Ligo de Instruistoj (ILEI): pri kongreso 2021: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '{{facil}}{{dato|19|novembro|2021}}<!-- {{malnove}} --><div style="float: right; margin: 0px 0px 30px 40px; border: 0px solid #999999;">Dosiero:veki2021_ut.png|300px|dekstra|54-...')
 
Linio 3: Linio 3:
 
formo de la retinario VEKI-2. La 2-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI, fakte,
 
formo de la retinario VEKI-2. La 2-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI, fakte,
 
okazis inter la 7-a kaj la 14-a de aŭgusto 2021.}}  
 
okazis inter la 7-a kaj la 14-a de aŭgusto 2021.}}  
 
+
  
Ĉeestis 156 partoprenantoj el 42 landoj. Benino, kiu devintus gastigi la ĉeestan kongreson, restis en la fokuso dum la Nacia vespero kaj dank’ al la interesaj prelegoj de afrikaj profesoroj. La kongresa temo estis: “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”.  
 
Kiel registrite je 18:59, 19 Nov. 2021

Nia Mondo

19-a de novembro 2021

54-a ILEI-kongreso VEKI-2

Malgraŭ malfacilaj cirkonstancoj, la 54-a kongreso de ILEI bone sukcesis en la formo de la retinario VEKI-2. La 2-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI, fakte, okazis inter la 7-a kaj la 14-a de aŭgusto 2021.

Ĉeestis 156 partoprenantoj el 42 landoj. Benino, kiu devintus gastigi la ĉeestan kongreson, restis en la fokuso dum la Nacia vespero kaj dank’ al la interesaj prelegoj de afrikaj profesoroj. La kongresa temo estis: “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”.

Ĉefprizorgantoj pri la programo de VEKI-2 estis Marija Belošević (Kroatio) kaj Mireille Grosjean (Svislando). Marija ricevis ankaŭ premion de UEA pro sia nelacigebla laboro riĉigi la kulturan flankon de ILEI pere de la pretigado de kongresaj programoj kaj Tagoj de Lernado dum la pasintaj jaroj.
Radojica Petrović kaj Ivan Colling prizorgis la organizadon de la simpozio. La teknika flanko estis en la kapablaj manoj de Unika kaj de ŝia teamo de volontuloj, kun la helpo de Luis Obando. La Zoom-konto de IrEA estis uzata por la kongreso.

La ĉefaj partoj de VEKI-2 estis la sekvaj:

  • 3 Grandaj Debatoj
    • “ILEI meze de la Esperanto-movado”, “Tago de indiĝenaj popoloj kaj lingvoj”, “Kiel efike instrui Esperanton en Afriko”
  • 6 prelegoj
    • inkluzive de la du ĉefaj prelegoj pri la kongresa temo fare de Duncan Charters, prezidanto de UEA, kaj de Ilona Koutny de AMU
  • AMO-Retinario
    • kun 8 prelegoj dum du tagoj pri la temo “Edukado pri/al/per Esperanto-kulturo” kaj speciala sekcio pri E-o bibliotekoj
  • ILEI-Retpozio
    • kun dek prelegoj dum tri tagoj kaj diskutrondoj pri “Esperanto kaj interlingvistiko en supera edukado” kaj “Perspektivoj kaj plupaŝoj de Internacia Reta Esperanto-Universitato (IRU)”
  • 3 ILEI-Kunsidoj
    • inkluzive ankaŭ de Estrar-elektado
  • 1 libro-prezentado
  • 6 koncertoj
  • 2 pri-filmaj prelegoj
  • 1 ateliero

Ligiloj

Fonto: (eo) Alessandra Madella kaj Ahmad Reza Mamduhi Kongreso-2021 (p1/5) (2021-10-15)