Ligo de Instruistoj (ILEI): pri kongreso 2021: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Linio 25: Linio 25:
 
* 2 pri-filmaj prelegoj
 
* 2 pri-filmaj prelegoj
 
* 1 ateliero
 
* 1 ateliero
 +
  
 
=== Ligiloj ===
 
=== Ligiloj ===

Kiel registrite je 23:09, 19 Nov. 2021

Nia Mondo

19-a de novembro 2021

54-a ILEI-kongreso VEKI-2

Malgraŭ malfacilaj cirkonstancoj, la 54-a kongreso de ILEI bone sukcesis en la formo de la retinario VEKI-2. La 2-a Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI, fakte, okazis inter la 7-a kaj la 14-a de aŭgusto 2021.


Ĉeestis 156 partoprenantoj el 42 landoj. Benino, kiu devintus gastigi la ĉeestan kongreson, restis en la fokuso dum la Nacia vespero kaj dank’ al la interesaj prelegoj de afrikaj profesoroj. La kongresa temo estis: “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”.


Ĉefprizorgantoj pri la programo de VEKI-2 estis Marija Belošević (Kroatio) kaj Mireille Grosjean (Svislando). Marija ricevis ankaŭ premion de UEA pro sia nelacigebla laboro riĉigi la kulturan flankon de ILEI pere de la pretigado de kongresaj programoj kaj Tagoj de Lernado dum la pasintaj jaroj.
Radojica Petrović kaj Ivan Colling prizorgis la organizadon de la simpozio. La teknika flanko estis en la kapablaj manoj de Unika kaj de ŝia teamo de volontuloj, kun la helpo de Luis Obando. La Zoom-konto de IrEA estis uzata por la kongreso.


La ĉefaj partoj de VEKI-2 estis la sekvaj:

  • 3 grandaj debatoj
    • “ILEI meze de la Esperanto-movado”, “Tago de indiĝenaj popoloj kaj lingvoj”, “Kiel efike instrui Esperanton en Afriko”
  • 6 prelegoj
  • AMO-retinario
    • kun 8 prelegoj dum du tagoj pri la temo “Edukado pri/al/per Esperanto-kulturo” kaj speciala sekcio pri E-o bibliotekoj
  • ILEI-retsimpozio
  • 3 ILEI-kunsidoj
    • inkluzive ankaŭ de estrar-elektado
  • 1 libro-prezentado
  • 6 koncertoj
  • 2 pri-filmaj prelegoj
  • 1 ateliero


Ligiloj


Fonto: (eo) Alessandra Madella kaj Ahmad Reza Mamduhi Kongreso-2021 (p1/5) (2021-10-15)