Azio: Esperoj pri paco en Kaŝmiro

El UEA-vikio
Revizio de 17:27, 10 Jan. 2022 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

7-a de novembro 2020

Barato en ruĝo.
La plej norda parto estas disputata
inter Barato, Ĉinujo kaj Pakistano.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de Barato kaj Ĉinio publikigis komunan deklaron post duflanka kunveno en Moskvo okazinta la 10-an de septembro kadre de la pintkunveno de la eksterlandaj ministroj de la landoj de Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro.

Teritoriaj kontestoj

La suvereneco en Kaŝmiro estas kaŭzo de longdaŭraj disputoj. Kvankam en 1962, post la landlima milito inter Barato kaj Ĉinio, estis aprobita fakta landlimo inter la du landoj, Pekino kaj Nov-Delhio daŭre disputas pri tiuj teritorioj. Aldone, ankaŭ Pakistano havas teritoriajn pretendojn en la regiono.

Kunlabora kadro

En Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro estas ok konstantaj membroj: Barato, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio. La ministroj pri eksterlandaj aferoj de tiuj landoj, kunveninte en Moskvo la 9-an kaj la 10-an de septembro, deklaris, ke Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro intencas pliigi sian kontribuon al la formado de plurpolusa monda ordo bazita sur la principoj de internacia juro, inkluzive de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, plurflankeco, sekureco kaj evitado de konfliktoj.

Akordo

La akordo inter Ĉinio kaj Barato enhavas kvin punktojn rilatajn al daŭrigo de la dialogo, reduktado de la tensioj kaj plenumado de ĉiuj ekzistantaj interkonsentoj pri la stato de la landlimo. Laŭ la gazeto Hindustan Times, granda nombro da soldatoj nun koncentriĝas ĉe la landlimo: Ĉinio sola amasigis pli ol 50.000 soldatojn, 150 aviadilojn, tankojn kaj aliajn milit-ekipaĵojn.

Foto Massimo RIPANI.jpg

Survoje al normaliĝo

Laŭ la deklaro oni intencas malgrandigi la tension en la landlima regiono, kiu altiĝis ĉi-somere ĝis landlima konfrontiĝo inter la armeoj de la du ŝtatoj. Tio estas nur la unua etapo en la normaligo de la situacio. En proksima estonteco oni interkonsentos pri retiro de la soldatoj el la barata teritorio Ladako, kiu estas parto de Kaŝmiro.


Fonto: (eo) Massimo RIPANI, korespondanto de MONATO en Rusio, Esperoj pri paco en Kaŝmiro Monato (2020-10-08)