Traduko El HDR 2004

El UEA-vikio
Revizio de 10:30, 27 Jun. 2010 fare de Amiko1 (Diskuto | kontribuoj) (4 versioj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

POLITIKOJ PRI LA UZADO DE PLURAJ LINGVOJ

Per la elekto de unu au kelkaj lingvoj super aliaj, shtato ofte signalas la regadon de tiuj por kiuj la oficiala lingvo estas ilia gepatra. Tiu chi elekto povas limigi la liberecon de multaj ne-regantaj grupoj - nutrigante intergrupajn tensiojn. Ghi farighas rimedo por ekskludigi homojn de politiko, edukado, aliro al justeco, kaj multaj aliaj aspektoj de la civitana vivo. Ghi povas fortikigi socio-ekonomiajn malegalecojn inter grupoj. Ghi povas farighi dividigan politikan temon, kiel en Srilanko kie, anstataue al la angla, la sinhala (parolata de la plimulto) estis igita la sola oficiala lingvo en 1956 spite al la kontraustarado de la tamila malplimulto, kiu volis ke la tamila same kiel la sinhala estu rekonata.

Dum estas eble kaj ech dezirinde ke shtato resto "neutrala" pri etneco kaj religio, tio chi estas nepraktika por lingvo. La civitanaro bezonas komunan lingvon por antauenigi reciprokan interkomprenon kaj efikan komunikadon. Kaj neniu shtato estas sufiche richa por povi liveri servojn kaj oficialajn dokumentojn en chiu lingvo parolata en ghia teritorio. La malfacilo, tamen, estas ke plej multaj shtatoj, aparte en ekskolonioj kaj orienta Europo, estas plurlingvaj - kaj sur ili estas fokusata multe de la diskutado tie chi. Ankoraufoje, plurkulturaj politikoj estas bezonataj.

En plurlingvaj socioj, plurlingvaj politikoj liveras rekonon al apartaj lingvaj grupoj. Plurlingvaj politikoj protektas la paralelan uzadon de du au pli da lingvoj dirante, esence, "Ni retenu nian propran lingvon en iuj sferoj, sed ni ankau havu komunan lingvon por kunaj agadoj, aparte en la civitana vivo." Lingvaj konfliktoj povas esti direktataj per disponigo de iuj sferoj en kiuj lingvoj de malplimultoj estas libere uzataj, kaj per provizado de instigoj por lerni aliajn lingvojn, aparte nacian au oficialan. Tio chi povas ighi antauenigata pere de tauga strukturo de socia rekompenco, ekzemple se oni igas kapablon pri nacia lingvo kriterio por profesia kvalifikeco kaj postena promocio.

Ne ekzistas universala "rajto je lingvo". Sed ekzistas homaj rajtoj kun implicita lingva enhavo, kiujn plurlingvaj shtatoj devas agnoski por plenumi siajn internaciajn devojn lau tiaj instrumentoj kiaj la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj. Aparte gravaj estas la rajtoj je libereco de sinesprimado kaj egaleco. Libreco de sinesprimado kaj la uzado de iu lingvo estas nedisigeblaj. Tio chi estas la plej evidenta ekzemplo de la graveco de lingvo en aferoj de juro. Ekzemple, ghis 1994 membroj de la kurda malplimulto en Turkio estis leghe malpermesitaj uzi sian lingvon publike. Reformo de tiu chi legho estis grava elemento en la respondo de la registaro al la postuloj de la kurda malplimulto. En 2002 la turka parlamento aprobis leghon permesantan al privataj institucioj instrui la lingvon de la aprezinde granda kurda malplimulto, kaj la unua kurdlingva instrucentro malfermighis en marto 2004 en Batman, en la sudoriento.

Spertoj chirkau la mondo montras ke plurlingvaj politikoj povas pliampleksigi shancojn por homoj en multaj manieroj, se estas serioza provo instrui al chiuj civitanoj iujn el la chefaj lingvoj de la lando (vidu skatolon 1). Tre ofte tio kion plurlingvaj landoj bezonas, estas trilingva formulo (lau rekomendo de Unesko) kiu donas publikan rekonon al la uzado de tri lingvoj:

• Unu internacia lingvo. En ekskoloniaj landoj tiu chi estas ofte la oficiala lingvo de administrado. En tiu chi epoko de globaligho, chiuj landoj devas esti kompetentaj en internacia lingvo por povi partopreni en la globalaj ekonomio kaj retoj.

• Unu regiona lingvo. Lingvo de loka ligado faciligas komunikadon inter malsamaj lingvogrupoj - kiel ekzemple la svahila en orientafrikaj landoj, kie ankau multaj aliaj lingvoj estas parolataj.

• Gepatra lingvo. Homoj deziras kaj bezonas povi uzi sian gepatran lingvon kiam tiu chi estas nek la regiona nek la internacia lingvo.

Landoj bezonas rekoni chiujn tri kiel oficialajn lingvojn au almenau rekoni iliajn uzadon kaj rilatecon en diversaj cirkonstancoj, kiel ekzemple en jughejoj au lernejoj. Ekzistas multaj versioj de tiaj trilingvaj formuloj, depende de la lando.

La precipaj demandoj alfrontataj de shatoj pri lingvopolitiko rilatas al la lingvo de instruado en lernejoj kaj la lingvo uzata en registaraj institucioj.


SKATOLO 1

Plurlingva edukado en Papua Nov-Gvineo

Nestigite inter la Sud-Pacifika Oceano kaj la Korala Maro, Papua Nov-Gvineo estas la plej lingve kaj kulture diversa lando en la mondo, kun proksimume sesono de la 6 000 lingvoj en la mondo. Jarcento da kolonia okupado kreis la pontlingvon "tok pisin", novmelanezian pighinon derivitan el la angla, germana, hispana, malaja kaj propraj lingvoj de Papua Nov-Gvineo, kaj parolatan de duono de la loghantaro de 5 milionoj.

Por kontentigi la bezonojn de indighenaj homoj je rilata baza edukado, la Departemento de Edukado efektivigis gravan edukan reformon en 1993, enkondukante denasklingvan instruadon dum la unuaj tri jaroj de lernado. Post tio, oni instruas en la angla. Ghis 2001, 369 indighenaj lingvoj estis enkondukitaj en 3 600 bazlernejojn. Triono de la infanoj nun komencas la bazlernejon en sia gepatra lingvo.

Neniu statistika studo estas farita, sed trovighas abundaj anekdotaj atestajhoj pri tio ke infanoj lingve klerighas kaj lernas la anglan pli rapide kaj pli facile kiam ili komencas sian lernadon en la gepatra lingvo. Alirado al edukado plibonighas, kaj la kvanto de lernochesoj, aparte che knabinoj, estas malaltighinta. Pli ol 70% de la gestudentoj de grado 6 pluiras al grado 7, kompare kun malpli ol 40% en 1992. Enregistroj en la malpli altaj mezlernejaj gradoj estas duoblighintaj de post 1992, kaj tiuj en la pli altaj gradoj estas kvaroblighintaj. Instruistoj raportas ke infanoj aperas pli memfidaj kaj esploremaj.

La edukreformo venis post 20 jaroj da vasta publika konsultado, kaj efektivigado estas iom-post-ioma. Neregistaraj organizajhoj ricevis subvenciojn por disvolvi skribsistemojn por iuj lingvoj kiuj neniam antau estis skribataj. Komunumoj kiuj deziris konverti siajn lernejojn al la loka lingvo devis konsenti konstrui novajn ejojn, helpi pri la vivo de la lernejoj au kundividi sian kulturon kun la infanoj. La lernmaterialo estas lauintence simpla: ekzempleroj de prototipa lernolibro estas presataj kun blankaj linioj plenigotaj en la loka lingvo. Kostoj estas limigataj per uzado de nigra-blanka teksto kaj molaj bindajhoj. Komunumoj elektas surlokanojn kun almenau 10-grada edukado por esti instruistoj. Ili estas pagataj malpli ol nacie varbitaj kvalifikitaj instruistoj, sed al multaj plachas esti farantaj valoran laboron kontrau regula enspezo.

Papua Nov-Gvineo serchis kaj ricevis grandan mecenatan subtenon de Australio por enkonduki la reformon, sed estas atendate ke la sistemo estos koste efika kaj daurigebla tra longa tempo. Studoj jam komencighis por taksi ghiajn rezultojn.


LINGVOPOLITIKO EN LERNEJOJ

Malalta eduknivelo daure estas grava fonto de ekskludigo por enmigrintoj, etnaj grupoj kaj indighenaj popoloj. En tiaj kazoj la proponado de dulingva edukado ne nur rekonas iliajn kulturajn tradiciojn, sed ankau povas plibonigi lernadon kaj redukti edukajn malsamecojn - tiel larghigante la elektojn de la homoj (vidu skatolon 1).

Infanoj lernas plej bone kiam ili instruighas en sia denaska lingvo, kaj aparte en la plej fruaj jaroj. Spertoj en multaj landoj montras ke dulingva edukado, kiu kombinas instruadon en la gepatra kaj dominanta nacia lingvo, povas malfermi edukajn kaj alispecajn shancojn. En la Filipinoj studentoj kapablaj en la du lingvoj de la dulingva eduka politiko (tagaloga kaj angla) superis studentojn kiuj ne parolis la tagalogan hejme. En Kanado studentoj de la anglaparolanta plimulto en dulingvaj enmergigaj programoj superas egalulojn en tradiciaj programoj de lernado en la dua lingvo (la franca). En Usono navahaj studentoj instruitaj tra siaj elementlernejaj jaroj en sia unua lingvo (la navaha) aldone al sia dua (la angla), superis siajn navaha-parolantajn egalulojn edukitajn nur en la angla.

En Latinoameriko la dulingvismo estas establita strategio por redukti la edukan ekskludon de indighenaj infanoj, kiuj havas la plej malbonajn edukindicojn. Studoj en Bolivio, Brazilo, Gvatemalo, Meksiko, Paragvajo kaj Peruo montras ke la liverado de propralingva instruado al malplimultaj grupoj kaj la uzado de instruistoj el la samaj grupoj estas tre efika. Dulingva edukado gvidas al multe malpli da jarripetoj, malpli alta ofteco de lernadochesoj, kaj pli altaj edukaj atingoj inter indighenaj infanoj. En Gvatemalo la kechiaj (Q'eqchi') komunumoj, kiuj havis malpli da dulingvaj edukaj shancoj ol tri aliaj indighenaj grupoj enketitaj, havis multe pli da lernadochesoj kaj jarripetoj.

Studoj en Afriko trovas la samajn rezultojn, kun dulingvaj lernejoj pli efikaj ol kutima unulingvaj lernejoj, kiel en Burkina Faso (vidu tabelon 1). Studoj pri dulingva edukado en Malio, Nigherlando, Nigherio kaj Zambio trovas ke ghi certigas kontinuecon inter familioj, komunumoj kaj lernejoj, plifortigante interagojn inter ili. Ghi stimulas la produktadon de lernejaj kaj kulturaj materialoj en la dua lingvo, plilarghigante la korpuson de scioj kaj faciligante integradon de lernantoj en socian kaj kulturan vivon. Kaj ghi kuraghigas miksadon de kulturoj, char ghi plialtigas la statuson de ambau lingvoj kaj de la kulturoj kiujn ili peras. Unulingvaj lernejoj, chu en okcidenta au afrika lingvo, multe malpli sukcesas.


TABELO 1

Indikoj pri interna produktado kaj kostoj de kutimaj kaj dulingvaj lernejoj en Burkina Faso

Indiko Dulingva lernejo Kutima unulingva lernejo

Shanco je sukceso pri akiro de atesto pri baza edukado 72% 14%

Averagha dauro por gajni diplomon 6 studentjaroj 37 studentjaroj

Kvanto de interna produktado 68% 16%

Ripetataj jaraj kostoj (instruistoj, provizoj, tenado) por chiu studento (sumo de ripetataj kostoj dividita de nombro de studentoj) 77 447 CFA-frankoj 104 962 CFA-frankoj


Ankau Hindio havas multan spertadon pri plurlingva edukado. Dum kvar jardekoj ghi estas havinta trilingvan formulon lau kiu chiu infano estas instruata en la oficiala lingvo de la shtato (la bengala en Okcidenta Bengalo, ekzemple), kun la du oficialaj naciaj lingvoj (la angla kaj hinda) kiel dua kaj tria lingvoj. Hindiaj shtatlimoj estas desegnitaj lau lingvaj linioj ekde 1956, tiel ke chiu shtato havas unu dominantan shtatan lingvon, chiu kun propra skribo, richa vorttrezoro, kaj literaturo retroiranta centojn, se ne milojn da jaroj.

Ofte, dulingva edukado estas stigmatizata kiel malpli alta je kvalito, aparte en la landaj ekonomiaj kaj politikaj agadoj. Dulingva edukado povas tiam esti vidata kiel io kio limigas shancojn. Enketoj inter hispanlingvanoj en la usona sudoriento montras ke plimulto preferas nur-anglalingvajn klasojn kaj rigardas "limigitan" fruan aliron al la angla kiel senigon por siaj infanoj. Dulingva instruado devus ighi enkondukita nur kie trovighas postulo por ghi. Atestoj sugestas, tamen, ke ne ekzistas kompromisado inter la du celoj de dulingva edukado kaj altkvalita edukado, aparte rilate la instruadon de la dominanta lingvo.

Nek estas kosto efektive grava konsidero. Kontrolo pri la kostoj kaj gajnoj de dulingva edukado por indighenaj homoj en Gvatemalo taksis ke estus shparo je kvin milionoj da dolaroj dank' al malpliaj jarripetoj - shparo ekvivalenta al la kostoj de liverado de baza edukado al proksimume 100 000 studentoj chiujare.

Estas vere ke la unuopaj kostoj che la produktado de loklingvaj materialoj estas ofte pli altaj ol tiuj che tiuj de lingvoj de plimultoj, pro la pli malgrandaj kvantoj. Sed dividado inter landoj kun la sama loka lingvo povas helpi limigi la unuopajn kostojn. Kostoj inkluzivas tiujn por modernigo kaj normigo de la ortografio de la loka lingvo kaj por disvolvado de materialoj, trejnado de instruistoj pri ilia uzado, kaj ilia distribuado. Tiuj chi financaj kostoj devas esti pesataj kontrau la sociaj kaj politikaj kostoj de malegaleco kaj maljusteco. Kaj char loklingvaj materialoj produktighas en malaltaj kvantoj, ili ne havas grandan efikon je la averagha unuopa kosto de produktado de materialoj en chiuj lingvoj. En Senegalio la produktado de materialoj en la volofa kaj aliaj lokaj lingvoj apenaj altigas la averaghan unuopan koston de produktado de materialoj en chiuj lingvoj, char la kvanto de produktataj franclingvaj libroj estas multe pli alta ol la kvanto de libroj en la volofa au fula.

Dulingva edukado estas longdaura investo, sed nenie la kostoj shajnas malebligaj. En Gvatemalo dulingva edukado konsistigis 0,13% de la daura bazlerneja bugheto, plialtigante la unuopan koston de la baza edukado je 9% chiujare (super la tradicia nur-hispana instrusistemo). En Hindio la produktado de materialoj en lokaj lingvoj aldonas 5-10% al la totala daura kosto. Sed kiel notite antaue, la gajnoj povas esti enormaj, pro malplieco de lernadochesoj kaj jaroripetoj.

Plimulto de la landoj en subsahara Afriko havas loklingvan edukadon en lernejoj en la unuaj tri gradoj, sed post tio preskau chiuj landoj uzas la francan, anglan au portugalan. Tiuj chi landoj eble trovas la enkondukon de lokaj lingvoj aparte malfacila pro la multaj lingvoj parolataj. Sed plimulto de la lingvoj estas parencaj, kaj ekzistas nur 15 kernaj lingvogrupoj por la 45 subsaharaj landoj (vidu skatolon 2). Disvolvado de loklingva edukado postulus pli da investado kaj regiona kunlaboro por normigi kaj evoluigi tiujn chi lingvojn. Normigo postulus tradukadon de tekstoj en tiujn chi lingvojn kaj enkondukadon de la tekstoj al edukado je pli altaj gradoj. Tiuj chi kostoj povus esti pagataj per aldona subteno de donacantoj.

Normigo de tekstoj kaj tradukado en la 15 kernajn lingvojn dividotajn de komunumoj trans pluraj landlimoj helpus limigi la kostojn per shparoj de skalo. Kunlaborado inter landoj en la regiono estus postulata por igi tion chi funkcii. En mezlonga perspektivo tia normigo helpus fortigi la rolon de tiuj chi 15 kernlingvoj kiel pontlingvoj kaj lingvoj de la eduk- kaj shtat-administraciaj (leghdonaj kaj juraj) sistemoj.

Dulingva instruado povas renkonti malfavorajn perceptojn, problemojn de transiro de la unua lingvo al la dua, kaj malbonajn sistemojn de plutrakto, takso kaj subteno. Sed plimulto de tiuj chi problemoj ligighas al malbona planado kaj al malsukceso fari ghustigojn en lernprogramoj, instruado, trejnado kaj promociado de la uzo de la lingvo en oficialaj kaj publikaj sferoj. Ekde kiam tiuj chi kondichoj estas plenumitaj, dulingvaj strategioj plibonigas lernadon, kontribuas al plurkultura identeco, kaj havas transforman efikon sur la socion.

Char scio de okcidentaj lingvoj ofte estas rimedo por socia supreniro, la celo ne estas forigi okcidentajn lingvojn, kio limigus elektojn kaj aliron al internaciaj scioj. La celo estas doni al lokaj lingvoj egalan au superan statuson. Tio reduktas la pezan sharghon de jaroripetoj kaj lernochesoj, kaj tiel kreskigas homajn lertecojn.


SKATOLO 2

Kiom da lingvoj ekzistas en Afriko? 85% de la afrikanoj parolas 15 kernlingvojn

La multeco de lingvoj en Afriko donas impreson de senchesa fragmentighado. Pli deproksima ekzamenado rivelas konverghojn kaj strukturajn similecojn por suprajhe malsamaj culturoj, klanoj kaj lingvoj. Koloniaj administrantoj kaj misiistoj, foje pro administra konveno kaj foje prozelitaj kialoj (che bibliaj tradukoj, specife), promociis malgrandajn dialektojn al la statuso de lingvoj, kaj malgrandajn lokajn grupoj al la statuso de triboj. Samkiel koloni-epokaj etnologoj avide "malkovris" tribojn kiuj ofte estus pli tauge konsiderataj kiel partoj de multe pli grandaj grupoj, lingvoj en Afriko estas multe pli similaj inter si ol oni kutime kredas.

Plimulto el tio kion oni kalkulas kiel apartajn lingvojn en Afriko fakte estas dialektoj de kernlingvoj. Kiel parolantoj de unua, dua au tria lingvo (plimultaj afrikanoj estas plurlingvaj), pli ol 75% de la afrikanoj parolas 12 kernlingvojn: la ngunan, sot-cvanan, svahilan, amharan, fulfulan, mandenkan, igban, hausan, yoruban, luoan, orientan interlakustrinan kaj okcidentan interlakustrinan (kitaran). Proksimume 85% de la afrika loghantaro parolas 15 kernlingvojn (la tri aldonaj lingvoj estas la somala-sambura-rendila, oroma-borana kaj gura). Kvankam leksike nesamaj, tiuj chi lingvoj estas similaj morfologie, sintakte kaj fonologie.

Se lingvistoj trans naciaj landlimoj en Sub-Sahara Afriko kunlaborus por normigi leksikojn, eblus uzi tiujn chi lingvojn por instrui ne nur en la unuaj tri gradoj de la bazlernejo, sed ankau poste en pli altaj gradoj.


LINGVOPOLITIKO EN REGISTARAJ INSTITUCIOJ

En plurlingvaj socioj, plurlingva politiko estas la sola maniero certigi plenan demokratian partoprenadon. Alie, granda parto de la loghantaro de lando povas esti ekskludigata pro nekapablo paroli la oficialan lingvon de la shtato. La parlamento de Malavio uzas la anglan ekskluzive, kaj ghia konstitutio (1994) devigas chiujn parlamentajn kandidatojn "paroli kaj legi la anglan lingvon sufiche bone por aktive partopreni en la parlamenta funkciado". La aktoj de la parlamenta funkciado ankau eldonighas en la angla. La sola rimedo per kiu homoj ne scipovantaj la anglan informighas pri la parlamenta funkciado estas la nacia radio, kiu liveras tre mallongigitajn versiojn en la chicheva.

La ekskluziva uzado de la angla kreas baron inter la politika elito kaj la homamasoj, kaj reduktas la aron de eventualaj leghdonantoj. Ghi povas aparte malfavori virinojn, kiuj malpli ofte kompetentas pri la angla. Tanzanio estas etendita politikan partoprenadon en la parlamento al plimulto de la loghantaro per la intenca uzado de sia nacia pontlingvo, la svahila.

Lingvaj politikoj por juraj instancoj devus ne malavigi justecon. La uzado de la angla kiel primara lingvo de jura diskurso estas kutima en anglaparola Afriko, kie juraj sistemoj estas bazitaj sur la brita jura sistemo. Tio chi ofte apartigas la homojn disde la juro, char plimulto de ili havas malmultan au nenioman kompetenton pri la angla.

Sud-Afriko estas provinta plilarghigi elektojn por neparolantoj de la angla kaj afrikansa, vokante por 11 konstitucie rekonataj oficialaj lingvoj (ekde 1994) - 9 indighenaj, plus la angla kaj afrikansa. Malgrau ambicia jugheja interpreta sistemo kiu hontigas plejparton de la aliaj landoj, la angla restas favorata. Unu studo pri la jughejoj en Kvakva en la Libera Stato, regiono precipe sesota-parolanta, trovis ke ech kiam la jughisto, la persekutisto kaj la defendanto estis chiuj afrikanoj kiuj parolis la sudan varianton de la sesota kaj por kiuj ghi estis ilia gepatra lingvo, la procesoj estis okazigataj "en mezacha angla kun la helpo de jugheja interpretisto el kaj al la sesotha por la defendanto".

En Tanzanio, kontraste, la svahila estas la jura lingvo en la primaraj jughejoj. Leghproponoj venas al la parlamento en la angla sed estas debatataj en la svahila, antau ol esti leghigitaj en la angla. En la malaltaj jughejoj kaj la angla kaj la svahila uzighas, sed la jughoj skribighas en la angla. En 1980 la svahila estis uzata 80% de la tempo en la malpli altaj kortumoj; nur la angla estas uzata en la alta kortumo.

En 1987 Nov-Zelando, kun 14%-a indighena maoria loghantaro, deklaris la maorian esti oficiala lingvo, donante al ajna persono (ne nur al defendanto) la rajton paroli la maorian en ajna jura okazajho, senkonsidere al la kapablo de la homo pri la angla. Estas devo de la jughisto certigi ke kompetenta interpretisto haveblas. Char la angla estas la unua lingvo de plimulto de la maorioj, tiu chi rajtigo vidas lingvon kiel rajton, ne kiel problemon lau la vido de plimulto de la aliaj landoj.

Kiam nova lingvopolitiko estas esplorata au implementata, speciala shtata lingvokonsilio devus esti kreita, kiel estis farite en Kebekio, Katalunio kaj la baltaj shtatoj. La konsilio devus inkluzivi ekspertojn kiuj analizu la socilingvan situacion, verku pripolitikajn proponojn, kaj organizi lingvolernajn programojn, aparte bezonatajn se nova lingvopolitiko inkluzivas lingvajn postulojn por publikaj postenoj, licencado au civitanigho. Se la shtato aperte agnoskas ke kompetento pri lingvo estas postulata por aliro al publikaj servoj, ghi havas devon helpi kaj kontroli la akiradon de tiu lingvo - alie konflikto estas neevitebla inter la malavantaghigataj kaj la dominantaj. Shtata lingvokonsilio kun ekspertaj komisionoj kaj konstanta stabo kompreneble postulas signifajn rimedojn, same kiel programoj de lingvolernado.

Che novaj shtatoj povas ekzisti senprecedentaj shancoj solvi etnajn konfliktojn per negociado de interkonsento kiu enplektas kompromisojn por diversaj grupoj. Ekzemple, povas ekzisti la eblo marchandi pli da lingva autonomio por si kontrau malpli da regiona memregado. Lau la lastatempa Ohrid-interkonsento la albanoj en Makedonio prirezignis pretendojn je regiona autonomio kontrau oficiallingva statuso tra la lando. En jhus sendependighinta Malajzio en 1956 la chinoj akceptis publikan dominadon de la malaja lingvo kontrau liberala civitanigha politiko. La china diasporo sekurigas la travivon de siaj lingvoj per importado de libroj, subtenado de kulturaj asocioj, kaj sendado de studentoj al chinaj universitatoj eksterlande. Krome, ankorau ekzistas chinlingvaj lernejoj kie la china komunumo povas studi kun la china kiel lingvo de instruado. Studentoj en tiuj chi lernejoj devas nur fari ekzamenon en la nacia lingvo, la bahasa malajzia.

En sovjeta Latvio la rusa estis la dominanta lingvon, kaj la latva estis malofte uzata che oficialaj aferoj. Ekde la sendependigho en 1991 la latva estas ighinta la lingvo de shtato kaj aliaj publikaj aferoj. Enorma shtate sponsorata lingvoprogramo estis komencita por tio ke rusaj loghantoj povu lerni la latvan, por meti finon al situacio en kiu plejparte dulingvaj latvoj devis akomodi unulingvajn rusojn. Rusoj estas povintaj daurigi la edukadon en ruslingvaj publikaj lernejoj.

Ne estas tiel, ke tensioj estas komplete forvaporighintaj. Estas restriktoj pri la uzado de la rusa sur signoj kaj afishoj pri balotadoj, kaj estas tempaj kvotoj por la rusa en radio kaj televido.

Aldone al demandoj pri lingvouzado en naciaj institucioj, ankau estas risko ke naciaj informkomunikiloj povus esti akaparataj de parolantoj de unu (au du) dominantaj lingvoj. Ech kun tio ke plimulto de la landoj kiuj gajnis sian sendependecon post la kolapso de Sovetunio havas grandajn rusajn plimultojn, naciistoj klopodas protekti la informan spacon regatan de ili de "fremda" influo - tio estas, de la influo de ruslingvaj komunikiloj - per limigado de jhurnaloj kaj elsendoj en neshtataj lingvoj (la rusa). Tio limigas la elektojn de la homoj, kvankam satelitaj riceviloj povas plilarghigi ilin per provizado de aliro al televida programado en la rusa.