Afrika retejo renoviĝis kaj denove funkcias: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 mezaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 12: Linio 12:
 
Tial eblas aboni ankaŭ senpage al novaĵleteroj por regule ricevi perretpoŝte freŝdatajn novaĵojn pri la Esperanto-movoj kaj ĝeneralajn informojn pri la kontinento. Bonvole vizitu la retejon  
 
Tial eblas aboni ankaŭ senpage al novaĵleteroj por regule ricevi perretpoŝte freŝdatajn novaĵojn pri la Esperanto-movoj kaj ĝeneralajn informojn pri la kontinento. Bonvole vizitu la retejon  
  
  {{verdafono|www.esperanto-afriko.org}}
+
  {{verdafono|[https://www.esperanto-afriko.org www.esperanto-afriko.org]}}
  
 
kaj voki nin aŭ lasi al ni mesaĝon pri ajna zorgo. Ni volonte respondos al vi kiel eble plej rapide.
 
kaj voki nin aŭ lasi al ni mesaĝon pri ajna zorgo. Ni volonte respondos al vi kiel eble plej rapide.
  
  
La renovigo de la retejo kaj transigo de informoj de la malnova retejo realiĝis danke al plursemajnaj teknikaj laboroj de loka reteja gastiganto kun la helpo de Adjévi Adjé, aktiva membro de la Afrika Komisiono, kaj financa subteno de ESF. Por plene profiti la etendeblecon de la retejo, ni iom post iom igos ĝin ampleksa kaj profesia informbanko por diversspecaj esploroj pri Esperanto en Afriko.
+
La renovigo de la retejo kaj transigo de informoj de la malnova retejo realiĝis danke al plursemajnaj teknikaj laboroj de loka reteja gastiganto kun la helpo de {{nov|ADJÉ Adjévi|Adjévi Adjé}}, aktiva membro de la {{nov|Afrika Komisiono}}, kaj financa subteno de {{nov|ESF}}. Por plene profiti la etendeblecon de la retejo, ni iom post iom igos ĝin ampleksa kaj profesia informbanko por diversspecaj esploroj pri Esperanto en {{nov|Afriko}}.
  
  
Linio 30: Linio 30:
 
}}
 
}}
  
<!-- {{publikigite}} -->
+
{{publikigite}}
 
[[kategorio:Novaĵoj - Komputado per Esperanto]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Komputado per Esperanto]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Afrika Komisiono]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Afrika Komisiono]]
Linio 36: Linio 36:
 
[[kategorio:Novaĵoj - IPI]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - IPI]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - ADJÉ Adjévi]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - ADJÉ Adjévi]]
 
 
<!-- geo  -->
 
<!-- geo  -->
 
[[kategorio:Novaĵoj - Afriko]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Afriko]]

Nuna versio ekde 19:28, 12 Maj. 2022

Nia Mondo

12-a de majo 2022

La unuaj rezultoj montras la retejon pli facile uzebla kaj administrebla, sed la klopodoj fari ĝin ankoraŭ pli vigla, fleksebla, alloga, tekstenhave pli freŝa kaj lingve ĝusta pluokazas sub la rigardo de la UEA-Komisiono por Afrika Agado. Volontuloj por kontrollegi la tekstojn estas tre bonvenaj kaj ne malpli dankataj. La nova retejo konservis kelkajn el la antaŭaj funkcioj, krom aldono de novaj. Ekzemple, ĝi nun kapablas redirekti uzantojn al la sociaj retejoj kiel Fejsbuko, Telegramo, Instagramo, Tvitero k.s. Eblas fari esplorojn sur la reta reprezentejo de la kontinenta komisiono per la serĉilo, kaj kontakti la mastrumantojn.



Esperanto-afriko-retejo - 2022.jpg

 


Krome vizitantoj povas fari komentojn sub la afiŝitaj artikoloj. Mallonge, la nova retejo disponas multe pli da spaco, evitante forigon de malnovaj materialoj por meti novajn, kiel okazis regule kun la malnova retejo. Unu el la ĉefaj celoj de esperanto-afriko.org estas havigi kaj arkivi informojn pri la ĝenerala afrika Esperanto-movado.


Tial eblas aboni ankaŭ senpage al novaĵleteroj por regule ricevi perretpoŝte freŝdatajn novaĵojn pri la Esperanto-movoj kaj ĝeneralajn informojn pri la kontinento. Bonvole vizitu la retejon

www.esperanto-afriko.org

kaj voki nin aŭ lasi al ni mesaĝon pri ajna zorgo. Ni volonte respondos al vi kiel eble plej rapide.


La renovigo de la retejo kaj transigo de informoj de la malnova retejo realiĝis danke al plursemajnaj teknikaj laboroj de loka reteja gastiganto kun la helpo de Adjévi Adjé, aktiva membro de la Afrika Komisiono, kaj financa subteno de ESF. Por plene profiti la etendeblecon de la retejo, ni iom post iom igos ĝin ampleksa kaj profesia informbanko por diversspecaj esploroj pri Esperanto en Afriko.


Fonto: (eo) Adjévi Adjé Afrika retejo renoviĝis kaj denove funkcias Novaĵoj - IPI (januari 2022)