So Jinsu: ESPERANTO, faciliga lingvo de komunikado kaj vivo mem

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

17-a de januaro 2022

Situo de Irano ruĝa.ph.png

Prelegeto de prof. SO Jinsu, estrarano de UEA en la malferma parto de la 2-a Internacia Retinario por prezentado de Esperanto en la Universitato de Mazandarano (Irano) en la 26-a de novembro 2021.

Karaj profesoroj kaj studentoj en Universitato de Mazandarano, Irano, kaj esperantistaj prelegantoj kaj partoprenantoj en tiu ĉi ret-seminario!

Mi, SO Jinsu el Koreio, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, salutas vin en la nomoj de UEA kaj ĝia komisiono pri Azia-Oceania Movado, nome KAOEM, okaze de ‘Internacia Ret-seminario en Universitato de Mazandarano’ kun la temo “Esperanto: la lingvo de paco kaj amikeco”.


Hodiaŭ mi tre ĝojas renkonti vin. Kaj mi planas paroli seminariece kiel ekonomikisto, ĵus emeritiĝinta honora profesoro en Kangnam Universitato, kaj kiel esperantisto dum 52 jaroj, pli longe ol nia moŝta d-ro Zamenhof, per 3 kernaj, ŝlosilaj vortoj en infinitiva formo: kapitali, investi kaj ekonomii.


1. Kapitali

Mi kapitalis por mi per lernado de verda, paca kaj amikeco-dona lingvo, Esperanto, kiam mi estis juna lernanto de mezlernejo en 1969. Dum lastaj 52 jaroj, mi lernis kaj uzis tre fortan internacian lingvon por mia vivo kiel kapitalo, paralele kun studado kaj instruado de ekonomiko. La 2 nutraĵoj, Esperanto kaj ekonomiko donis al mi grandan kapitalon.

Precipe karaj studentoj, ankaŭ vi kapitalu por vi per via profesio kaj Esperanto.

So Jinsu dum 2-a Internacia Retinario - 2021.jpg


2. Investi

Miaj amikoj kaj konatoj ĉiam diris al mi, ke mi lernu la anglan lingvon anstataŭ lerni Esperanton.

Mi tamen obstine investis kalkulante alternativojn por kaj per Esperanto. Kaj la rezulto estas tia ĉi: nun mi havas amikojn en 120 landoj, mi povis elflugi de Koreio 137 fojojn, kaj ĝis nun mi vizitis pli ol 100 landojn.

Mi neniom volas ŝanĝi mian vivon kun alies vivo, ĉar mi povis maksimumigi mian vivon en ambaŭ flankoj de laboro kaj ĝuo de libertempo danke al Esperanto.


3. Ekonomii

Fine mi volas emfazi pri ‘ekonomii’, kiu signifas ke mi gajnis plejan rezulton per malpleja elspezo, kaj ke mi povis ekonomie memstari laborante per prenitaj scioj pri la mondo.

Mi neniel povas kalkuli per mono la helpojn de la tutmondaj esperantistoj. Mi estas iel riĉa homo ekonomie kaj anime. Kaj la lingvo, Esperanto tute valoras por ekonomii.

Karaj amikoj en Irano, mi ja volas viziti vin baldaŭ, kiam la mondo permesas, kun multaj rakontoj pri koreaj kulturaĵoj, kiel koreaj nuntempaj kantoj de BTS kaj Red Velvet, dramo ‘Ĝumong’, kaj filmoj ‘Parazito’ kaj ‘Minari’.


Kaj ontfoje, mi tute ŝatus lerni de vi iranajn ampleksajn kulturojn kaj historiojn.


Koran dankon!


Fonto: (eo) So Jinsu ESPERANTO, faciliga lingvo de komunikado kaj vivo mem Irana Esperantisto (aŭtuno 2021)