Homaj Rajtoj

El UEA-vikio
Revizio de 17:46, 10 Dec. 2011 fare de Stefano97 (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Tago de Homaj Rajtoj - 10-a de decembro

Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj

Uzu en viaj retaj komunikadoj tiujn simbolbildojn pri la Tago de Homaj Rajtoj:

Tago de Homaj Rajtoj 2011 - simbolbildo 10 centimetra

Tago de Homaj Rajtoj 2011 - simbolbildo 20 centimetra

(tiuj bildoj estas la oficialaj versioj kreitaj de UEA laŭ la priskriboj de UN, do bonvolu ne modifi ilin)

Tago de Homaj Rajtoj - 10-a de decembro

63a datreveno de la Deklaracio de homaj rajtoj

En sia 317-a tutmembra kunsido la 4-an de decembro 1950, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pritraktante la temon « Tago de Homaj Rajtoj », alvokis ĉiun ŝtaton kaj koncernatan organizaĵon je adopto de ĉiujara festado de la Tago de Homaj Rajtoj la 10-an de decembro, kaj je strebado al konstanta plibonigo de la situacio de homaj rajtoj. Ĝi alvokis ankaŭ pri raportado al UN koncerne la plenumon de tiu celebrado. La celo de la festado estas: informi, atentigi la popolojn de la mondo pri tiu deklaracio, ĉie adoptenda kiel komuna modelo de progreso.

Lingvaj homaj rajtoj estas esenca parto de la homrajta deklaracio proklamita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de UN, kies Artikolo 2 en Antaŭkonsideroj tekstas jene: Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

Pli ol sesdek jarojn post la proklamo de tiu deklaracio, homaj rajtoj en multaj ŝtatoj estas malrespektataj, rompataj.

La Statuto de UEA precizigas ke por nia laboro bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas esencaj kondiĉoj.

Landaj asocioj, lokaj grupoj okazigu informagadojn la 10-an de decembro, en kaj per kiuj evidentiĝu tutmonde, ke esperantistoj luktas ne nur por lingva justeco sed ankaŭ por la plena realigo de ĉiuj homaj rajtoj, kiel tiuj estas priskribitaj en la Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Ni, esperantistoj, kiuj ja ĉeestas en la plimulto de la ŝtatoj de la mondo, estu inter la unuaj raportantoj al UN pri niaj informadoj, agadoj, festadoj okaze de tiu tago, kies temo memorigas pri gravaj antaŭkondiĉoj de homa kunvivado.

Esperantlingva simbolbildo de la tago estis kreita laŭ la modelo kaj indikoj de UN. Ĝi estas elŝutebla el la reto : http://uri.fi/TagoHomajRajtoj/ (20cm-a) kaj http://uri.fi/TagoHomajRajtoj10cm/ (10cm-a). Ne hezitu uzi ĝin en viaj retmesaĝoj, retejoj, blogoj (FB, Ipernity, kaj aliaj).

Laŭbezone elŝutu la koncernan lingvoversion de la deklaracio de tie (ekzistas en pli ol 300 lingvoj): http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/SearchByLang.aspx

Ankoraŭ eblas pretigi gazetaran komunikon nome de via landa asocio, en kio eblas mencii ke ni esperantistoj interesiĝas pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, pri Homaj Rajtoj ĝenerale, kaj speciale pri lingvaj rajtoj.

Se vi informos surstrate, demandu al preterpasantoj, kiom el la homaj rajtoj ili konas kaj disdonu ekzempleron de informilo kun la deklaracio au kun retligoj.

Pli da informoj ĉe : http://www.linguistic-rights.org/eventoj/ kaj en Facebook: http://www.facebook.com/unitednationshumanrights

Pri tiu ĉi paĝo respondecas Stefano Keller, estrarano de UEA, respondeca pri eksteraj rilatoj
http://www.facebook.com/people/Stefano-Keller/100000210168067
http://twitter.com/#!/stefanokeller

KODOJ por retpaĝoj:

<object classid="clsid:D27CDB6E-AE6D-11cf-96B8-444553540000" codebase="http://download.macromedia.com/pub/shockwave/cabs/flash/swflash.cab#version=6,0,0,0" width="567" height="567"> <param name="movie" value="Tago_de_Homaj_Rajtoj_eo_ar_en_es_fr_ru_zh_oficialaj_UN_versioj_Stefano_Keller_Universala_Esperanto_Asocio_72dpi_20cm_anim.swf"> <param name="quality" value="high"> <param name="bgcolor" value="#FFFFFF"> <embed name="Tago_de_Homaj_Rajtoj_eo_ar_en_es_fr_ru_zh_oficialaj_UN_versioj_Stefano_Keller_Universala_Esperanto_Asocio_72dpi_20cm_anim" src="http://www.linguistic-rights.org/Tago_de_Homaj_Rajtoj_eo_ar_en_es_fr_ru_zh_oficialaj_UN_versioj_Stefano_Keller_Universala_Esperanto_Asocio_72dpi_20cm_anim.swf" width="567" height="567" quality="high" bgcolor="#FFFFFF" type="application/x-shockwave-flash" pluginspage="http://www.macromedia.com/go/getflashplayer"> </object>

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

الإعلان العالمي لحقوق الإنسان

The Universal Declaration of Human Rights

Declaración Universal de Derechos Humanos

Déclaration universelle des droits de l'homme

Всеобщая декларация прав человека

世界人权宣言

aliaj lingvoj | andere Sprachen | altre lingue | autres langues
otros idiomas | других языках | other languages | . . .

Droits linguistiques | Sprachliche Rechte | Diritti linguistici
Lingvaj rajtoj | Linguistic Rights | . . .

aŭ la samo per retligo:

http://lingvaj-rajtoj.org/dokumento/Tago-de-Homaj-Rajtoj-2011-simbolo-6-UN-lingva+Eo-shanghighanta-flash-versio+kodo-al-Deklaracio-en-diversaj-lingvoj.txt