Tuluzo: Esperanto-Kultur-Centro: Erasmus+-projekto pri volontulado: Malsamoj inter versioj
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
Piet-c (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{dato|2|decembro|2021}}<!-- {{malnove}} --> | {{dato|2|decembro|2021}}<!-- {{malnove}} --> | ||
− | + | ||
{{majuskletoj|En 2021 kaj 2022, nia Esperanto-Kultur-Centro kunordigos junularan partneran | {{majuskletoj|En 2021 kaj 2022, nia Esperanto-Kultur-Centro kunordigos junularan partneran | ||
projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia | projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia |
Kiel registrite je 18:34, 2 Dec. 2021
2-a de decembro 2021
En 2021 kaj 2022, nia Esperanto-Kultur-Centro kunordigos junularan partneran
projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia
daŭripov-evoluo”. Ĝi akompanos nian asocian evoluigon kaj ebligos la interŝanĝon
de bonaj praktikoj kun niaj partneroj.
Ĉi tiu projekto aparte plibonigos nian akcepton de CivitServaj volontuloj. Fakte laŭ nia strategia plano, nia asocio akceptos ekde 2021 du teamojn je 4 volontuloj kaj 7 el tiuj 8 volontulos kelkajn monatojn ĉe alilanda partnero kaj la oka venos de neeŭropa lando kaj restos jaron en Tuluzo.
Ni traktos diversajn aspektojn, ekzemple rekrutigo, lingvakompanado, tutorado, akcepto de handikapaj volontuloj, postvolontulado...
Cetere la projekto traktos ankaŭ aliajn volontulajn kadrojn kiel la Eŭropaj Solidaraj
Korpusoj kaj la malpli formalaj engaĝiĝformoj cele al ĉia plibonigo, ankaŭ de niaj
organizoj kiuj ofte estas volontulbazitaj.
Ankaŭ celatas la plibonigo de niaj kunlaboraj praktikoj kun partneroj kiuj jam spertas pri
volontulakceptado aŭ asocia evoluigo, la disvolvigo de novaj disponigindaj iloj, la
konceptigo de novaj komunaj projektoj kaj la instigo al aliaj (esperantaj aŭ ne) asocioj
ekakcepti volontulojn.
Niaj partneroj estos:
- Kosmo Strategio kiu kunverkis la projekton (Britujo)
- Bunta Esperanto-asocio (Italujo)
- ICH Herzberg-am-Harz (Germanujo)
- Bjalistoka Esperanto-Societo (Polujo)
- TEJO (Nederlando)
3 el tiuj partneroj jam akceptis niajn volontulojn kelkajn monatojn aŭ akceptos ekde septembro. Ni ankaŭ invitos iuprojektetape E@I-n (Slovakujo), GEJ-n kaj la Esperanto- Stacion (Germanujo).
Praktike ĉi tiu projekto konsistos el retkunsidoj, laborgrupoj kaj renkontiĝoj organizotaj en
la partneraj landoj kie partoprenos po kelkaj reprezentantoj. Laŭ la pandemievoluo la
projekta kalendaro riskas ŝanĝiĝi sed certe unu renkontiĝo okazos en Tuluzo.
EKC kunordigos la projekton, kio postulos nemalmulte da laboro kaj responsoj, tamen la
sperto de nia KA1 projekto (kiu ricevis la markon je “Bona praktiko”), la partneroj, kiujn ni
bone konas (ni jam laboris kune kadre de aliaj projektoj Erasmus+), kaj buĝeto je 59000€
devus helpi nin plenumi nian rolon fidoplene.
Fonto: (eo) Marion, Nova Erasmus+-projekto pri volontulado. EKC de Tuluzo (2021-01-14)