Madagaskaro havas novan kernon de junulara agado: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Linio 33: Linio 33:
  
 
<!-- {{publikigite}} -->
 
<!-- {{publikigite}} -->
[[kategorio:Novaĵoj - Itaosy E-Klubo]]
+
[[kategorio:Novaĵoj - E-Klubo Itaosy]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - MEJA]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - MEJA]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Tatiana Ravololomampionona]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Tatiana Ravololomampionona]]

Kiel registrite je 19:09, 29 Maj. 2022

  -  Landa Raporto
Nia Mondo

29-a de majo 2022

Situo de Madagaskaro ruĝa.ph.png

Dum la Zamenhofa festotago okazigita de Itaosy E-Klubo en GastroPizza Andohatapenaka sabate, la 4-an de decembro 2021, kun la partopreno de 9 gee-istoj, je la 12-a horo kaj 58 minutoj, la gejunuloj aranĝis apartan kunvenon por diskuti pri diversaj aferoj rilate al Esperanto en Madagaskaro.


Estis decidite ke ni, gejunuloj, provizore revivigos la dormantan organizon Malagasa Esperanto-Junulara Asocio (MEJA), kaj ni elektis inter ni la estraranojn:

  • Manohimiharintsara Andrianirina . . . miharyandrianirina [ĉe] gmail.com (prezidantino)
  • Tatiana Ravololomampionona . . . ravoanah26 [ĉe] gmail.com (sekretariino)
  • Ranja Robertine Jeanne d'Arc Zafinifotsy . . . ranjaarc [ĉe] gmail.com (kasistino)
  • Fanomezantsoa Midera N. A. Fifaliana . . . mideralauxdi [ĉe] gmail.com
  • Fanomezantsoa Mialy Ny Aina . . . fmialynyaina [ĉe] gmail.com kaj
  • Felaniaina Rovasoa Erica . . . rovasoaeric [ĉe] gmail.com (konsilantoj).


MEJA dum Zamenhof-tago 2021.jpg

 

Ni tuj laboros kaj konstatos la evoluon kaj progreson de nia asocio antaŭ ol definitive oficialigi ĝin. Ni invitas ĉiujn junajn geesperantistojn en la lando aliĝi al MEJA. Niaj unuaj taskoj estas la preparado de la novjara renkontiĝo kaj la partopreno al la okazigota lingvo-ekzameno en 2022.


Fonto: (eo) Tatiana Ravololomampionona Kerno de nova junulara agado en Madagaskaro, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 45, p2) (2022-01)

E-Klubo Itaosy