Indonezio: enkonduko de Esperanto en Eduka Platformo: Malsamoj inter versioj
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | {{LR4|Azio|Sud-Orienta Azio|Oceanio|Indonezio}}{{dato|8|marto|2022}} | + | {{LR4|Azio|Sud-Orienta Azio|Oceanio|Indonezio}}{{dato|8|marto|2022}}{{malnove}}<div style="float: right; margin: 0px 0px 20px 80px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Situo de Indonezio ruĝa.ph.png|200px|dekstra]]</div> |
{{majuskletoj|La 13-an de novembro, {{nov|Ilia Dewi}}, la estrarano de {{nov|IEA}} (Indonezia Esperanto-Asocio) estis invitita de eduka | {{majuskletoj|La 13-an de novembro, {{nov|Ilia Dewi}}, la estrarano de {{nov|IEA}} (Indonezia Esperanto-Asocio) estis invitita de eduka | ||
platformo “Accelerate By LP3i” por enkonduki | platformo “Accelerate By LP3i” por enkonduki |
Nuna versio ekde 19:41, 24 Maj. 2022
8-a de marto 2022
La 13-an de novembro, Ilia Dewi, la estrarano de IEA (Indonezia Esperanto-Asocio) estis invitita de eduka platformo “Accelerate By LP3i” por enkonduki Esperanton. La agado okazis virtuale per Zomo (Zoom). Partoprenis ĉirkaŭ 20 personoj el diversaj partoj en Indonezio. Kelkaj el ili estas tute komencantoj aŭ neniam antaŭe aŭdis pri Esperanto.
La organizantoj malfermis la programon kaj salutis ĉiujn partoprenantojn. Ili intence okazigis tiun ĉi eventon, ĉar ili opinias, ke Esperanto estas lerninda precipe al junuloj, kiuj havas grandan entuziasmon pri lingvoj.
Post la salutado, la enkonduko komenciĝis per ĝenerala
informo pri Esperanto. Gvidante la grupon, Ilia iom parolis pri la historio de Esperanto kaj kial ĝi estas utila kaj lerninda. Ankaŭ ŝi prezentis la avantaĝojn de ties lernado..
En la dua sesio, la partoprenantoj lernis la bazon de Esperanto kaj Ilia donis tempon al ili por demandi ion ajn pri lecionoj. Ili lernis kiel elparoli la alfabeton, krei simplan frazon kaj ili spektis filmeton pri Universala Kongreso en Varsovio, kiu montras la kongresanojn el Indonezio en 1959.
Pere de tiu filmeto, oni povas iom koni la historion de Esperanto en Indonezio. La enkonduko daŭris dum du horoj kun sukceso.
Ligiloj
Fonto: (eo) Ilia, la estrarano de IEA, La Enkonduko de Esperanto en la Eduka Platformo KAOEM (2022-01)