ideo lanĉita de Erik Carlén, sveda E-aktivulo, i.a. plurjara vicprezidanto de UEA celis doni la okazon al esperantistoj tra la mondo organiziĝi por plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco kun ĉiu, eĉ plej fore kaj izolite loĝanta esperantisto. Dum jardekoj okaze de la Semajno cirkulis poŝtkartaj salutoj inter E-kluboj kaj individuaj esperantistoj kaj la Semajno mem estis la okazo por solenaj klubvesperoj. En la epoko de la Interreto oni ne plu amaskvante uzas tradiciajn poŝtkartojn kun la slogano de la Semajno kaj du interpremiĝantaj manoj, sed en la elektronika epoko senprobleme ĝi povas aperi en blogoj, TTT-paĝoj, retmesaĝoj. Cetere cele ne nur esperantistojn, sed ankaŭ neesperantistajn amikojn.

La Semajno ĉiam pli ofte estas la okazo festi ne sole en la propra esperantista medio. De kelka tempo por la solenaj klubkunvenoj oni invitas ofte reprezentantojn de naciaj malplimultoj, de enmigrintoj por praktike emfazi, ke amike interpremiĝantaj esperantistaj manoj superas limojn naciajn, rasajn, lingvajn, kulturajn, politikajn kaj religiajn.

Supre troviĝas la signo de la Semajno, kiun eblas facile elŝuti kaj utiligi. Krome vi povas legi la historian artikolon "Amikeco trans limoj", aperintan en la oktobra numero de “Esperanto” en 1968. Ne ĉiuj ideoj de tiu lanĉa artikolo daŭre estas aktualaj, sed kelkaj ideoj povas esti plu inspiraj.

Supren
UEA, 2021