Konferenco pri la estonteco de Eŭropo: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
(pliaj informoj pri la dua fazo)
e
Linio 20: Linio 20:
 
nun estas <u>la plej populara propono</u> de la tuta civitana konsulto ... sed havas <u>nur kelkajn</u> voĉdonojn pli ol la dua plej populara (kiu ne temas pri Esperanto). Por certigi, ke nia propono daŭre estu la plej multnombre apogita propono de la EU-Konferenco, <b>ĝi bezonas plian apogon!</b>
 
nun estas <u>la plej populara propono</u> de la tuta civitana konsulto ... sed havas <u>nur kelkajn</u> voĉdonojn pli ol la dua plej populara (kiu ne temas pri Esperanto). Por certigi, ke nia propono daŭre estu la plej multnombre apogita propono de la EU-Konferenco, <b>ĝi bezonas plian apogon!</b>
  
Necesas nun ekspluati tiun bonan pozicion dum la <b>dua fazo</b> de la kampanjo: atentigi la partoprenantojn en la konferenca plenkunsido pri nia lingvo. Skribu al ili! <i>Detaloj sube, rubriko "La du fazoj de la kampanjo".</i>
+
Necesas nun ekspluati tiun bonan pozicion dum la <b>dua fazo</b> de la kampanjo: atentigi la partoprenantojn en la konferenca plenkunsido pri nia lingvo. Skribu al ili! <i>Detaloj en la sekcio [https://uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_estonteco_de_E%C5%ADropo#La_du_fazoj_de_la_kampanjo La du fazoj de la kampanjo].</i>
 
</div></div>
 
</div></div>
 
<div style="font-size:1.0rem;">
 
<div style="font-size:1.0rem;">

Kiel registrite je 01:15, 6 Dec. 2021

Nia Mondo

29-a de junio 2021


La kampanjo de UEA kaj EEU

UEA kaj EEU petas vin kontribui al lingvopolitika debato en Eŭropa Unio kaj antaŭenigi Esperanton per voĉdonado kaj komentado.
Ĉi tie ni detale eksplikas kial kaj kiel.

Pli koncize informas "Apogu Esperanton en Eŭropa Unio" (PDF-dosiero)

Ora medalo (kvazaŭ) atingita ... nun komenciĝas la finspurto!
La plej sukcesa por-esperanta propono

nun estas la plej populara propono de la tuta civitana konsulto ... sed havas nur kelkajn voĉdonojn pli ol la dua plej populara (kiu ne temas pri Esperanto). Por certigi, ke nia propono daŭre estu la plej multnombre apogita propono de la EU-Konferenco, ĝi bezonas plian apogon!

Necesas nun ekspluati tiun bonan pozicion dum la dua fazo de la kampanjo: atentigi la partoprenantojn en la konferenca plenkunsido pri nia lingvo. Skribu al ili! Detaloj en la sekcio La du fazoj de la kampanjo.




La Konferenco pri la estonteco de Eŭropo

Eŭropa Unio (EU) intencas trovi novajn respondojn al la demando de plievoluigo de la eŭropunia demokratio kaj volas antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo. Tiujn temojn pritraktas la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (majo 2021 ĝis marto 2022).

La Konferenco enhavas, je la tutunua fojo en la historio de tiaj reformaj procezoj de EU, elementon de rekta civitana konsulto: la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi kaj diskuti ideojn, kiamaniere EU evoluigu. La Eŭropa Komisiono starigis platformon por tiu civitana debato: https://futureu.europa.eu/ (havebla en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU).

La civitana konsulto ofertas al ni la ŝancon influi la lingvopolitikan debaton en EU.

Civitanaj proponoj, kiuj pledas por

  • la agnosko de Esperanto
  • la uzo de Esperanto
  • la enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako

plividebligas nian lingvon ne nur en politikaj cirkloj de EU, sed ĝenerale vidalvide la eŭropunian publikon. UEA alvokas esperantistojn en EU-landoj partopreni tiun civitanan konsulton.


La kampanjo

Universala Esperanto-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio kampanjas por antaŭenigi nian lingvon en EU kadre de la eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.

Tiucele UEA kaj EEU

  • informas pri la eŭropunia Konferenco
  • instigas esperantistojn en EU partopreni la civitanan konsulton kadre de la Konferenco
  • pledas por apogo de por-esperantaj proponoj
  • kontaktas membrojn de la Eŭropa Parlamento
  • atentigas parlamentanojn pri (espereble multnombre apogitaj) por-esperantaj proponoj
  • eksplikas al parlamentanoj la argumentojn de la esperantistaro

La du fazoj de la kampanjo

La kampanjo enhavas du fazojn. Dum la unua fazo UEA, EEU rekte kaj pere de landaj kaj fakaj asocioj instigis esperantistojn laŭeble multnombre apogi por-esperantajn proponojn. Ĝis la fino de la Konferenco, verŝajne en marto aŭ aprilo 2022, utilas apogi por-esperantajn proponojn per plia voĉdonado.

La dua fazo komenciĝis en novembro 2021: UEA, EEU, landaj/fakaj asocioj kaj individuaj esperantistoj kontaktas deputitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj, kaj reprezentantojn de la Eŭropa Komisiono, ministrejojn de EU-membroŝtatoj kaj ĵurnalistojn. Ili argumentas pri nia lingvo je la nivelo de EU aŭ ties membroŝtatoj. Ankaŭ en tiu fazo gravas la subteno kaj kunlaboro de individuaj esperantistoj: ju pli da kontaktoj, des pli granda la efiko paroligi pri Esperanto en Eŭropo.

Kiamaniere pasas la dua fazo? UEA/EEU disponigis adresliston kun la nomoj kaj retadresoj/poŝtadresoj de la konferencantoj, ordigita laŭ diversaj kriterioj. (Baldaŭ pli simpla listo estos publikata ĉi tie.) UEA/EEU petis la landajn asociojn atentigi iliajn membrarojn pri la dua fazo, disvastigi la adresliston kaj peti membrojn alskribi la konferencantojn.

Resume, UEA/EEU petas vin: skribu al unu aŭ pluraj konferencantoj el via lando, en via nacia lingvo, kaj atentigu ilin pri unu aŭ pluraj por-esperantaj proponoj. Ekspliku en via mesaĝo, kial kaj kiel Esperanto povas kontribui al plibonigo de la funkciado de EU. UEA/EEU disponigas ekzemplan mesaĝon uzeblan je tiuj kontaktoj.

Plej apogindaj proponoj

UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi la sube listitajn por-esperantajn proponojn en la civitana platformo de la EU-Konferenco.

Necesas registriĝi je la EU-platformo por voĉdoni por proponoj (vidu la informojn pri registriĝo sub "Teknikaj kaj taktikaj konsiloj").

Ĉiuj el la sube listitaj proponoj ricevis minimume 100 voĉdonojn, la plej multnombre apogitaj eĉ pli ol 300 ĝis preskaŭ 600. Pluraj estas jam inter la kvin plej subtenataj proponoj de sia temaro kaj tial aperas en la raportoj pri la konferenco; indas plu subteni por teni la lokon. Unu propono estas eĉ (kune kun alia neesperanta propono) la plej populara propono de la tuta civitana konsulto. Se vi registriĝis por apogi unu proponon, estas simpla afero apogi pliajn. Vi rajtas voĉdoni por nelimigita nombro de proponoj.

Indas ankaŭ komenti proponojn - por kontribui al la diskuto kaj ankaŭ pro la fakto, ke en la raportoj aperas krome listoj de la kvin plej multe komentitaj proponoj laŭ la diversaj temaroj. Multnombra komentado de por-esperantaj proponoj plividebligas ilin en la EU-Konferenco.

Bedaŭrinde kelkfoje iuj proponoj ne estas rekte atingeblaj. Tamen tiuokaze ofte komentoj pri ili estas atingeblaj; sube troviĝas kelkaj tiaj alternativaj adresoj, per kiuj eblas voĉdoni kaj komenti.

Temaro "Valoroj kaj rajtoj"

Temaro "Edukado, kulturo, junularo, sporto"

Temaro "Demokratio"

Temaro "Pliaj ideoj"

  • Official recognition of Esperanto as one of the languages of EU citizens (agnosko de E-o kiel unu el la lingvoj de EU-civitanoj)
    https://futureu.europa.eu/processes/OtherIdeas/f/8/proposals/17955
    Eblas kaj indas daŭrigi voĉdonadon por tiu propono. Atentu: Tiu propono (samkiel ĉiuj proponoj en la kategorio "Pliaj ideoj") estas tute ne priraportata en la konferencaj raportoj. Tial la proponinto denove enmetis preskaŭsamtitolan proponon en la temaron "Valoroj kaj rajtoj" por videbligi ĝin en la raportoj. Ni petas ĉiujn, kiuj voĉdonas aŭ jam voĉdonis por la "malnova" versio de la propono sub "Pliaj ideoj" ankaŭ (denove) voĉdoni por la nova versio en la temaro "Valoroj kaj rajtoj":
    https://futureu.europa.eu/processes/ValuesRights/f/12/proposals/145037

Konsilo: Kiel supre skribite, se malfacilas/ne eblas voĉdoni por iu propono pro verŝajne teknikaj kialoj, iru al la adreso de komento; por tio sekvu la procedon, kiun priskribas tiu blogero: https://mallonge.net/solvo5399

... kaj pliaj proponoj

Kompleta listo de por-esperantaj proponoj, PDF-dosiero (ĝisdatigita 2021-12-04)

Ĝis nun ne multnombre apogita, sed specife ĉarma estas la propono

Raportoj

La EU-Konferenco publikigas raportojn pri la platformo por la civitana konsulto. En la raportaj aneksoj troviĝas listoj (individue por ĉiu temaro) de la kvin plej multnombre apogitaj proponoj - kaj cetere ankaŭ de la kvin plej multnombre komentitaj. En ambaŭ listoj por kelkaj temaroj niaj proponoj estas daŭre listigitaj. La raportoj supozeble estas konsultitaj de multaj, kiuj ne detale sekvas la proponojn en la platformo, sed ŝatus havi superrigardon.

La raportoj do estas ilo por pligrandigi la videblecon de Esperanto.

Ni analizis la raportojn aperintajn ĝis nun laŭ la vidpunkto de la UEA/EEU-kampanjo:

Informiloj

UEA kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio disponigas diversajn informilojn:



Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

Teknikaj kaj taktikaj konsiloj

por partoprenantoj en la civitana debato kadre de la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"

Registriĝo

Se vi intencas apogi por-esperantajn proponojn kadre de la civitana dialogo en la Konferenco, vi devas registriĝi. Je via unua aliro al la retejo de la civitana platformo https://futureu.europa.eu:

  • elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de EU (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili)
  • permesu aŭ malpermesu al la platformo la uzon de kuketoj je via komputilo. Ŝajnas, ke malpermeso ne kaŭzas teknikajn problemojn.

Alklaku la ligilon „Ensaluti“ dekstre de la eŭropunia flago. Vi estas alidirektita al la paĝo de „EU Login“, la aŭtentikiga sistemo de EU por ĝiaj retejoj. Ne jam entajpu vian uzotan uzantnomon aŭ retpoŝtadreson en la kampon, sed nepre alklaku „Krei novan uzantkonton“ sub tiu kampo. En la sekva ekrano vi devas plenigi ĉiujn kampojn: nomo, retpoŝtadreso, lingvo uzota por retejaj mesaĝoj sendataj al vi kaj „kodo“. Kiu kodo?

Por eviti, ke robotoj registriĝas, la sistemo uzas kaptilan bildon (angle „captcha“). Oni devas entajpi la signojn (literojn kaj ciferojn) afiŝitajn en tiu bildo. La kaptila bildo supozeble ne legeblas por algoritmoj, sed foje ĝi estas kvazaŭ nelegebla ankaŭ por homo. Se vi havas problemojn klare ekkoni la afiŝitajn signojn, alklaku la trilateran sagon > supra la bildo (sub „entajpu la kodon“): sintetika voĉo laŭtlegas la afiŝitan kodon. Aŭ alklaku la duoblan, kurbitan sagon por afiŝi novan kaptilan bildon, espereble pli bone distingeblan. Foje pluraj provoj estas necesaj, ne malkuraĝiĝu!

Ne forgesu alklaki la tutlastan kampon: via konfirmo, ke vi legis kaj komprenis la deklaron pri la protektado de viaj datumoj, legebla alklakante la ligilon. Sen via konfirmo ne eblas progresi. Laste, alklaku la plej malsupran kampon „Krei novan uzantkonton“.

Se viaj informoj estas formale en ordo, afiŝiĝas konfirma teksto kun danko pro via registriĝo. Tio konfirmo enhavas la atentigon, ke vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus registris. Atendu tiun mesaĝon (foje ĝi alvenas nur post kelkaj minutoj) kaj alklaku la ligilon en tiu mesaĝo. Vi estos denove direktata al la aŭtentikiga sistemo „EU Login“, sed nun rekte al ekrano, kiu postulas, ke vi elektu vian pasvorton. La sistemo nur akceptas pasvorton kun longeco de almenaŭ 10 signoj (literoj kaj ciferoj), kiu ankaŭ plenumas almenaŭ tri el la sekvaj kvar kondiĉoj:

  • ĝi enhavas almenaŭ unu majusklon, A...Z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu minusklon, a...z
  • ĝi enhavas almenaŭ unu ciferon, 0...9
  • ĝi enhavas almenaŭ unu specialan signon: !“#$%&'()*+,-./:;<=>?@[\]^_`{|}~

Se la entajpita pasvorto estas pli mallonga ol 10 signoj aŭ ne plenumas tri el la kvar supraj kondiĉoj, la sistemo ne akceptas ĝin kaj postulas novan, taŭgan pasvorton. Entajpu la saman pasvorton en la du kampoj por konfirmo. Se ĉio iris glate, la mesaĝo je la ekrano konfirmas, ke via pasvorto nun validas. Gratulon! Se vi alklakas „sekva paŝo“, vi estas pludirektata al la civitana platformo.

Konsiloj

  • Voĉdonu por la proponoj, kiuj plaĉas al vi, laŭeble eĉ por ĉiuj por-esperantaj proponoj. (Kompleta listo kun ligiloj troviĝas en tiu PDF-dosiero.)
  • Uzu la eblon komenti por-esperantajn proponojn. La nombro de komentoj gravas por listigo en la "platformaj reportoj" (vidu la sekcion "Raportoj" supre).
  • Eblas malfavore komenti proponojn, kiuj kontraŭas nian starpunkton (ekz.: proponita enkonduko de la angla kiel komuna EU-lingvo). Eblas "ŝati" aŭ "malŝati" komentojn afiŝitajn je iu propono. Oni kondutu ĉiam kun respekto por aliaj opinioj, sen nenecesa polemiko. Ju pli ĝentila kaj bonhumura estas la reago de esperantistoj, des pli efike ĝi impresas ne-esperantistojn (kaj tiujn ni celas, ne niajn jam konvinkitajn samideanojn). Atento: Per tro grandnombra komentado oni puŝas proponon en pli videblan pozicion, do ni ne nepre faru tion por ne-esperantaj proponoj.

Pliaj demandoj?

Se interesas vin la politika fono de la eŭropunia „Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”, utila elirpunkto estas la esperantlingva vikipedia artikolo.
Aliĝu al la diskutlisto Konferenco pri la estonteco de EU, kie ni organizas la kunlaboron dum la kampanjo.

Kaze de teknikaj problemoj bonvolu skribi retmesaĝon al EU-kampanjo@gmx.eu