Kategorio:Novaĵoj - Instituto Zamenhof: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 9: Linio 9:
  
 
* Instituto Zamenhof
 
* Instituto Zamenhof
* 11. BP. 48 Lomé 11, Lomé, TG
+
* 11. BP. 48, Lomé 11, Lomé, TG
 
* telefono : 227 51 64/ 271 47 12/ 227 51 64
 
* telefono : 227 51 64/ 271 47 12/ 227 51 64
 
* retpoŝtadreso : esp.togo@cafe.tg, i_zamenhof@yahoo.fr
 
* retpoŝtadreso : esp.togo@cafe.tg, i_zamenhof@yahoo.fr

Nuna versio ekde 21:39, 4 Dec. 2021

La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis la pordoj de la lernejo Instituto Zamenhof en Lomeo, Togolando. Proksimume 200 geknaboj inter 4 kaj 20 jaroj eklernis tie kun kresko taksata je 75 % en ĉiu jaro. La precipa celo de la instituto estas lukti kontraŭ analfabeteco, malfermi la mondon al la geknaboj pere de Esperanto kaj helpi ilin regi paraktikajn aferojn gravajn por ilia vivado. Abundas la problemoj, ĉar mankas monrimedoj al gepatroj por helpi siajn gefilojn viziti lernejon. Jen do ekstertogolandanoj helpas, pagante la lernokotizon (75 euroj por unu lernanto). Estas nun pli da subtenindaj infanoj ol da adoptantoj.

Aplikatas en la lernejo la instruprogramoj oficialaj en Togolando. Estas du niveloj: la elementa kaj la meza. En la unua jaro de funkciado de la instituto estis tri el ses klasoj de la elementa nivelo, kaj tri el kvar de la meza nivelo. En ĉiu jaro aldoniĝas plia klaso ĝis kompleta nivelo en ĉiu grado. Nun nur la mezniveluloj lernas Esperanton, kies instruado komenciĝis la 1-an de novembro 2004. Ĉio iras glate kaj ĉe la fino de ĉiu lerneja jaro okazas premidisdono al gelernantoj bonaj. La unua okazis la 6-an de julio 2005. Sekvaj okazos en julio de ĉiu jaro La instituto pretas ricevi viajn donacojn por tio ĉi.

La Instituto povas gastigi Esperantistojn vizitantajn Togolandon. Plie, la gelernantoj ege ŝatas paroli kun fremduloj. Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj en la Instituto Zamenhof de Togolando. Preskaŭ ĉiuj laborantoj de la instituto parolas Esperanton.

Kiuj ŝatus iel rilati kun la Instituto, tiu uzu jenajn informojn.


  • Instituto Zamenhof
  • 11. BP. 48, Lomé 11, Lomé, TG
  • telefono : 227 51 64/ 271 47 12/ 227 51 64
  • retpoŝtadreso : esp.togo@cafe.tg, i_zamenhof@yahoo.fr
  • retejo: (fr) https://uneecoleautogo.jimdofree.com/

Subkategorioj

Ĉi tiu kategorio havas nur la jenan subkategorion.

Artikoloj en kategorio "Novaĵoj - Instituto Zamenhof"

Ĉi tiu kategorio enhavas nur la jenan paĝon.