Ĉinujo: E-kurso de Jiangsu-a Universitato de Teknologio daŭras dum la pandemio: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
(Unu meza versio de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 11: Linio 11:
  
  
La gvidantoj de Jiangsu-a Teknologia Universitato tuj faris decidon alfrontante la pandemion kaj postulis, ke ĉiuj instruistoj kiuj havas oportunojn faru lecionojn interrete. Ankaŭ la Changzhou-a E-Asocio tuj kunagis por helpi fari virtualajn lecionojn, laŭ la spertoj de la pasinta jaro. La membroj de {{nov|E-Asocio de JIANGSU-TU|E-societo por studentoj en la universitato}} aktive agadis por helpi instruistojn kaj studentojn solvi rilatajn problemojn.  
+
La gvidantoj de Jiangsu-a Universitato de Teknologio tuj faris decidon alfrontante la pandemion kaj postulis, ke ĉiuj instruistoj kiuj havas oportunojn faru lecionojn interrete. Ankaŭ la Changzhou-a E-Asocio tuj kunagis por helpi fari virtualajn lecionojn, laŭ la spertoj de la pasinta jaro. La membroj de {{nov|E-Asocio de JIANGSU-TU|E-societo por studentoj en la universitato}} aktive agadis por helpi instruistojn kaj studentojn solvi rilatajn problemojn.  
  
  

Nuna versio ekde 17:19, 25 Maj. 2022

  -  Landa Raporto
Nia Mondo

12-a de novembro 2021

Situo de Ĝansuo

Vespere de la 2-a de novembro, la pandemio de KOVIM-19 denove influis la urbon Changzhou. La urbo tuj eniris en urĝan staton. La loka departemento pri edukado anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. Lernantoj kaj instruistoj devis kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devis resti en sia internulejo por memstudi. En Jiangsu-a Universitato de Teknologio nedeviga E-kurso, komencita de la 21-a de oktobro, trafis la riskon de ĉesiĝo.


En ĉi semestro la nedeviga E-kurso estas ankoraŭ varme elektitaj de studentoj. Cent personoj sin anoncis por la kurso dum varbado de nedevigaj kursoj. La kurso iras 3 studhorojn en semajno kaj estas 32 studhoroj en semestro. 2 kreditpoentojn povas gajni la studento, kiu trapasos la ekzamenon. La kurso estas gvidita de s-ro Zhang Changsheng (Longarko), prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio, kaj s-ro Zhang Changjiang (Rivero), asistanto.

La kurso elektis la Modernan Esperanton kompilitan de profesoro Li Weilun kiel lernolibron.

E-kurso en universitato de Changzhou - 2021


La gvidantoj de Jiangsu-a Universitato de Teknologio tuj faris decidon alfrontante la pandemion kaj postulis, ke ĉiuj instruistoj kiuj havas oportunojn faru lecionojn interrete. Ankaŭ la Changzhou-a E-Asocio tuj kunagis por helpi fari virtualajn lecionojn, laŭ la spertoj de la pasinta jaro. La membroj de E-societo por studentoj en la universitato aktive agadis por helpi instruistojn kaj studentojn solvi rilatajn problemojn.


Vespere de la 4-a de novembro -- tempo por E-leciono, s-ro Zhang Changsheng ĝustatempe aperis sur la komputilaj ekranoj de la studentoj. La E-kurso normale funkcias.


Ligilo


Fonto: (eo) Zhao Wenqi (Venki), Esperanta kurso nedeviga de Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras dum la pandamio en Changzhou El Popola Ĉinio (2021-11-08)