Kategorio:Novaĵoj - Lubumbashi
El UEA-vikio
Lubumbashi estas milionurbo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo en la plej suda provinco Supra Katango de Kongo (Kinŝasa), en la tiel nomata kupro-zono, kun kupraj kaj uraniaj ercoj. Dum dominado de belgoj la oficialaj loknomoj estis Élisabethville.
En tropika Lubumbashi la averaĝa temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. La varmo kulminas en septembro, malkulminas en junio. Inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La pluvo kulminas inter decembro-februaro.
Ligiloj
- Lubumbashi en vikipedio
- Lubumbashi en vikidatumoj
- (fr) Lubumbashi en vikivojaĝo
Artikoloj en kategorio "Novaĵoj - Lubumbashi"
Ĉi tiu kategorio enhavas nur la jenan paĝon.