Kongo (Kinŝasa): Esperantokurso ĉeeste en Lubumbashi: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Linio 50: Linio 50:
 
* [https://vortaro.net vortaro.net]: reta '''PIV 2020'''
 
* [https://vortaro.net vortaro.net]: reta '''PIV 2020'''
 
* [https://www.majstro.com majstro.com]: vortaro kun esperanto, la svahila, ...
 
* [https://www.majstro.com majstro.com]: vortaro kun esperanto, la svahila, ...
 +
 +
 +
Rimarko:
 +
* supraj vortaraj retejoj estas tekstbazitaj kaj tial pri komunikado malmultekostaj kaj per komputilo kaj per poŝtelefono
  
 
{{publikigite}}
 
{{publikigite}}

Kiel registrite je 13:48, 5 Aŭg. 2022

  -  Landa Raporto
Nia Mondo

4-a de aŭgusto 2022

Situo de Kongo (Kinŝasa)


Situo de la Provinco Supra Katango

Ĉi-dimanĉe la 31-an de julio 2022 okazis ĉeeste esperantokurso en Lubumbaŝo.

Danke al la helpo per instru-materialoj,
senditaj de Universala Esperanto-Asocio,
miaj gelernantoj interesplene sekvis la kurson ĉidimanĉan,
ĉiu kun lernolibro sur siaj manoj.

La klubo celas aŭdigi Esperanton ankaŭ sude de Kongo (Kinŝasa) kaj kun intenco forflugigi Esperanton transen. Ni ricevis jenajn librojn: Poŝamiko, Zagreb kaj Esperanto per rekta metodo.


Se vi sentas vin helpema kaj volas kontribui por la movado en Lubumbaŝo, vi povas ekspedi materialojn. Nun ni precipe bezonas poŝvortarojn por la lernantoj kaj Plena Ilustrita Vortaro por la instruisto kaj la tuta klubo. Ni estos tre dankaj al vi.



Krome, mi gvidas alian Esperantoklubon per vacapo; ĝi estas aktiva ĉiusemajne kaj havas kuraĝajn, lernemajn gelernantojn, t.e. ke la materialoj por la instruisto helpos ankaŭ por la reta kurso-organizado. Rete per vacapo ni havas kursojn esperantajn lunde, merkrede kaj vendrede kaj partoprenas lernantojn el landoj svahil-lingvaj.

Ni estos tre dankaj al vi, se vi povos kontribui ankaŭ al la reta klubo per donacoj, ĉar
en Kongo (Kinŝasa) la interreto kostas multe.

E-Klubo Lubumbashi - 31 julio 2022



Por sendi instrumaterialojn poŝtkeste, jen la adreso:

  • Espoir NGOMA KASATI
    • B.P.1023
    • Lando: Kongo (Kinŝasa)
    • Urbo: Lubumbashi
    • Telefonnumero: +243 972 716 042


  • Pliaj kontaktinformoj:
    • Vacapo kaj Telegramo: +243 972 716 042
    • Email: espoirkasati [ĉe] gmail.com



Samideane,

Espoir NGOMA KASATI,

gvidanto kaj instruisto de ambaŭ kluboj.



Ligiloj al retaj vortaroj


Rimarko:

  • supraj vortaraj retejoj estas tekstbazitaj kaj tial pri komunikado malmultekostaj kaj per komputilo kaj per poŝtelefono