Kameruno kongresis

El UEA-vikio
Revizio de 20:03, 13 Jan. 2022 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '{{facil}}{{LR3|Afriko|Centra Afriko|Kameruno)}}{{dato|13|januaro|2022}}<!-- {{malnove}} --><div style="float: right; margin: 0px 0px 40px 40px; border: 0px solid #999999;">Dosi...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

13-a de januaro 2022

Victor NTO NTO

Kameruno kongresis en Dualo de la 15-a ĝis la 18-a de decembro 2021. La unua tago de la renkontiĝo sub la instigado de la membro de la Afrika Komisiono de UEA Victor Ntonto, koincidis kun la Zamenhofa festotago, ankaŭ nomata la Tago de Esperanta libro. Tiu ĉi estis solane festita de la kongresanoj.


La kongreso interalie pritraktis la revigligon de Asocio de Esperantistoj en Kameruno (AEK). Dum la kongreso okazis ankaŭ prelego de s-ro Thomas Wang pri la internacia lingvo Esperanto, ĉeestaj lingvaj kursoj por la publiko, ekspozicio kaj kunmanĝo en la privata altlernejo ISECMA, la hejmo de la kongreso.


La kongreso efektiviĝis kun sukceso dank’ al la sidonema laboro kaj kotizoj de enlandaj esperantistoj kaj ankaŭ per subteno de la Afrika Centro Esperantista (ACE).


dkea.kongasocio???@gmail.com
Kameruno kongresis en Dualo - 15-18 decembro 2021




Verkis: Victor Ntonto


Fonto: 2021-12-31 : Kameruno kongresis (p9/10)