Francujo: EO en lernejoj: ŝatus havi kontaktojn pri multlingva akcelilo (MLA)
26-a de januaro 2022
Temas pri kurso de Murielle Caré en Collège Jules Léquier
La kurso okazas ĉiun ĵaŭdon post la tagmanĝo dum unu horo. La lernantoj ekkonis la lingvon dum mia prezentado en diversaj klasoj en septembro, kaj poste ili elektis Esperanton inter diversaj proponoj (badmintono, tabloteniso, legado, kantado, ...) dum tagmeza paŭzo.
Mi ekuzas metodon MLA "Akcelilo por multlingveco".
Ĝis nun, 2022-01-23, mi uzas la metodon MLA kaj laŭ bezono mi aldonas ludojn aŭ ekzercojn.
Ĝoje mi konstatis, ke la metodo per koloraj kartoj bone funkcias : la lernantoj rapide scipovas fari korektajn frazojn.
Kontaktoj
Mi ŝatus havi kontaktojn kun aliaj grupoj, kiuj uzas tiun erasmus-metodon MLA.
Pro la viruso, bedaŭrinde neniu el alia lando vizitos nian grupon en la lernejo ĉi jare...
Nia urbo Plérin situas ĉe la maro Maniko, en okcidenta parto de Francio.
Se vi deziras helpi, vi povas sendi etan leteron al mia lerneja grupo (ĉu pri via propra lernejo, ĉu pri via ĉirkaŭaĵo).
Nepre skribu vian landon (ĉe la dorso de la koverto), klare videbla de ĉiuj en la lernejo (sekretario, lernejestro, instruistoj, ktp).
Antaŭdankon
Poŝtadreso
Kurso de Esperanto
Collège Jules Léquier
1 rue du Gymnase
22 190 Plérin
FRANCE
Fonto: (eo) Murielle Caré Informoj pri lerneja kurso Edukado.net (2022-01-23)