Kolombio: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
e (3 versioj)
(2 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 2: Linio 2:
  
  
Matene, la dimanĉon 7an de decembro de 2003, kadre de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto, la kongresantoj proponis kelkajn ideojn por agadplano favore al la diskonigo, disvastigo kaj lernado de La internacia Lingvo en Kolombio. Jen la ĉefaj proponoj, klasigitaj laŭ ilia aparteno al: Diskonigo/Informado Instruado/Lernado Utiligado/Lingvo-Praktikado aŭ De Ĝenerala apliko:
+
Matene, la dimanĉon 7an de decembro de 2003, kadre de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto, la kongresantoj proponis kelkajn ideojn por agadplano favore al la diskonigo, disvastigo kaj lernado de La internacia Lingvo en Kolombio. Jen la ĉefaj proponoj, klasigitaj laŭ ilia aparteno al: Diskonigo[[/Informado]] Aŭ Instruado[[/Lernado]] Aŭ Utiligado[[/Lingvo]]-Praktikado aŭ De Ĝenerala apliko:
  
  
Linio 36: Linio 36:
 
a. Profiti helpon el eksterlando: Esplori la eblecon atingi helpon el eksterlandaj organizaĵoj por tre konkreta kaj realigebla projekto (biblioteko, libro-eldono, kurso, radioprogramserio, ktp.).  
 
a. Profiti helpon el eksterlando: Esplori la eblecon atingi helpon el eksterlandaj organizaĵoj por tre konkreta kaj realigebla projekto (biblioteko, libro-eldono, kurso, radioprogramserio, ktp.).  
  
* reiru al [[Laŭlande - Agadoj Farataj En La Unuopaj Landoj]]
+
* reiru al [[Laŭlande - Landaj Labor-Planoj]]

Kiel registrite je 10:22, 27 Jun. 2010

Proponoj de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto


Matene, la dimanĉon 7an de decembro de 2003, kadre de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto, la kongresantoj proponis kelkajn ideojn por agadplano favore al la diskonigo, disvastigo kaj lernado de La internacia Lingvo en Kolombio. Jen la ĉefaj proponoj, klasigitaj laŭ ilia aparteno al: Diskonigo/Informado Aŭ Instruado/Lernado Aŭ Utiligado/Lingvo-Praktikado aŭ De Ĝenerala apliko:


1. Diskonigo / Informado:

a. Meti Esperanton en kutimaj kulturaj eventoj: Specife, oni proponis:

1. Koncertoj kun esperantlingvaj kanzonoj: Profiti la fakton ke kelkaj el niaj samideanoj ludas muzikon kaj kantas sufiĉe bone por organizi koncerton. Tamen oni rimarkis ke koncerto tute en Esperanto ne estos bona strategio ĉar por neesperantistoj tia koncerto povas esti teda. Do oni sugestis meti esperantlingvajn kanzonojn nur etgrade.

2. Produkti Kompaktan Diskon: Vidu malsupre sub kategorio: "Utiligado / Lingvo-Praktikado"

3. Partopreni en la Internacia Poezia Festivalo de Medellin kiu estas tutmonde fama kaj amase ĉeestata de la publiko, kaj en kiu poetoj el tre diversaj landoj legas siajn poeziojn en siaj propraj lingvoj. Ĉi-jare ĝi okazos por la 14a fojo. La ideo estas proponi al la organizantoj la inviton de esperant-lingva poeto. Kiam aŭdiĝos publike esperant-lingvajn poeziojn, tio estos rimarkinda montro de la Internacia Lingvo antaŭ nia socio kaj la vizitantoj (turistoj kaj ceteraj poetoj).

b. Profiti plu la kunlaboron de amaskomunikiloj kaj kulturaj institucioj: Multaj jurnalistoj kaj kulturaj institucioj estas pretaj ricevi, apogi kaj diskonigi kulturan aferon kiel Esperanto. Multfoje esta manko de ni -esperantistoj- kiuj ne sufice profitas tian favoran sintenon por plidiskonigi nian Lingvon. Des pli facile nun, kiam danke al Interreto ni ne havas la problemon: Bone, mi diskonigas Esperanton kaj elvokas intereson, sed kiam la interesitoj demandos pri kursoj, materialo kaj praktika urtiligado kion mi faros? (nek kurson, nek materialon nek parktikadon ni havas) Nun ni povas en la sama ĵurnalartikolo simple montri liston de taŭgaj retaj adresoj.

c. En ĉiu E-kongreso meti informan programeron por neesperantistoj: Pretigi informan prelegon kaj materialon por interesuloj kiuj aperas okaze de publico farita pri kongreso de Esperanto.

2. Instruado / Lernado:

a. Esperanto por infanoj: Tiuj kiuj havas oportunon, ekzemple instruistoj en bazlernejoj, profitu la okazon instrui Esperanton al geinfanoj. La kongresanoj pritraktis la temon ĉu la samtempa lernado de diversaj lingvoj kaŭzas konfuzon al la lernantaj infanoj; la konkludo estas ke verŝajne NE ekestas problemoj, kondiĉe ke la infanoj havu klare difinitan la medio aŭ situacio en kiu uzendas ĉiu lingvo (ekze: hejmo, lernejo, ekstera socio).

b. Fari esperantlingvajn versiojn de ludoj: Tiaj estas amuzaj kaj samtempe helpas en la riĉigo de niaj personaj vortprovizoj.

3. Utiligado / Lingvo-Praktikado:

a. Produkti Kompaktan Diskon: Profiti la nuntempan teknikan facilecon por registri kompaktan diskon, kaj la fakton ke kelkaj el niaj samideanoj ludas muzikon kaj kantas sufiĉe bone, por produkti diskon por nia komunumo de esperantistoj.

b. Korversaciaj Rondoj: Organizi en ĉiu urbo regulajn konversaciajn rondojn, kaj anonci ilin publike. Ĉiu kunsido devas esti bone pretigata, kun difinitaj temoj kaj farotaj agoj. Tiuj rondoj utilos ankaŭ por homoj kiuj lernas izolite per la Reto kaj bezonas vizaĝ-al-vizaĝan kontakton por pli natura praktikado de La Lingvo. Se ni ne havas sidejon, la kunsidoj povas esti en hejmo de esperantisto.

4. De ĝenerala apliko:

a. Profiti helpon el eksterlando: Esplori la eblecon atingi helpon el eksterlandaj organizaĵoj por tre konkreta kaj realigebla projekto (biblioteko, libro-eldono, kurso, radioprogramserio, ktp.).