1-a Mez-Azia Kunveno - 2022: Malsamoj inter versioj
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
||
(Unu meza versio de la sama uzanto ne montriĝas) | |||
Linio 16: | Linio 16: | ||
* [[Alighilo]] | * [[Alighilo]] | ||
* [[Alighintoj]] | * [[Alighintoj]] | ||
− | + | <!-- | |
[[kategorio:Mez-Azia Kunveno - 2022| ]] | [[kategorio:Mez-Azia Kunveno - 2022| ]] | ||
[[kategorio:Novaĵoj - Duŝanbeo| {{p}}]] | [[kategorio:Novaĵoj - Duŝanbeo| {{p}}]] | ||
[[kategorio:Novaĵoj - AET]] | [[kategorio:Novaĵoj - AET]] | ||
− | + | [[kategorio:Novaĵoj - Azia-Oceania Komisiono]] | |
[[kategorio:Novaĵoj - Firdaŭs Ŝukurov]] | [[kategorio:Novaĵoj - Firdaŭs Ŝukurov]] | ||
[[kategorio:Novaĵoj - Samarkando]] | [[kategorio:Novaĵoj - Samarkando]] | ||
[[kategorio:Novaĵoj - Tatjana Loskutova]] | [[kategorio:Novaĵoj - Tatjana Loskutova]] | ||
[[kategorio:Novaĵoj - Renato Corsetti]] | [[kategorio:Novaĵoj - Renato Corsetti]] | ||
+ | --> |
Nuna versio ekde 15:33, 17 Maj. 2022
La unua Mez-Azia Kunveno en majo 2022 en Taĝiklando
Organiza teamo : Firdaŭs Ŝukurov (Taĝiklando), Tatjana Loskutova (Rusujo), Renato Corsetti (Britujo/Italujo)
La organiza teamo de la MAK-2022 informas, ke pretigo de la unua Mez-Azia Kunveno, kies okazigo la pasintan majon estis nuligita pro la kronvirusa epidemio, nun estas relanĉata. Celante reaktivigon de regiona Esperanto-movado, ĉi tiu Esperanto-aranĝo estas planata ekde la 1-a ĝis la 5-a de majo 2022 en Taĝiklando, en ĝia ĉefurbo Duŝanbeo, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkando, antikva uzbeka urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn.
Partopreni la MAK-on estas invitataj geesperantistoj el la landoj de Mezazio, aliaj aziaj regionoj kaj diversaj partoj de la mondo. La aliĝado estas malfermita. Eblas kontakti la organizantojn rete : mezaziakunveno@gmail.com
Bonvenon!
- Novaĵoj pri Taghiklando
- Taĝikio en vikipedio
- Alighilo
- Alighintoj