Helpo:Ŝablonoj
| |
Aliloken : |
Enhavo
Kio estas ŝablono ?
Ŝablono estas speciala paĝo, kaj ilo, por konstrui aliajn paĝojn : ĝia enteno povas esti enmetita en aliajn paĝojn. Krome, ŝablono povas kunporti parametrojn, per kiuj ĝia funkcio povas iĝi pli forta. Ŝablonoj estas la konstruŝtonoj de paĝoj. Ekzemple: La paĝo niamondo konsistas el du konstruŝtonoj, nome {{maldekstra bloko}} kaj {{dekstra bloko}}.
La funkcio de ŝablono estas klarigita fine de la ŝablondifino. Fakte en la vikio ni uzas por tio specialan ŝablonon nome {{ŝablonklarigo}}.
Kie mi povas trovi ilian difinon?
Ĉiuj ŝablonoj en la UEA-vikio troviĝas sub kategorio La vikia datumbazo:Ŝablonoj, ordigitaj ene de ŝablonaroj, tio estas kategorioj, kiuj entenas nur ŝablonojn.
Ĉu mi povus vidi superrigardon de ĉiuj ŝablonoj?
Estas jenaj ĉef-ŝablonaroj :
- Ŝablonaro difinita : superrigardo de ĉiuj ŝablonoj, difinitaj en la UEA-vikio : nun entute 211.
Por aldoni ŝablonon al la ŝablonaro difinita uziĝas ŝablono {{difinita}}. - Ŝablonaro kategoria : kun ŝablonoj, specifaj por kategorioj.
- Ŝablonaro klarigita : superrigardo de ĉiuj ŝablonoj, klarigitaj en la UEA-vikio :nun entute 211.
Por aldoni ŝablonon al la ŝablonaro klarigita uziĝas ŝablono {{ŝablonklarigo}}. - Ŝablonaro novaĵa : kun ŝablonoj, specifaj por novaĵ-paĝoj.
- Ŝablonaro ĝenerala : ĉi tiu enhavas ŝablonojn kun pli ĝenerala karaktero.
Deirpunkto estas : ĉiu ŝablono estas kaj difinita kaj klarigita.
Kiel mi povus trovi pli da informoj pri ŝablonoj?
Sub ĉiu ŝablonklarigo troviĝas kelkaj praktikaj ligiloj por navigi tra la informoj pri UEA-vikio-ŝablonoj. Ekzemple : vidu la finon de la klarigo ĉe ŝablono {{maldekstra bloko}}.
Por plua ĝenerala informo pri ŝablonoj vidu Helpo:Ŝablono en vikipedio.