SUGambicia

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Ambicio

Akiri al si meritojn. Amasigi sur sin ĝojojn kaj honorojn. Ambicia, malhumila, "orgojla", aroganta, impertinenta, (povas esti :) oficisto, funkciulo, princo, rigardo, teniĝo, mieno, letero, tono. Avanci pro merito. Avida je gloro, al laŭdoj. Ĉasi famon. Ekzistas laŭdaj ambicioj. Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata. Fari profundan impreson. Havi la ambicion fariĝi ---. Havi profundan estimon por iu. Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. La aŭreolo de la sukceso. La multo da mono faris lin malhumila. Li estas la fiero de sia patro. Li ne estas homo ia ajn. Li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco. Lia ambicio estas ---. Lin spronas ega ambicio. Meriti estimon. Meti limon al sia senbrida ambicio. Okupi altan situacion. Oni ne devas havi tro da konfido al si mem. Promocii. Promocivica tabelo. Strebi, aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj. Triumfi super ĉiuj obstakloj, malfacilaĵoj.


fiera humila