Ĉinujo: Ĝanŝio: universitata kurso kun kreditoj
16-a de februaro 2022
Finiĝis E-kurso ĉe la universitato de Nanchang (Ĝanŝio) la 6-an de januaro, 2022. Dudek du studentoj el 14 fakoj de la universitato trapasis la finan ekzamenon. La kurso havas 32 horojn, ĉiuĵaude posttagmeze po 2 lernohoroj. Tiuj kiuj sukcese trapasis la ekzamenon ricevos 2 kreditpoentojn.
La E-kurso ĉe la Universitato malfermiĝis ekde 2004, ne ĉiujare, sed dum lastaj 6 jaroj, la frekvenco malfermi la E-kurson multiĝas pli ol antaŭe, ĉiujare eĉ ĉiusemestre ekde 2020 funkcias E-kurso, kaj Esperanto allogis intereson de pli da studentoj.
La Universitata E-Asocio por studentoj ĵus festis sian dek-jariĝon kaj ricevis laŭdon de la rilata administra institucio. Okazis celebra aktivado per deklamado de poemoj de Zamenhof. La aganto de ILEI, Arko, donacis al ĉiu studento aŭ E-libreton aŭ E-stelon aŭ E-libromarkon aŭ la revuon Juna Amiko.
Finiĝis la E-kurso ĉi-semestre; venis bona informo el la instrua platformo, 60 studentoj elektis E-kurson de la venonta semestro, kiu malfermiĝos fine de februaro (60-kapa kurso estas la maksimumo akceptita de Arko mem).
Ligilo: La universitata kurso estis registrita en la kursejo: 27353: Informoj ĉe Edukado.net
Fonto: (eo) Gong Xiaofeng (Arko) (antaŭa estrarano de ILEI), Universitata kurso kun kreditoj en Ĉinio EKO (2022-02-04)