Universala Esperanto-Asocio

Necesas esti ĈI-JARA membro, abonanto aŭ aliĝinto de la venonta UK.

En la formato: xxxx-x

Via retadreso, konata al UEA

Minimume 6 literoj kaj/aŭ ciferoj

Minimume 6 literoj kaj/aŭ ciferoj

Bonvolu reentajpi la pasvorton



ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
tekoun → un-ĉarto
Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj

(unue enregitigita de Martyn Ecott, Svislando)

Enhavo:
Enkonduka noto

La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj estis subskribita en San-Francisko, la 26an de junio 1945, fine de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Internacia Organizo, kaj ekvalidis la 24an de oktobro 1945. La Statuto de la Internacia Kortumo estas integra parto de la Ĉarto.

Amendojn al Artikoloj 23, 27, kaj 61 de la Ĉarto akceptis la Ĝenerala Asembleo la 17an de decembro 1963, kun ekvalido la 31an de aŭgusto 1965. Plian amendon al Artikolo 61 akceptis la Ĝenerala Asembleo la 20an de decembro 1971, kun ekvalido la 24an de septembro 1973. La amendo al Artikolo 109, akceptita de la Ĝenerala Asembleo la 20an de decembro 1965, ekvalidis la 12an de junio 1968.

La amendo al Artikolo 23 pligrandigas la membronombron de la Sekureca Konsilio de dek unu ĝis dek kvin. Laŭ la amendita Artikolo 27, decidoj de la Sekureca Konsilio bezonas, se temas pri aferoj proceduraj, jesan voĉon de naŭ membroj (antaŭe sep) kaj, se temas pri iu ajn alispeca demando, jesan voĉon de naŭ membroj (antaŭe sep), inter kiuj devas troviĝi la konsentaj voĉoj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. La amendo al Artikolo 61, kiu ekvalidis la 31an de aŭgusto 1965, pligrandigis la membronombron de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de dek ok ĝis dudek sep. La posta amendo al tiu Artikolo, kiu ekvalidis la 24an de septembro 1973, pligrandigis la membronombron de dudek sep ĝis kvindek kvar.

La amendo al Artikolo 109 (kiu tuŝas la unuan paragrafon de tiu Artikolo) preskribas, ke Ĝenerala Konferenco de Ŝtatoj-Membroj kun la celo revizii la Ĉarton povas okazi je dato kaj en loko fiksotaj per la voĉoj de du trionoj de la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per la voĉoj de iuj ajn naŭ membroj (antaŭe sep) de la Sekureca Konsilio. Paragrafo 3 de la sama Artikolo, kiu traktas la konsideradon, dum la deka ordinara sesio de la Ĝenerala Asembleo, pri eventuala revizia Konferenco, ankoraŭ konservas sian originalan formon, en kiu estas menciitaj la voĉoj de iuj ajn sep membroj de la Sekureca Konsilio, ĉar tiun paragrafon laŭagis la Ĝenerala Asembleo (dum sia deka ordinara sesio) kaj la Sekureca Konsilio.

NI, LA POPOLOJ
DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ,
REZOLUTAJ

savi estontajn generaciojn de la plago de milito, kiu dufoje en la daŭro de unu homa vivo trudis al la homaro neeldireblajn suferojn,

rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco, je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj kaj de nacioj grandaj kaj malgrandaj,

krei kondiĉojn necesajn por la konservo de justeco kaj de respekto al la devoj rezultantaj el traktatoj kaj aliaj fontoj de internacia juro,

antaŭenigi socian progreson kaj pli altan vivnivelon en pli granda libereco,

KAJ POR TIUJ CELOJ

praktiki toleremon, vivi en paco unu kun la alia kiel bonaj najbaroj,

unuigi niajn fortojn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon,

akcepti principojn kaj iniciati metodojn, kiuj certigos, ke armforto ne estos uzata krom por la ĝenerala bono,

utiligi internacian maŝinaron por antaŭenigi la ekonomian kaj socian progreson de ĉiuj popoloj,

DECIDIS KUNIGI NIAJN
KLOPODOJN POR REALIGI
TIUJN CELOJN.

Sekve niaj respektivaj Registaroj, pere de siaj reprezentantoj, kunvenintaj en la urbo San-Francisko kaj montrintaj plenrajtigilojn trovitajn en bona kaj ĝusta forma, akceptis ĉi tiun Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj kaj per tio starigas internacian organizaĵon, kies nomo estos " Unuiĝintaj Nacioj".

Ĉapitro I
CELOJ KAJ PRINCIPOJ
Artikolo 1

La Celoj de Unuiĝintaj Nacioj estas:

  1. Konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon kaj tiucele apliki efikajn kolektivajn rimedojn por preventi kaj forigi minacojn kontraŭ la paco kaj por subpremi ĉian agon de agreso aŭ alian rompon de la paco, kaj realigi, per pacaj metodoj konforme al la principoj de justeco kaj internacia juro, la ĝustigon aŭ la solvon de internaciaj disputoj aŭ de situacioj, kiuj povus konduki al rompo de la paco;
  2. Evoluigi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, kaj apliki ĉiajn aliajn rimedojn taŭgajn por plifirmigi universalan pacon;
  3. Realigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn problemojn de ekonomia, socia, kultura aŭ humaneca karaktero kaj por antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio; kaj
  4. Esti centro por harmoniigi la klopodojn de la nacioj por atingi tiujn komunajn celojn.
Artikolo 2

La Organizaĵo kaj ĝiaj Membroj, strebantaj al la Celoj formulitaj en Artikolo 1, devas agi konforme al la sekvantaj principoj:

  1. La Organizaĵo estas bazita sur la principo de la suverena egaleco de ĉiuj siaj Membroj.
  2. La Membroj de la Organizaĵo, por certigi al ĉiuj la rajtojn kaj avantaĝojn rezultantajn el ilia membreco, devas plenumi bonafide la devojn, kiujn ili alprenis konforme al ĉi tiu Ĉarto.
  3. La Membroj de la Organizaĵo devas solvi siajn internaciajn disputojn per pacaj metodoj tiamaniere, ke nek la internaciaj paco kaj sekureco nek la justeco endanĝeriĝas.
  4. La Membroj de la Organizaĵo devas sin deteni en siaj internaciaj rilatoj de la minaco aŭ la uzo de perforto ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de iu ajn ŝtato, ĉu en iu ajn alia maniero nekonforma al la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj.
  5. La Membroj de la Organizaĵo devas doni al Unuiĝintaj Nacioj plenan helpon por iu ajn agado entreprenita de ĝi konforme al ĉi tiu Ĉarto kaj deteni sin de helpo al ŝtato kontraŭ kiu Unuiĝintaj Nacioj entreprenas preventan aŭ kompulsan agadon.
  6. La Organizaĵo devas prizorgi, ke la ŝtatoj kiuj ne estas Membroj de Unuiĝintaj Nacioj agu konforme al ĉi tiuj Principoj tiom kiom necesas por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  7. Nenio en ĉi tiu Ĉarto rajtigas Unuiĝintajn Naciojn interveni en aferojn kiuj esence apartenas al la interna jurisdikcio de iu ajn ŝtato, nek devigas la Membrojn submeti tiajn aferojn al solvproceduro laŭ ĉi tiu Ĉarto; tamen ĉi tiu principo neniel antaŭlimigas la aplikon de la kompulsaj rimedoj difinitaj en Ĉapitro VII.
Ĉapitro II
MEMBRECO
Artikolo 3

Membroj-Fondintoj de Unuiĝintaj Nacioj estas la Ŝtatoj, kiuj, partopreninte en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por Internacia Organizo en la urbo de San-Francisko aŭ antaŭe subskribinte la Deklaracion de la Unuiĝintaj Nacioj de la 1a de januaro, 1942, subskribas ĉi tiun Ĉarton kaj ratifas ĝin konforme al Artikolo 110.

Artikolo 4
  1. Povas fariĝi Membroj de Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj aliaj pacamaj Ŝtatoj kiuj akceptas la sindevigojn de ĉi tiu Ĉarto kaj, laŭ la opinio de la Organizaĵo, kapablas kaj volas plenumi tiujn sindevigojn.
  2. Tia Ŝtato fariĝas Membro de Unuiĝintaj Nacioj per decido de la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 5

La Ĝenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas suspendi la praktikadon de membraj rajtoj kaj privilegioj al Membro de Unuiĝintaj Nacioj, kontraŭ kiu preventa aŭ kompulsa agado estas entreprenita de la Sekureca Konsilio. La Sekureca Konsilio povas reestabli la praktikadon de tiuj rajtoj kaj privilegioj.

Artikolo 6

La Ĝenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas eksigi el la Organizaĵo Membron de Unuiĝintaj Nacioj kiu persiste malobservas la Principojn formulitajn en ĉi tiu Ĉarto.

Ĉapitro III
ORGANOJ
Artikolo 7
  1. Estas starigitaj kiel la ĉefaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj: Ĝenerala Asembleo, Sekureca Konsilio, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Kuratoreca Konsilio, Internacia Kortumo kaj Sekretariato.
  2. Estas starigeblaj, konforme al ĉi tiu Ĉarto, tiuj akcesoraj organoj kiuj montriĝas necesaj.
Artikolo 8

Unuiĝintaj Nacioj devas neniel limigi al viroj kaj virinoj la eblecojn egalkondiĉe partopreni, en iu ajn rolo, en la funkcioj de la ĉefaj kaj akcesoraj organoj.

Ĉapitro IV
LA ĜENERALA ASEMBLEO

Konsisto

Artikolo 9
  1. La Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj.
  2. Ĉiu Membro povas havi maksimume kvin reprezentantojn en la Ĝenerala Asembleo.

Funkcioj kaj Povoj

Artikolo 10

La Ĝenerala Asembleo povas diskuti ĉiujn demandojn aŭ aferojn en la kadro de ĉi tiu Ĉarto aŭ rilatajn al la povoj kaj funkcioj de iu ajn el la organoj antaŭviditaj en ĉi tiu Ĉarto, kaj, kun la escepto antaŭvidita en Artikolo 12, povas fari pri tiuj demandoj aŭ aferoj rekomendojn al la Membroj de la Organizaĵo, aŭ al la Sekureca Konsilio, aŭ kune al la Membroj kaj al la Sekureca Konsilio.

Artikolo 11
  1. La Ĝenerala Asembleo povas konsideri la ĝeneralajn principojn de kunlaborado por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon inkluzive la principojn regantajn malarmadon kaj la reguligon de armilaroj, kaj fari pri tiuj principoj rekomendojn al la Membroj de la Organizaĵo, aŭ al la Sekureca Konsilio, aŭ kune al la Membroj kaj al la Sekureca Konsilio.
  2. La Ĝenerala Asembleo povas diskuti ĉiujn demandojn rilatajn al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco prezentitajn al ĝi de iu ajn Membro de Unuiĝintaj Nacioj aŭ de la Sekureca Konsilio aŭ de ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj konforme al Artikolo 35 paragrafo 2, kaj kun la escepto antaŭvidita en Artikolo 12 povas far pri ĉiuj tiaj demandoj rekomendojn al la koncernaj ŝtato aŭ ŝtatoj aŭ al la Sekureca Konsilio aŭ kune al la ŝtatoj kaj al la Sekureca Konsilio. Ĉiu ajn tia demando kiu necesigas agadon devas esti transsendita de la Ĝenerala Asembleo al la Sekureca Konsilio antaŭ aŭ post diskuto.
  3. La Ĝenerala Asembleo povas atentigi la Sekurecan Konsilion pri situacioj kiuj riskas endanĝerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  4. La povoj de la Ĝenerala Asembleo formulitaj en ĉi tiu Artikolo ne limigas la ĝeneralan amplekson de Artikolo 10.
Artikolo 12
  1. Dum la Sekureca Konsilio plenumas, rilate al iu ajn disputo aŭ situacio, la funkciojn difinitajn por ĝi en ĉi tiu Ĉarto, la Ĝenerala Asembleo devas ne faru iun ajn rekomendon pri tiu disputo aŭ situacio krom se la Sekureca Konsilio tion petas.
  2. La Ĝenerala Sekretario, kun la konsento de la Sekureca Konsilio, informas la Ĝeneralan Asembleon okaze de ĉiu sesio pri la aferoj rilataj al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco kiujn traktas la Sekureca Konsilio; li same informas la Ĝeneralan Asembleon aŭ, se la Ĝenerala Asembleo ne kunsidas, la Membrojn de Unuiĝintaj Nacioj tuj post kiam la Sekureca Konsilio ĉesis trakti tiujn aferojn.
Artikolo 13
  1. La Ĝenerala Asembleo iniciatas studojn kaj faras rekomendojn kun la celo:
    1. antaŭenigi internacian kunlaboradon sur la politika kampo kaj stimuli la laŭgradan evoluigon de internacia juro kaj ĝian kodigon;
    2. antaŭenigi internacian kunlaboradon sur la kampoj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksana, kaj helpi la realigon de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.
  2. La ceteraj respondecoj, funkcioj kaj povoj de la Ĝenerala Asembleo rilate al la aferoj menciitaj en paragrafo 1 b supre estas formulitaj en Ĉapitro IX kaj X.
Artikolo 14

Sub rezervo de la preskriboj en Artikolo 12, la Ĝenerala Asembleo povas rekomendi rimedojn por la paca ĝustigo de iu ajn situacio, kia ajn ĝia origino, kiu ĝiaopinie riskas malutili al la ĝenerala bono aŭ al la amikaj rilatoj inter la nacioj, inkluzive de situacioj rezultintaj el malobservo de la preskriboj de ĉi tiu Ĉarto kiuj formulas la Celojn kaj Principojn de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15
  1. La Ĝenerala Asembleo ricevas kaj konsideras la ĉiujarajn kaj specialajn raportojn de la Sekureca Konsilio; tiuj raportoj devas enhavi referaton pri la rimedoj kiujn la Sekureca Konsilio pridecidis aŭ aplikis por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  2. La Ĝenerala Asembleo ricevas kaj konsideras la raportojn de la ceteraj organoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 16

La Ĝenerala Asembleo plenumas, rilate al la internacia kuratoreca reĝimo, la funkciojn difinitajn por ĝi per Ĉapitroj XII kaj XIII inkluzive la funkcion aprobi la kuratorecajn interkonsentojn pri regionoj ne difinitaj kiel strategiaj.

Artikolo 17
  1. La Ĝenerala Asembleo ekzamenas kaj aprobas la buĝeton de la Organizaĵo.
  2. La elspezojn de la Organizaĵo pagas la Membroj laŭ la proporcio kiun decidas la Ĝenerala Asembleo.
  3. La Ĝenerala Asembleo konsideras kaj aprobas ĉiujn financajn kaj buĝetajn interkonsentojn kun la specialigitaj institucioj menciitaj en Artikolo 57 kaj ekzamenas la administrajn buĝetojn de tiuj institucioj por far al ili rekomendojn.

Voĉdonado

Artikolo 18
  1. Ĉiu Membro de la Ĝenerala Asembleo havas unu voĉon.
  2. Decidoj de la Ĝenerala Asembleo pri gravaj demandoj estas farataj per plimulto de du trionoj el la membroj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas. Inkluzivitaj kiel gravaj demandoj estas: rekomendoj pri la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, la elekto de la nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, la elekto de la membroj de la Eknomia kaj Socia Konsilio, la elekto de la membroj de la Kuratoreca Konsilio konforme al paragrafo 1 (c) de Artikolo 86, la akcepto de novaj Membroj en la Organizaĵon, la suspendo de la rajtoj kaj privilegioj de Membroj, la eksigo de Membroj, demandoj pri la funkciado de la kuratoreca reĝimo kaj buĝetaj demandoj.
  3. Decidoj pri aliaj demandoj, inkluzive la difinon de pliaj kategorioj de demandoj decidendaj per plimulto de du trionoj, estas farataj per plimulto de la Membroj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas.
Artikolo 19

Membro de Unuiĝintaj Nacioj kiu malfruas en la pago de sia financa kontribuo al la Organizaĵo ne rajtas voĉdoni en la Ĝenerala Asembleo se la nepagita sumo egalas aŭ superas la kontribuon ŝuldatan de ĝi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Ĝenerala Asembleo tamen povas permesi al tia Membro partopreni en la voĉdonado se ĝi konstatas, ke la nepago estas kaŭzita de cirkonstancoj nedependaj de la volo de la Membro.

Proceduro

Artikolo 20

La Ĝenerala Asembleo kunvenas en regulaj ĉiujaraj sesioj kaj, kiam la cirkonstancoj tion postulas, en specialaj sesioj. Ĉi tiujn kunvokas la Ĝenerala Sekretario kiam tion petas la Sekureca Konsilio aŭ la plimulto de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 21

La Ĝenerala Asembleo decidas pri sia procedure regularo. Ĝi elektas sian Prezidanton por ĉiu sesio.

Artikolo 22

La Ĝenerala Asembleo povas starigi tiujn akcesorajn organojn kiujn ĝi opinias necesaj por la plenumo de siaj funkcioj.

Ĉapitro V
LA SEKURECA KONSILIO

Konsisto

Artikolo 23
  1. La Sekureca Konsilio konsistas el dek kvin Membroj de Unuiĝintaj Nacioj. La Respubliko de Ĉinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, la Unuigita Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Dek aliaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj devas esti elektitaj kiel nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio fare de la Ĝenerala Asembleo, kiu precipe atentas , unue, la kontribuon de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj al la konservo de la internacia paco kaj sekureco kaj al la aliaj celoj de la Organizaĵo, kaj ankaŭ justan geografian distribuon.
  2. La nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio estas elektataj por periodo de du jaroj. Je la unua elekto de nekonstantaj membroj, post kiam la nombro de membroj de la Sekureca Konsilio estos pliigita de dek unu al dek kvin, du el la kvar aldonaj membroj estos elektitaj por periodo de unu jaro. Membro eksiĝanta ne estas tuj poste reelektebla.
  3. Ĉiu membro de la Sekureca Konsilio havas unu reprezentanton.

Funkcioj kaj Povoj

Artikolo 24
  1. Por certigi rapidan kaj efikan agadon de la Organzaĵo ĝiaj Membroj transdonas al la Sekureca Konsilio la ĉefan respondecon por la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, kaj ili konsentas, ke plenumante siajn devojn laŭ tiu respondeco la Sekureca Konsilio agas en ilia nomo.
  2. Plenumante tiujn devojn la Sekureca Konsilio devas agi konforme al la Celoj kaj Principoj de Unuiĝintaj Nacioj. La specifiaj povoj donitaj al la Sekureca Konsilio por ebligi ĝin plenumi tiujn devojn estas difinitaj en Ĉapitroj VI, VII, VIII kaj XII.
  3. La Sekureca Konsilio submetas al la Ĝenerala Asembleo por ties konsidero ĉiujarajn raportojn kaj, laŭbezone, specialajn raportojn.
Artikolo 25

La Membroj de Unuiĝintaj Nacioj konsentas akcepti kaj efektivigi la decidojn de la Sekureca Konsilio konforme al ĉi tiu Ĉarto.

Artikolo 26

Por antaŭenigi la starigon kaj konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, deturnante por armilaroj nur la minimumon de la homaj kaj ekonomiaj provizoj de la mondo, la Sekureca Konsilio havas la taskon, kun la helpo de la Komitato de Milita Stabo menciita en Artikolo 47, ellabori planojn prezentotajn al la Membroj de la Organizaĵo kun la celo starigi sistemon por reguligo de armilaroj.

Voĉdonado

Artikolo 27

  1. Ĉiu membro de la Sekureca Konsilio havas unu voĉon.
  2. La decidoj de la Sekureca Konsilio pri proceduraj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ membroj.
  3. La decidoj de la Sekureca Konsilio pri ĉiuj aliaj demandoj estas farataj per jesa voĉo de naŭ membroj inkluzive la jesajn voĉojn de ĉiuj konstantaj membroj; sed kiam decidoj de la Konsilio estas farataj konforme al Ĉapitro VI aŭ al paragrafo 3 de Artikolo 52, partio en disputo sin detenas de la voĉdono.

Proceduro

Artikolo 28
  1. La Sekureca Konsilio devas esti tiel organizita, ke ĝi povas funkcii konstante. Tiucele ĉiu membro de la Sekureca Konsilio devas ĉiam havi reprezentanton ĉe la sidejo de la Organizaĵo.
  2. La Sekureca Konsilio devas okazigi periodajn kunvenojn je kiuj ĉiu el la membroj rajtas, se ĝi tion deziras, esti reprezentata de membro de sia registaro aŭ de alia speciale nomita reprezentanto.
  3. La Sekureca Konsilio povas kunveni for de la sidejo de la Organizaĵo, en iu ajn loko kiun ĝi taksas plej taŭga por faciligi ĝian laboron.
Artikolo 29

La Sekureca Konsilio povas starigi tiujn akcesorajn organojn kiujn ĝi opinias necesaj por la plenumo de siaj funkcioj.

Artikolo 30

La Sekureca Konsilio decidas pri sia procedura regularo, inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.

Artikolo 31

Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj kiu ne estas membro de la Sekureca Konsilio aŭ ĉiu ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj, se ĝi estas partio en iu disputo konsiderata de la Sekureca Konsilio, devas esti invitata por partopreni, sen voĉdonrajto, en la diskutado rilata al tiu disputo. La Sekureca Konsilio difinas la kondiĉojn kiujn ĝi opinias justaj por la partopreno de ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉapitro VI
PACA SOLVO DE DISPUTOJ
Artikolo 33
  1. La partioj en iu ajn disputo, kies daŭrigo riskas endanĝerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, devas unue serĉi solvon per traktado, enketo, mediacio, konciliacio, arbitracio, juĝa decido, sinturno al regionaj institucioj aŭ interkonsentoj, aŭ per aliaj pacaj metodoj kiujn ili elektas mem.
  2. La Sekureca Konsilio, se ĝi opinias tion necesa, alvokas la partiojn solvi sian disputon per tiaj metodoj.
Artikolo 34

La Sekureca Konsilio povas enketi pri iu ajn disputo aŭ iu ajn situacio kiu povas konduki al internacia malakordo aŭ kaŭzi disputon, por determini ĉu la daŭrigo de tiu disputo aŭ situacio riskas endanĝerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

Artikolo 35
  1. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Sekurecan Konsilion aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri disputo aŭ situacio kun la karaktero priskribita en Artikolo 34.
  2. Ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj povas atentigi la Sekurecan Konsilion aŭ la Ĝeneralan Asembleon pri iu ajn disputo en kiu ĝi estas partio, se ĝi antaŭe akceptas, rilate al tiu disputo, la devojn de paca solvo antaŭviditajn en ĉi tiu Ĉarto.
  3. La funkciado de la Ĝenerala Asembleo rilate al aferoj prezentataj al ĝia atento laŭ ĉi tiu Artikolo estas kondiĉita de la reguloj de Artikoloj 11 kaj 12.
Artikolo 36
  1. La Sekureca Konsilio povas, je iu ajn stadio de disputo kun la karaktero priskribita en Artikolo 33 aŭ de analoga situacio, rekomendi taŭgajn procedurojn aŭ metodojn de ĝustigo.
  2. La Sekureca Konsilio devas konsideri ĉiujn procedurojn kiujn la partioj jam alprenis por la solvo de tiu disputo.
  3. Farante rekomendojn laŭ ĉi tiu Artikolo, la Sekureca Konsilio devas ankaŭ atenti pri tio, ke ordinare juraj disputoj devas esti prezentataj de la partioj al la Internacia Kortumo, konforme al la preskriboj de la Statuto de la Kortumo.
Artikolo 37
  1. Se la partioj en disputo, kun la karaktero priskribita en Artikolo 33, ne sukcesas solvi ĝin pere de la metodoj indikitaj en tiu Artikolo, ili prezentas ĝin al la Sekureca Konsilio.
  2. Se la Sekureca Konsilio opinias, ke fakte la daŭrigo de la disputo riskas endanĝerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, ĝi decidas ĉu agi laŭ Artikolo 36 aŭ rekomendi tiajn kondiĉojn de solvo, kiajn ĝi opinias taŭgaj.
Artikolo 38

Ne limigante la aplikon de Artikoloj 33 ĝis 37, la Sekureca Konsilio povas, se ĉiuj partioj en disputo tion petas, fari al la partioj rekomendojn celantajn pacan solvon de la disputo.

Ĉapitro VII
AGADO EN KAZO DE MINACOJ KONTRAŬ LA PACO,
ROMPOJ DE LA PACO KAJ AGOJ DE AGRESO
Artikolo 39

La Sekureca Konsilio determinas la ekziston de minaco kontraŭ la paco, rompo de la paco aŭ ago de agreso, kaj faras rekomendojn aŭ decidas kiuj rimedoj estas aplikendaj laŭ Artikoloj 41 kaj 42 por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

Artikolo 40

Por preventi pligraviĝon de la situacio, la Sekureca Konsilio povas, antaŭ ol fari la rekomendojn aŭ decidi pri la rimedoj aplikendaj konforme al Artikolo 39, alvoki la koncernajn partiojn konformiĝi al la provizoraj rimedoj kiujn ĝi opinias necesaj aŭ dezirindaj. Ĉi tiuj provizoraj rimedoj neniel antaŭlimigas la rajtojn, pretendojn aŭ pozicion de la koncernaj partioj. La Sekureca Konsilio prenas laŭdeve en konsideron la eventualan neaplikon de tiuj provizoraj rimedoj.

Artikolo 41

La Sekureca Konsilio povas decidi kiuj rimedoj, ekskluzive de la uzo de armforto, estas aplikendaj por efektivigi ĝiajn decidojn, kaj ĝi povas alvoki la Membrojn de Unuiĝintaj Nacioj apliki tiujn rimedojn. Ĉi tiuj povas inkluzivi kompletan aŭ partan interrompon de ekonomiaj rilatoj kaj de fervojaj, permaraj, peraeraj, poŝtaj, telegrafaj, radiaj kaj aliaj komunikiloj, kiel ankaŭ la rompon de diplomatiaj rilatoj.

Artikolo 42

Se la Sekureca Konsilio opinias, ke la rimedoj antaŭviditaj en Artikolo 41 povus esti nesufiĉaj, aŭ ke ili montriĝis nesufiĉaj, ĝi povas entrepreni, pere de aeraj, maraj kaj surteraj militfortoj, tian agadon kiu estos necesa por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Tiu agado povas inkluzivi demonstraciojn, blokadon kaj aliajn operaciojn per aeraj, maraj aŭ surteraj militfortoj de Membroj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 43
  1. Ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, por kontribui al la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, akceptas la devon disponigi al la Sekureca Konsilio post ties alvoko kaj konforme al specialaj interkonsento aŭ interkonsentoj, la militfortojn, helpon kaj faciligajn rimedojn inkluzive la rajton de transiro, necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
  2. Tiu interkonsento aŭ tiuj interkonsentoj reguligos la kvantojn kaj specojn de la militfortoj, ilian gradon de preteco kaj ĝeneralan situon, kiel ankaŭ la karakteron de la faciligaj rimedoj kaj helpo provizenaj.
  3. La interkonsento aŭ interkonsentoj estos pritraktitaj kiel eble plej baldaŭ je la iniciato de la Sekureca Konsilio. Ili estos kontraktitaj inter la Sekureca Konsilio kaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ inter la Sekureca Konsilio kaj grupoj de Membroj, kaj ili estas ratifendaj de la subskribintaj Ŝtatoj konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
Artikolo 44

Se la Sekureca Konsilio decidis uzi perforton, ĝi devas antaŭ ol alvoki Membron nereprezentatan en la Konsilio provizi militfortojn konforme al la devoj alprenitaj laŭ Artikolo 43, inviti tiun Membron se la Membro tion deziras, partopreni en la decidoj de la Sekureca Konsilio rilate al la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro.

Artikolo 45

Por ebligi al la Organizaĵo apliki urĝajn militajn rimedojn, la Membroj devas teni naciajn aerarmeajn kontingentojn tuj disponeblaj por komuna plenumo de internacia kompulsa agado. En la limoj difinitaj de la speciala interkonsento aŭ specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43, la Sekureca Konsilio, kun la helpo de la Komitato de Milita Stabo, decidas la forton kaj la gradon de preteco de tiuj kontingentoj kaj faras planojn por ilia komuna agado.

Artikolo 46

La planojn por la apliko de armforto faras la Sekureca Konsilio helpate de la Komitato de Milita Stabo.

Artikolo 47
  1. Estos starigita Komitato de Milita Stabo por konsili kaj helpi la Sekurecan Konsilion pri ĉiuj demandoj rilataj al la militaj rimedoj, kiujn la Konsilio bezonas por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon, al la uzo kaj komandado de la militfortoj metitaj je ĝia dispono, al la reguligo de armilaroj kaj al eventualaj malarmado.
  2. La Komitato de Milita Stabo konsistas el la Stabestroj de la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio aŭ de iliaj reprezentantoj. La Komitato invitas ĉiun Membron de Unuiĝintaj Nacioj, kiu ne estas konstante reprezentata en la Komitato, aliĝi al ĝi kiam la partopreno de tiu Membro en ĝia laboro estas necesa por efike plenumi la respondecojn de la Komitato.
  3. La Komitato de Milita Stabo respondecas, sub aŭtoritato de la Sekureca Konsilio, pri la strategia direktado de ĉiuj militfortoj metitaj je dispono de la Konsilio. Demandoj kiuj rilatas al la komandado de tiuj militfortoj estos reguligitaj poste.
  4. la Komitato de Milita Stabo povas, kun la rajtigo de la Sekureca Konsilio kaj post konsiliĝo kun kompetentaj regionaj organizaĵoj, starigi regionajn subkomitatojn.
Artikolo 48
  1. La agadon necesan por plenumi la decidojn de la Sekureca Konsilio por la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco entreprenas ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ kelkaj el ili, laŭ la decido de la Konsilio.
  2. Tiujn decidojn plenumas la Membroj de la Organizaĵo rekte kaj per sia agado en la kompetentaj internaciaj institucioj, kies membroj ili estas.
Artikolo 49

La Membroj de Unuiĝintaj Nacioj devas sin reciproke helpi en la aplikado de la rimedoj deciditaj de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 50

Se la Sekureca Konsilio aplikas kontraŭ iu ŝtato preventajn aŭ kompulsajn rimedojn, ĉiu ajn alia ŝtato, ĉu Membro de Unuiĝintaj Nacioj aŭ ne, kiu alfrontas specialajn ekonomiajn problemojn pro la aplikado de tiuj rimedoj, rajtas konsulti la Konsilion pri la solvo de tiuj problemoj.

Artikolo 51

Nenio en ĉi tiu Ĉarto limigas la naturan rajton de individua aŭ kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraŭ Membro de Unuiĝintaj Nacioj, ĝis la Sekureca Konsilio estos aplikinta la rimedojn necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon. La rimedoj aplikataj de la Membroj en la uzo de ĉi tiu rajto de memdefendo estas tuj komunikendaj al la Sekureca Konsilio, kaj ili neniel ŝanĝos la rajton kaj devon de la Sekureca Konsilio laŭ ĉi tiu Ĉarto entrepreni agadon en iu ajn momento laŭ maniero kiun ĝi opinias necesa por konservi aŭ restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

Ĉapitro VIII
REGIONAJ INTERKONSENTOJ
Artikolo 52
  1. Nenio en ĉi tiu Ĉarto kontraŭstaras la ekziston de regionaj interkonsentoj aŭ organizaĵoj por pritrakti tiajn aferojn rilatajn al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco kiuj estas celtrafe trakteblaj per regiona agado, kondiĉe ke tiuj interkonsentoj aŭ organizaĵoj kaj ilia agado harmoniu kun la Celoj kaj Principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
  2. La Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj kontraktas tiajn interkonsentojn aŭ kiuj formas tiajn organizaĵojn devas ĉiel eble klopodi pace solvi lokajn disputojn, surbaze de tiuj regionaj interkonsentoj aŭ pere de tiuj regionaj organizaĵoj, antaŭ ol prezenti ilin al la Sekureca Konsilio.
  3. La Sekureca Konsilio stimulas la evoluigon de la paca solvado de lokaj disputoj surbaze de tiaj regionaj interkonsentoj aŭ pere de tiaj regionaj organizaĵoj, ĉu je la iniciato de la koncernaj ŝtatoj ĉu sekve de transsendo fare de la Sekureca Konsilio.
  4. Ĉi tiu Artikolo neniel limigas la aplikon de Artikoloj 34 kaj 35.
Artikolo 53
  1. La Sekureca Konsilio, se konvene, utiligas tiajn regionajn interkonsentojn aŭ organizaĵojn por apliki kompulsajn rimedojn sub sia aŭtoritato. Tamen, neniu kompulsa agado laŭ regionaj interkonsentoj aŭ per regionaj organizaĵoj devas esti entreprenata sen rajtigo de la Sekureca Konsilio, kun escepto de rimedoj kontraŭ iu malamika ŝtato laŭ la difino en paragrafo 2 de ĉi tiu Artikolo, antaŭviditaj en Artikolo 107 aŭ en regionaj interkonsentoj celantaj malebligi la renovigon de agresa politiko fare de tia ŝtato, ĝis la Organizaĵo povos je peto de la koncernaj registaroj, alpreni la respondecon por preventi novan agreson de tia ŝtato.
  2. La termino "malamiko ŝtato", uzita en paragrafo 1 de ĉi tiu Artikolo, indikas iun ajn ŝtaton kiu, dum la Dua Mondmilito, estis malamiko de iu ajn subskribinto de ĉi tiu Ĉarto.
Artikolo 54

La Sekureca Konsilio devas ĉiam esti plene informata pri iu ajn agado entreprenita aŭ planita surbaze de regionaj interkonsentoj aŭ fare de regionaj organizaĵoj por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

Ĉapitro IX
INTERNACIA EKONOMIA KAJ SOCIA KUNLABORADO
Artikolo 55

Kun la celo krei kondiĉojn de stabileco kaj bonstato necesaj por estigi inter la nacioj pacajn kaj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, Unuiĝintaj Nacioj antaŭenigas:

  1. la altigon de la vivnivelo, plenlaborecon kaj kondiĉojn de ekonomia kaj socia progreso kaj disvolviĝo;
  2. la solvon de internaciaj problemoj de ekonomia, socia, publiksana aŭ simila karaktero; kaj internacian kunlaboradon pri kulturo kaj edukado; kaj
  3. universalan respekton al kaj observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.
Artikolo 56

Ĉiuj Membroj sin devontigas agadi, kun kaj aparte, en kunlaboro kun la Organizaĵo por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55.

Artikolo 57
  1. La diversaj specialigitaj institucioj, starigitaj per interregistaraj interkonsentoj kaj havantaj, laŭ la difinoj de siaj statutoj, vastajn internaciajn respondecojn sur la ekonomia, socia, kultura, eduka, publiksana kaj similaj kampoj, devas esti rilatigitaj al Unuiĝintaj Nacioj konforme al la reguloj de Artikolo 63.
  2. La institucioj tiel rilatigitaj al Unuiĝintaj Nacioj, estas ĉi-poste nomataj "specialigitaj institucioj".
Artikolo 58

La Organizaĵo faras rekomendojn por la kunordigo de la politiko kaj agadoj de la specialigitaj institucioj.

Artikolo 59

La Organizaĵo, se konvene, iniciatas traktadon inter la koncernaj ŝtatoj por krei novajn specialigitajn instituciojn necesajn por realigi la celojn formulitajn en Artikolo 55.

Artikolo 60

La Ĝenerala Asembleo, kaj sub ties aŭtoritato la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiu por tiu celo havas la povojn formulitajn en Ĉapitro X, respondecas pri la plenumo de la funkcioj de la Organizaĵo formulitaj en ĉi tiu Ĉapitro.

Ĉapitro X
LA EKONOMIA KAJ SOCIA KONSILIO

Konsisto

Artikolo 61
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio konsistas el kvindek kvar Membroj de Unuiĝintaj Nacioj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. sub rezervo de la reguloj de paragrafo 3, dek ok membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estas elektataj ĉiujare por periodo de tri jaroj. Membro eksiĝanta estas tuj reelektebla.
  3. Je la unua elekto post kiam la nombro de membroj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estos pliigita de dudek sep al kvindek kvar, dudek sep membroj estos elektitaj aldone al tiuj, kiuj estos elektitaj por anstataŭigi la naŭ membrojn kies ofica periodo finiĝos je la fino de tiu jaro. La ofica periodo de naŭ el tiuj dudek sep aldonaj membroj finiĝos je la fino de unu jaro, kaj la ofica periodo de naŭ aliaj membroj je la fino de du jaroj, laŭ aranĝoj farotaj de la Ĝenerala Asembleo.
  4. Ĉiu membro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio havas unu reprezentanton.

Funkcioj kaj Povoj

Artikolo 62
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari kaj iniciati studojn aŭ raportojn pri internaciaj aferoj sur la kampoj ekonomia, socia, kultura, eduka, publiksana kaj similaj, kaj povas fari rekomendojn pri iu ajn tia demando al la Ĝenerala Asembleo, al la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj al la koncernaj specialigitaj institucioj.
  2. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari rekomendojn por antaŭenigi la respekton al kaj la observadon de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj.
  3. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas prepari, por prezento al la Ĝenerala Asembleo, projektojn de konvencioj pri aferoj sub sia kompetenteco.
  4. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas kunvoki, laŭ la reguloj fiksitaj de Unuiĝintaj Nacioj, internaciajn konferencojn pri aferoj sub sia kompetenteco.
Artikolo 63
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari, kun iu ajn el la institucioj menciitaj en Artikolo 57, interkonsentojn kiuj difinas la kondiĉojn laŭ kiuj tiu institucio estos rilatigita al Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj interkonsentoj estas aprobendaj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas kunordigi la agadon de la specialigitaj institucioj per konsiliĝo kun ili, per rekomendoj al ili kaj per rekomendoj al la Ĝenerala Asembleo kaj al la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 64
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari laŭcelajn aranĝojn por akiri regulajn raportojn de la specialigitaj institucioj. Ĝi povas interkonsenti kun la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la specialigitaj institucioj por akiri raportojn pri la paŝoj faritaj de ili por la plenumo de ĝiaj rekomendoj kaj de la rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo pri aferoj apartenantaj al la kompetenteco de la Konsilio.
  2. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas komuniki al la Ĝenerala Asembleo siajn rimarkojn pri tiuj raportoj.
Artikolo 65

La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas liveri informojn al la Sekureca Konsilio kaj helpas ĝin se ĝi tion petas.

Artikolo 66
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio, en la efektivigado de la rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo, plenumas tiujn funkciojn kiuj estas sub ĝia kompetenteco.
  2. La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas, post la aprobo de la Ĝenerala Asembleo, fari servojn kiujn petas Membroj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ specialigitaj institucioj.
  3. La Ekonomia kaj Socia Konsilio plenumas aliajn funkciojn kiuj estas difinitaj por ĝi en aliaj partoj de ĉi tiu Ĉarto aŭ kiujn la Ĝenerala Asembleo konfidas al ĝi.

Voĉdonado

Artikolo 67
  1. Ĉiu membro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio havas unu voĉon.
  2. La decidoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio estas farataj per plimulto de la membroj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas.

Proceduro

Artikolo 68

La Ekonomia kaj Socia Konsilio starigas komisionojn por ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj por la antaŭenigo de homaj rajtoj, kaj ankaŭ aliajn komisionojn kiuj necesas por la plenumo de ĝiaj funkcioj.

Artikolo 69

La Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiam ĝi konsideras aferon kiu aparte koncernas Membron de Unuiĝintaj Nacioj, invitas tiun Membron partopreni, sen la rajto voĉdoni, en la diskuto.

Artikolo 70

La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari aranĝojn por ebligi, ke reprezentantoj de la specialigitaj institucioj partoprenu, sen la rajto voĉdoni, en ĝiaj diskutoj kaj en tiuj de la komisionoj starigitaj de ĝi, kaj ke ĝiaj reprezentantoj partoprenu en la diskutoj de la specialigitaj institucioj.

Artikolo 71

La Ekonomia kaj Socia Konsilio povas fari laŭcelajn aranĝojn por konsiliĝo kun organizaĵoj neregistaraj kiuj okupiĝas pri aferoj sub ĝia kompetenteco. Ĝi povas fari tiajn aranĝojn kun internaciaj organizaĵoj kaj, kiam konvenas, kun naciaj organizaĵoj post konsiliĝo kun la koncerna Membro de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 72
  1. La Ekonomia kaj Socia Konsilio decidas pri sia procedura regularo inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.
  2. La Ekonomia kaj Socia Konsilio kunvenas laŭbezone, konforme al sia regularo, kiu enhavos preskribon por la kunvoko de la Konsilio se tion postulas la plimulto de ĝiaj membroj.
Ĉapitro XI
DEKLARCIO PRI NEAŬTONOMAJ TERITORIOJ
Artikolo 73

Tiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj havas aŭ kiuj alprenos respondecon administri teritoriojn kies loĝantaro ankoraŭ ne atingis plengrade aŭtonomecon rekonas la principon, ke la interesoj de la loĝantoj de tiuj teritorioj estas superregaj. Ili akceptas kiel sanktan mision la devon antaŭenigi ĝis la limo de ebleco, en la kadro de la sistemo de internaciaj paco kaj sekureco starigita de ĉi tiu Ĉarto, la bonstaton de la loĝantoj, kaj tiucele:

  1. respektante la kulturon de la koncernaj popoloj, certigi ilian politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson, justan traktadon kaj protektadon kontraŭ malbonuzo;
  2. evoluigi ilian kapablon administri siajn proprajn aferojn, atenti pri la politikaj aspiroj de la popoloj kaj helpi ilin iom post iom evoluigi siajn liberajn politikajn instituciojn, laŭ la apartaj cirkonstancoj de ĉiu teritorio kaj ĝiaj popoloj kaj laŭ iliaj diversaj stadioj de evoluo;
  3. plifirmigi la internaciajn pacon kaj sekurecon;
  4. antaŭenigi pozitivajn aranĝojn de evoluo, stimuli esplorojn, kaj kunlabori unu kun alia kaj, kiam konvenas, kun specialigitaj internaciaj institucioj, por efike realigi la sociajn ekonomiajn kaj sciencajn celojn formulitajn en ĉi tiu Artikolo; kaj
  5. sendi regule al la Ĝenerala Sekretario, por informo, en la kadro de la limoj necesigitaj de sekureco kaj konstituciaj konsideroj, statistikajn kaj aliajn teknikajn informojn rilatajn al ekonomiaj, sociaj kaj edukaj kondiĉoj en la teritorioj pri kiuj ili respektive respondecas, escepte de tiuj al kiuj aplikiĝas Ĉapitroj XII kaj XIII.
Artikolo 74

La Membroj de Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ konsentas, ke ilia politiko koncerne la teritoriojn al kiuj ĉi tiu Ĉapitro aplikiĝas, ne malpli ol koncerne iliajn proprajn metropolajn teritoriojn, devas baziĝi sur la ĝenerala principo de bona najbareco en la sferoj socia, ekonomia kaj komerca, kun necesa atento al la interesoj kaj bonstato de la cetera mondo.

Ĉapitro XII
INTERNACIA KURATORECA REĜIMO
Artikolo 75

Unuiĝintaj Nacioj starigos, sub sia aŭtoritato, internacian reĝimon de kuratoreco pro la administrado kaj kontrolado de teritorioj kiuj estos metitaj sub tiun reĝimon surbaze de postaj individuaj interkonsentoj. Tiuj teritorioj estas ĉi-poste nomataj "teritorioj sub kuratoreco".

Artikolo 76

La fundamentaj celoj de la kuratoreca reĝimo, konforme al la Celoj de Unuiĝintaj Nacioj difinitaj en Artikolo 1 de ĉi tiu Ĉarto, estas la jenaj:

  1. plifirmigi la internaciajn pacon kaj sekurecon;
  2. antaŭenigi la politikan, ekonomian, socian kaj edukan progreson de la enloĝantoj de la teritorioj sub kuratoreco; antaŭenigi ankaŭ ilian laŭgradan evoluon al memadministrado aŭ sendependeco, kiel konvenas laŭ la apartaj cirkonstancoj de ĉiu teritorio kaj de ĝiaj popoloj kaj laŭ la libere esprimitaj aspiroj de la koncernaj popoloj kaj konforme al la preskriboj de ĉiu kuratoreca interkonsento;
  3. stimuli la respekton al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio, kaj stimuli rekonon de la interdependeco de la popoloj de la mondo; kaj
  4. certigi egalan traktadon rilate sociajn, ekonomiajn kaj komercajn aferojn por ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj iliaj ŝtatanoj; kiel ankaŭ certigi por ĉi-lastaj egalan traktadon en la administrado de justico, sen malutili al la atingo de la celoj supre formulitaj kaj kun rezervo pri la preskriboj de Artikolo 80.

Artikolo 77
  1. La kuratoreca reĝimo aplikiĝos al tiuj teritorioj, en la sekvanta kategorioj, kiuj estos metitaj sub la reĝimon per kuratorecaj interkonsentoj:
    1. teritorioj nun sub mandato;
    2. teritorioj kiuj estos deprenitaj de malamikaj ŝtatoj rezulte de la Dua Mondmilito; kaj
    3. teritorioj libervole metitaj sub la reĝimon fare de ŝtatoj kiuj respondecas pri ilia administrado.
  2. Posta interkonsento difinos kiuj teritorioj, en la kategorioj supre menciitaj, estos metitaj sub la kuratorecan reĝimon, kaj laŭ kiuj kondiĉoj.

Artikolo 78

La reĝimo de kuratoreco ne aplikiĝos al la teritorioj kiuj fariĝis Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, la rilatoj inter kiuj estas bazitaj sur la respekto al la principo de suverena egaleco.

Artikolo 79

La kondiĉoj de kuratoreco por ĉiu teritorio metota sub ĉi tiun reĝimon, kiel ankaŭ iu ajn ŝanĝo aŭ amendo de tiuj kondiĉoj, estas difinendaj per interkonsento inter la ŝtatoj rekte koncernataj, inkluzive de la mandata potenco, se la teritorioj troviĝas sub mandato konfidita al Membro de la Organizaĵo, kaj aprobendaj konforme al Artikoloj 83 kaj 85.

Artikolo 80
  1. Kun la escepto de tio, kio povos esti akceptita en individuaj kuratorecaj interkonsentoj, faritaj laŭ Artikoloj 77, 79 kaj 81, metantaj ĉiun teritorion sub la kuratorecan reĝimon, kaj ĝis tiuj interkonsentoj estos kontraktitaj, nenio en ĉi tiu Ĉapitro povos esti interpretata kiel ŝanĝanta en iu ajn senco, ĉu rekte ĉu nerekte, iun ajn rajton de iu ajn ŝtato aŭ de iu ajn popolo aŭ la preskribojn de validaj interŝtataj aktoj en kiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj estas partioj.
  2. Paragrafo 1 de ĉi tiu Artikolo devas ne esti interpretata kiel motivo por malfruigo aŭ prokrasto de la traktado aŭ subskribo de interkonsentoj por meti mandatajn kaj aliajn teritoriojn sub la kuratorecan reĝimon kiel antaŭvidas Artikolo 77.
Artikolo 81

La kuratoreca interkonsento enhavos en ĉiu kazo la kondiĉojn, laŭ kiuj la teritorio sub kuratoreco estos administrata, kaj nomos la aŭtoritaton kiu administros ĝin. Tiu aŭtoritato ĉi-poste nomata "la administranta aŭtoritato" povos esti unu aŭ pluraj ŝtatoj aŭ la Organizaĵo mem.

Artikolo 82

Kuratoreca interkonsento povas difini kiel strategian regionon aŭ strategiajn regionojn parton aŭ la tuton de la teritorio sub kuratoreco, al kiu la interkonsento aplikiĝas, sub rezervo de iuj ajn specialaj interkonsento aŭ interkonsentoj faritaj laŭ Artikolo 43.

Artikolo 83
  1. Ĉiuj funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj rilate al strategiaj regionoj, inkluzive la aprobon de la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj kaj de ilia ŝanĝo aŭ amendo, estos plenumataj de la Sekureca Konsilio.
  2. La fundamentaj celoj, formulitaj en Artikolo 76, validas por la popolo de ĉiu strategia regiono.
  3. La Sekureca Konsilio, kun konsidero al la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj, kaj sub rezervo de la postuloj de sekureco, utiligos la helpon de la Kuratoreca Konsilio por plenumi la funkciojn de Unuiĝintaj Nacioj laŭ la kuratoreca reĝimo rilate al politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj edukaj aferoj en la strategiaj regionoj.

Artikolo 84

La administranta aŭtoritato devas zorgi pri tio, ke la teritorio sub kuratoreco kontribuu sian parton al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco. Tiucele la administranta aŭtoritato povas uzi kontingentojn de volontuloj, faciligajn rimedojn kaj helpon de la teritorio sub kuratoreco en la plenumado de la devoj kiujn ĝi ĉi-koncerne akceptis rilate al la Sekureca Konsilio, kiel ankaŭ por la loka defendo kaj la konservo de laŭleĝa ordo en la teritorio sub kuratoreco.

Artikolo 85
  1. la funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj rilate al kuratoreca interkonsentoj por ĉiuj regionoj kiuj ne estas difinitaj kiel strategiaj, inkluzive la aprobon de la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj kaj de ilia ŝanĝo aŭ amendo, estas plenumataj de la Ĝenerala Asembleo.
  2. La Kuratoreca Konsilio, agante sub la aŭtoritato de la Ĝenerala Asembleo, helpas la Ĝeneralan Asembleon plenumi ĉi tiun funkciojn.
Ĉapitro XIII
LA KURATORECA KONSILIO

Konsisto

Artikolo 86
  1. La Kuratoreca Konsilio konsistas el la sekvantaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj:
    1. tiuj Membroj kiuj administras teritoriojn sub kuratoreco;
    2. tiuj el la Membroj, menciitaj per nomo en Artikolo 23, kiuj ne administras teritoriojn sub kuratoreco;
    3. toim da aliaj Membroj, elektitaj de la Ĝenerala Asembleo por trijaraj periodoj, kiom necesas por ke la tuta nombro de membroj de la Kuratoreca Konsilio estu egale dividita inter tiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiuj administras teritoriojn sub kuratoreco kaj tiuj tion ne faras.
  2. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio nomas unu speciale kvalifikitan personon por reprezenti ĝin en la Konsilio.

Funkcioj kaj Povoj

Artikolo 87

La Ĝenerala Asembleo, kaj sub ĝia aŭtoritato la Kuratoreca Konsilio, plenumante siajn funkciojn, povas:

  1. konsideri la raportojn submetitajn de la administranta aŭtoritato;
  2. ricevi petskribojn kaj studi ilin konsiliĝante kun la administranta aŭtoritato;
  3. aranĝi periodajn vizitojn al la respektivaj teritorioj sub kuratoreco ja tempoj konsentitaj kun la koncerna administranta aŭtoritato; kaj
  4. entrepreni tiujn kaj aliajn agojn konforme al la preskriboj de la kuratorecaj interkonsentoj.

Artikolo 88

La Kuratoreca Konsilio formulas demandaron pri la politika, ekonomia, socia kaj eduka progreso de la enloĝantoj de ĉiu teritorio sub kuratoreco; kaj la administranta aŭtoritato por ĉiu teritorio sub kuratoreco en la kompetenteco de la Ĝenerala Asembleo devas fari al la Ĝenerala Asembleo ĉiujaran raporton bazitan sur tiu demando.

Voĉdonado

Artikolo 89
  1. Ĉiu membro de la Kuratoreca Konsilio havas unu voĉon.
  2. La decidoj de la Kuratoreca Konsilio estas farataj per plimulto de la membroj kiuj ĉeestas kaj voĉdonas.

Proceduro

Artikolo 90
  1. La Kuratoreca Konsilio decidas pri sia procedura regularo, inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.
  2. La Kuratoreca Konsilio kunvenas laŭbezone, konforme al sia regularo, kiu enhavos preskribon por la kunvoko de la Konsilio se tion postulas la plimulto de ĝiaj membroj.

Artikolo 91

La Kuratoreca Konsilio utiligas, kiam konvenas, la helpon de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la specialigitaj institucioj rilate al demandoj kiuj apartenas al iliaj respektivaj kompetentecoj.

Ĉapitro XIV
LA INTERNACIA KORTUMO
Artikolo 92

La Internacia Kortumo estas la ĉefa juĝa organo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi funkcias konforme al la aldonita Statuto, kiu baziĝas sur la Statuto de la Konstanta Kortumo de Internacia Justico kaj estas integra parto de ĉi tiu Ĉarto.

Artikolo 93
  1. Ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj estas, kiel tiaj, ankaŭ partioj de la Statuto de la Internacia Kortumo.
  2. Ŝtato kiu ne estas Membro de Unuiĝintaj Nacioj povas fariĝi partio de la Statuto de la Internacia Kortumo laŭ kondiĉoj decidotaj en ĉiu kazo de la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 94
  1. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj promesas konformiĝi al la decido de la Internacia Kortumo en iu ajn afero en kiu ĝi estas partio.
  2. Se unu partio en afero ne plenumas la devojn kiuj koncernas ĝin laŭ juĝo proklamita de la Kortumo, la alia partio povas sin turni al la Sekureca Konsilio, kiu povas, se ĝi opinias tion necesa, fari rekomendojn aŭ decidi pri la rimedoj aplikotaj por efektivigi la juĝon.

Artikolo 95

Nenio en ĉi tiu Ĉarto malebligas al Membroj de Unuiĝintaj Nacioj konfidi la solvon de siaj disputoj al aliaj tribunaloj laŭ interkonsentoj kiuj jam ekzistas aŭ kiuj povos esti kontraktitaj en la estonteco.

Artikolo 96
  1. La Ĝenerala Asembleo aŭ la Sekureca Konsilio povas postuli de la Internacia Kortumo konsultan opinion pri iu ajn jura demando.
  2. La aliaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la specialigitaj institucioj, kiuj povas en iu ajn momento ricevi de la Ĝenerala Asembleo tiucelan rajtigon, same tiel povas postuli konsultajn opinion de la Kortumo pri juraj demandoj kiuj stariĝas en la kadro de ilia agadsfero.
Ĉapitro XV
LA SEKRETARIATO
Artikolo 97

La Sekretariato konsistas el Ĝenerala Sekretario kaj la oficistaro bezonata de la Organizaĵo. La Ĝeneralan Sekretarion nomas la Ĝenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio. Li estas la ĉefa administra funkciulo de la Organizaĵo.

Artikolo 98

La Ĝenerala Sekretario agas en tiu kvalito en ĉiuj kunvenoj de la Ĝenerala Asembleo, de la Sekureca Konsilio, de la Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio. Li plenumas ĉiujn aliajn funkciojn kiujn konfidas al li tiuj organoj. La Ĝenerala Sekretario faras ĉiujaran raporton al la Ĝenerala Asembleo pri la agado de la Organizaĵo.

Artikolo 99

La Ĝenerala Sekretario povas atentigi la Sekurecan Konsilion pri ĉiu ajn afero, kiu laŭ lia opinio povas minaci konservon de la internaciaj paco kaj sekureco.

Artikolo 100
  1. Plenumante siajn devojn la Ĝenerala Sekretario kaj la oficistaro devas nek peti nek ricevi instrukciojn de iu ajn registaro aŭ de iu ajn alia aŭtoritato ekster la Organizaĵo. Ili devas sin deteni de iu ajn ago malakorda kun ilia rolo de internaciaj funkciuloj kiuj respondecas nur al la Organizaĵo.
  2. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj promesas respekti la ekskluzive internacian karakteron de la funkcioj de la Ĝenerala Sekretario kaj de la oficistaro kaj ne klopodi ilin influi en la plenumado de iliaj taskoj.

Artikolo 101
  1. La oficistojn nomas la Ĝenerala Sekretario laŭ regularo decidita de la Ĝenerala Asembleo.
  2. Adekvata oficistaro estas daŭre disponigita al la Ekonomia kaj Socia Konsilio, al la Kuratoreca Konsilio kaj laŭbezone al la aliaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu oficistaro estas parto de la Sekretariato.
  3. La decida konsidero en la dungo de oficistoj kaj en la difino de iliaj labor-kondiĉoj, devas esti la neceso akiri la plej altajn gradojn de kapableco, kompetenteco kaj honesteco. Ankaŭ la graveco de enoficigado sur kiel eble plej vasta geografia bazo devas esti atentata.
Ĉapitro XVI
DIVERSAJ PRESKRIBOJ
Artikolo 102
  1. Ĉiu traktato kaj ĉiu interŝtata interkonsento kontraktita de iu ajn Membro de Unuiĝintaj Nacioj post la ekvalido de ĉi tiu Ĉarto estos kiel eble plej baldaŭ registrita ĉe la Sekretariato kaj de ĝi publikigita.
  2. Neniu partio de traktato aŭ interŝtata interkonsento, kiu ne estas registrita konforme al la reguloj de paragrafo 1de ĉi tiu Artikolo povas alvoki tiun traktaton aŭ interkonsenton antaŭ iu ajn organo de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 103

En kazo de malakordo inter la devoj de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj laŭ ĉi tiu Ĉarto kaj iliaj devoj laŭ iu ajn alia interŝtata interkonsento, iliaj devoj laŭ ĉi tiu Ĉarto superregas.

Artikolo 104

La Organizaĵo ĝuas sur la teritorio de ĉiu Membro tiun juran kapablon kiun ĝi bezonas por plenumi siajn funkciojn kaj atingi siajn celojn.

Artikolo 105
  1. La Organizaĵo ĝuas sur la teritorio de ĉiu Membro tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn ĝi bezonas por atingi siajn celojn.
  2. La reprezentantoj de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la oficistoj de la Organizaĵo same tiel ĝuas tiujn privilegiojn kaj imunecojn kiujn ili bezonas por sendepende plenumi siajn funkciojn rilate al la Organizaĵo.
  3. La Ĝenerala Asembleo povas fari rekomendojn kun la celo difini la detalojn de apliko de paragrafoj 1 kaj 2 de ĉi tiu Artikolo aŭ proponi al la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj konvenciojn pro tiu celo.
Ĉapitro XVII
TRANSIRAJ ARANĜOJ POR SEKURECO
Artikolo 106

Ĝis la ekvalido de la specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43 kiuj, laŭ la opinio de la Sekureca Konsilio, ebligas al ĝi komenci la plenumadon de siaj respondecojn laŭ Artikolo 42, la partioj en la Kvarstata Deklaracio subskribita en Moskvo la 30an de Oktobro, 1943, kaj Francio konsiliĝos, konforme al la reguloj de paragrafo 5 de tiu Deklaracio, unu kun la alia kaj laŭbezone kun aliaj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kun la celo entrepreni kune, en la nomo de la Organizaĵo, tiun agadon, kiu estos necesa por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.

Artikolo 107

Nenio en ĉi tiu Ĉarto senvalidigas aŭ malebligas, rilate al iu ajn ŝtato kiu dum la Dua Mondmilito estis malamiko de iu ajn subskribinto de ĉi tiu Ĉarto, agadon entreprenitan aŭ permesitan, rezulte de tiu Milito, de la Registaroj kiuj respondecas pri tiu agado.

Ĉapitro XVIII
AMENDOJ
Artikolo 108

Amendoj al ĉi tiu Ĉarto ekvalidos por ĉiuj Membroj de Unuiĝintaj Nacioj kiam ili estos akceptitaj per voĉdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj ratifitaj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj inkluzive ĉiujn konstantajn membroj de la Sekureca Konsilio.

Artikolo 109
  1. Ĝenerala Konferenco de la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, kun la celo revizii ĉi tiun Ĉarton, povas kunveni je dato kaj loko fiksotaj per voĉdono de plimulto de du trionoj el la membroj de la Ĝenerala Asembleo kaj per voĉdono de iuj ajn naŭ membroj de la Sekureca Konsilio. Ĉiu Membro de Unuiĝintaj Nacioj havos unu voĉon en la Konferenco.
  2. Ĉiu ŝanĝo de ĉi tiu Ĉarto rekomendita de la Konferenco per voĉdono de plimulto de du trionoj ekvalidos tuj post kiam ĝi estos ratifita, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj, de du trionoj el la Membroj de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.
  3. Se tia konferenco ne estas kunveninta antaŭ la deka ĉiujara sesio de la Ĝenerala Asembleo post la ekvalido de ĉi tiu Ĉarto, propono ĝin kunvoki estos metita en la tagordon de tiu sesio, kaj la konferenco kunvenos se tiel estos decidite per voĉdono de plimulto el la membroj de la Ĝenerala Asembleo per voĉdono de iuj ajn sep membroj de la Sekureca Konsilio.
Ĉapitro XIX
RATIFO KAJ SUBSKRIBO
Artikolo 110
  1. Ĉi tiu Ĉarto devas esti ratifita de la subskribintaj ŝtatoj konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
  2. La ratifiloj devas esti deponitaj ĉe la Registaro de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiu informos pri ĉiu depono ĉiun subskribintan ŝtaton kaj ankaŭ la Ĝeneralan Sekretarion de la Organizaĵo post kiam li estos nomita.
  3. Ĉi tiu Ĉarto ekvalidos ekde la depono de ratifiloj fare de la Respubliko de Ĉinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, la Unuigita Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando, kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj fare de la plimulto de la aliaj subskribintoj. Protokolo pri la depono de la ratifiloj estos redaktita de la Registaro de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiu sendos kopiojn de ĝi al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj.
  4. La ŝtato kiuj subskribis ĉi tiun Ĉarton kaj kiuj ratifos ĝin post ĝia ekvalido fariĝos Membroj-Fondintoj de Unuiĝintaj Nacioj je la dato de la depono de iliaj respektivaj ratifiloj.

Artikolo 111

Ĉi tiu Ĉarto, kies ĉina, franca, rusa, angla kaj hispana tekstoj estas egale aŭtentikaj, restos deponita en la arkivo de la Registaro de la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko. Konforme aŭtentikigitaj kopioj estos senditaj de tiu Registaro al la Registaroj de la aliaj subskribintaj ŝtatoj.


KIEL ATESTO la reprezentantoj de la Registaroj de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis ĉi tiun Ĉarton.

FARITA en la urbo San-Francisko la dudeksesan tagon de junio, en la jaro mil naŭcent kvardek kvin.

tekoun → un-ĉarto
Supren
UEA, 2020