Madrido: UAM: esploro pri Esperanto el antropologio

El UEA-vikio
Revizio de 15:10, 13 Jun. 2021 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

6-a de marto 2021

Situo de Hispanujo

Hispana Esperanto-Federacio subskribis oficialan interkonsenton pri eduka kunlaboro kun la Aŭtonoma Universitato de Madrido, por la organizado de ĉeestaj studoj kun ties studentoj.

Kiel komenco, la interkonsento kovros la realigadon de esploro (kiel finkariera laboraĵo) en la fako Socia kaj Kultura Antropologio, kiu havos kiel celon la lingvon Esperanton kaj la esperantistan movadon.

Tiu esploro havos parton teorian, sed ĝi baziĝos ankaŭ sur aro da enketoj kaj intervjuoj kun parolantoj de Esperanto en Hispanio, kun la celo analizi la ecojn de la kolektivo el la vidpunkto de tiu socia disciplino.


La personoj dezirantaj partopreni la studaĵon, povas skribi al la adreso: letero@esperanto.es por koni la detalojn.


Fonto: (eo)(es) Hispana Esperanto-Federacio Esploro pri Esperanto el la socia kaj kultura antropologio, Bitbulteno 72 (2021-02)