Germanujo: Piede tra Palatinato: la 9-a Esperanto-Migrado Aŭtuna (EMA)

El UEA-vikio
Revizio de 18:23, 16 Feb. 2022 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

10-a de januaro 2022

Situo de Germanujo ruĝa.ph.png
Partoprenantoj EMA-9 en Neustadt - 2021.jpg

Pasintjare en Hitzacker kun la tiamaj pandemiaj reguloj estis 15 partoprenantoj, ĉi-jare en Neustadt (Weinstraße), kun iom malpli striktaj limigoj, estis 19.

Verŝajne nia aŭtuna migrado profitas de la sezono, en kiu la nombro de kronvirusaj infektiĝoj malaltiĝas. La migradon denove organizis kaj gvidis Gerald Roemer kaj Mariko Aoshima, kaj per la plej moderna satelita tekniko asistis Stefan Krieghoff.

La regiono laŭlonge de la vinstrato estas ne nur aparte vidinda, sed ankaŭ bonege preparita por turismado. La junulargastejo en Neustadt situas centre kaj havas propran vinkelon. Ĉiujn elirpunktojn eblis facile atingi per fervojo aŭ publikaj aŭtobusoj. Pri la vojmontriloj laŭlonge de la arbaraj vojetoj kaj pri la kabanoj sur la montopintoj zorgas Pfälzerwald-Verein (: Asocio por la Palatinata Arbaro).


La loko do estis bone elektita. Tamen Gerald antaŭe prave atentigis, ke oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km (foje estis 20) kun altodiferencoj ĝis 500 metroj. Sed post streĉaj tagoj sekvis iom malpli streĉaj. Ni komencis per vespera urbopromenado en Neustadt, sub gvido de Jürgen Hammann kaj Thomas Frübis. La postan tagon sekvis migrado al la kastelo Hambach (unu el la naskiĝlokoj de demokratio en Germanio) kaj la monto „Hohe Loog“ super Neustadt. Pli facila estis la marda programo: migrado tra la vitejoj de Deidesheim al Bad Dürkheim. Merkredon ni migris trans montojn kaj tra arbaroj al la kastelo Neidenfels, Lambertskreuz kaj la draka kaverno.


Ĵaŭdon sekvis pli facila etapo kun migrado de Neustadt preter la monto Kalmit al la vinloko St. Martin, kie la programo finiĝis per gustumado de bio-vinoj. Kiel kutime, vendredo estis rezervita por la revojaĝo.

Estas rimarkinde, ke post kelkjara interrompo ni sukcesis revivigi la tradicion de aŭtunaj migradoj tra belaj regionoj de Germanio. Ankaŭ por 2022 jam ekzistas konkreta plano: La Teŭtoburga Arbaro ĉirkaŭ Detmold. Dankon meritas precipe Gerald Roemer, la ĉefa organizanto. Sufiĉe da intereso ekzistas: por migrado 15-20 partoprenantoj estas bona nombro.

Ankaŭ ĉi-jare bedaŭrinde partoprenis nur personoj loĝantaj en Germanio – ĉu pro la kronvirusaj limigoj, ĉu simple pro la distancoj. Eble ankaŭ la tradicio de komunaj migradoj estas malpli konata eksterlande.

Sed oni ne krokodilis...

Venontan oktobron do en Detmold kaj ĉirkaŭaĵo, espereble kun bona vetero kaj sen virusoj!


Ligiloj


Fonto: (eo) Ulrich Brandenburg Piede tra Palatinato: la 9-a Esperanto-Migrado Aŭtuna (EMA), Esperanto Aktuell (6/2021, No 270, p13) (2021-11)