1-a Mez-Azia Kunveno - 2022: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 15:33, 17 Maj. 2022

La unua Mez-Azia Kunveno en majo 2022 en Taĝiklando

Monumento al Ismoil Somoni, la dua emiro de Samanida dinastio (892 – 907 j.c.), fondinto de Taĝikio

Organiza teamo : Firdaŭs Ŝukurov (Taĝiklando), Tatjana Loskutova (Rusujo), Renato Corsetti (Britujo/Italujo)


La organiza teamo de la MAK-2022 informas, ke pretigo de la unua Mez-Azia Kunveno, kies okazigo la pasintan majon estis nuligita pro la kronvirusa epidemio, nun estas relanĉata. Celante reaktivigon de regiona Esperanto-movado, ĉi tiu Esperanto-aranĝo estas planata ekde la 1-a ĝis la 5-a de majo 2022 en Taĝiklando, en ĝia ĉefurbo Duŝanbeo, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkando, antikva uzbeka urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn.

Partopreni la MAK-on estas invitataj geesperantistoj el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo. La aliĝado estas malfermita. Eblas kontakti la organizantojn rete : mezaziakunveno@gmail.com

Bonvenon!