Internacia Tago de virinoj marte 2021...

El UEA-vikio
Revizio de 19:55, 15 Okt. 2021 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

18-a de junio 2021

Kinŝaso

Multaj eventoj kaj manifestacioj estis organizitaj de movadoj kaj asocioj tra la mondo por celebri la venkojn kaj atingojn rilate virinajn rajtojn, sed ankaŭ por aŭdigi postulojn por plibonigo de la situacio de virinoj.

En Afriko kelkaj virinaj esperantistoj en siaj respektivaj hejmlandoj memoris la Tagon, ĉu en ordinaraj virinaj organizaĵoj, ĉu en Esperanto-asocio.

...en DR Kongo...

La grupo EVA-DRK organizis konferencon sub la temo Virino en la socio en la ĉefurbo Kinŝaso. Tri virinoj faris prezentaĵojn: fraŭlino Oriane parolis pri la graveco de virinoj en la socio; la kuracistino Tania parolis pri korona viruso kaj Alexandrine OMBA laste parolis pri virino kaj lingvoj. La etoso estis bona, kelkaj virinoj decidis lerni Esperanton.


Nova sesio de Esperanto-kurso komenciĝis per Whatsapp la 2-an de la pasinta aprilo. EVA-DRK kunlaboras kun aliaj virinaj asocioj, kiuj ne uzas Esperanton por siaj aktivaĵoj.

Goma




En la alia urbego de DR Kongo, nome Goma, tieaj esperantistinoj, kiel kutime, ankaŭ siamaniere celebris la Virinan Tagon, la 8-an de marto 2021.

...kaj en Madagaskaro

Moramanga

Ni organizis la 8-an de marto tradician danc-spektaklon kun aliaj virinaj asocioj. Samtage vespere okazis ankaŭ virtuala renkontiĝo de virinoj, dum kiu ni interŝanĝis pri inaj rajtoj kaj situacioj en kelkaj afrikaj landoj. 7 personoj el Germanujo, Hispanujo, Ĉinujo, Francujo kaj Madagaskaro virtuale partoprenis la kunvenon. Merkrede, la 10-an de marto ni iris vizite disdoni manĝaĵojn en la urbo Moramanga al 657 gemalliberuloj, el kiuj estis 25 virinoj.


Entute afrikaj esperantistinoj streĉis siajn fortojn por diskonigi Esperanton per kursetoj, kunlaborado kun aliaj virinaj organizoj kaj instruado pri ekstermovadaj aferoj.


Fonto: (eo) RAVELOHARISON Miora Internacia Tago de virinoj marte 2021..., Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 43, p4) (2021-06)