Togolando renovigas per ĉeesta kunveno: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Linio 24: Linio 24:
  
 +
<div style="float: left; margin: 0px 40px 40px 40px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: kunveno en Togolando 2021.jpg|465px|maldekstra]]</div>
 
Meze de refreŝigaĵoj, pagitaj de du kunvenintoj por ĉiuj, Raoul Hounnake rakontis pri la bona etoso, kiu iam regis en la nacia movado, kiam li estis ankoraŭ juna kaj aktiva esperantisto. Liaj diroj instigis pli ol unu en la klopodoj por la revenigo de la tiama dinamismo en la movado.
 
Linio 30: Linio 31:
 
{{nov|Kotonuo|benina ekonomia ĉefurbo}} la duan semajnon de la venonta aŭgusto. La kunveno finiĝis per liberaj interamikaj babiladoj kaj diskutoj.
 
=== Ligilo ===
 
=== Ligilo ===

Kiel registrite je 14:02, 13 Jun. 2021

  -  Landa Raporto
Nia Mondo

13-a de junio 2021

Situo de Togolando ruĝa.ph.png

Togolando - 2020.png

Tri-hora fizika renkontiĝo kunigis junajn kaj malnovajn togolandajn e-istojn en la ĝardeno de la kulturdomo de Be en Lomeo, Togolando, koncerne la nacian Esperanto-movadon, sub organizo de Adjévi Adjé, la 13-an de februaro 2021.

Ĉeestis fizike 7 personoj kaj virtuale 3 por enfokusigi la punktojn de la tagordo.

La unua, grava por ĉiuj, estis rakontoj pri sperto el la organizo de la 73-a Internacia Junulara Kongreso 2017 en Togolando. Unanima konstato estis, ke afrikaj esperantistoj povis lige al IJK vojaĝi kaj havi pli proksiman kompanion kun samaĝuloj el diversaj kulturaj horizontoj. Tion ili ne estus povintaj fari sen la aŭdacemo kaj persistemo de la organizintoj.

En la fokuso de la kunveno estis plia grava punkto: la nuna etoso en la togolanda Esperanto- movado kaj kiel transiri ĝin. Ĉiu povis analize esprimi siajn opiniojn pri tio, kio estas pliboniginda kaj eĉ ŝanĝenda por plupaŝi al la komuna celo serene. Tre dezirinda estas revigligo de la movado kun tiuj, kiuj pretas libere kunlabori.

Aprezita estas ankaŭ la ideo ligi Esperantumadon al enspeziga aktivaĵo, des pli ke movadoj, kiuj ne kreas monricevon, preskaŭ interesas neniun nun. Aliaj levitaj kaj akceptitaj ideoj estas regula aranĝo de babilrenkontiĝoj, kreo de sistemo pri interhelpado de movadanoj, klerigejo, kie homoj el la tuta mondo povas staĝumi, ricevi kaj doni lertigon pri praktikaj aferojn.

Kunveno en Togolando 2021.jpg

Meze de refreŝigaĵoj, pagitaj de du kunvenintoj por ĉiuj, Raoul Hounnake rakontis pri la bona etoso, kiu iam regis en la nacia movado, kiam li estis ankoraŭ juna kaj aktiva esperantisto. Liaj diroj instigis pli ol unu en la klopodoj por la revenigo de la tiama dinamismo en la movado.

Kunvenintoj montris vervan deziron partopreni en la 54-a ILEI-Kongreso, okazonta en la benina ekonomia ĉefurbo la duan semajnon de la venonta aŭgusto. La kunveno finiĝis per liberaj interamikaj babiladoj kaj diskutoj.

Ligilo

  • 54-a ILEI-Kongreso

Fonto: (eo) Kossi Gadoufia Edah Togolando renovigas per ĉeesta kunveno, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 43, p7) (2021-06)