Unua retkunsido de junaj Esperantistoj de Orienta Afriko: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
 
RAPORTO
 
RAPORTO
  
{{dato|11|aŭgusto|2022}}<!-- {{malnove}} --><div style="float: right; margin: 0px 0px 20px 40px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Situo de Orientafriko ruĝa.ph.png|150px|dekstra]]</div><div style="float: left; margin: 0px 20px 20px 0px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero:Foto John Magessa.jpg|150px|maldekstra|John Magessa]]</div>
+
{{dato|11|aŭgusto|2022}}<!-- {{malnove}} --><div style="float: right; margin: 0px 0px 20px 40px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Situo de Orientafriko ruĝa.ph.png|150px|dekstra]]</div><div style="float: left; margin: 0px 20px 20px 0px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero:Foto John E. Magessa.jpg|150px|maldekstra|John E. Magessa]]</div>
  
  
Linio 50: Linio 50:
  
 
<!-- {{publikigite}} -->
 
<!-- {{publikigite}} -->
[[kategorio:Novaĵoj - John Magessa]]
+
[[kategorio:Novaĵoj - John E. Magessa]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Jérémie Sabiyumva]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Jérémie Sabiyumva]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Joel Muhire]]
 
[[kategorio:Novaĵoj - Joel Muhire]]

Kiel registrite je 17:51, 11 Aŭg. 2022

RAPORTO

Nia Mondo

11-a de aŭgusto 2022

John E. Magessa


Sub la iniciato de la aktivaj junaj esperantistoj vivantaj en la orientafrikaj landoj, dimanĉe, la 7-an de aŭgusto 2022 je la 19-a horo (UTC+2) okazis la unua retkunsido rete per Vacapo.


La retkunsidon kunvokis interkonsiliĝintaj junuloj-esperantistoj, kiuj pensis, ke tempas revekigi la afrikan esperantistan junularon principe en la orienta parto de Afriko. Tiun retkunsidon partoprenis junuloj el tri landoj, nome Tanzanio, Burundo kaj Demokratia Konga Respubliko, akompanataj de sia plej grava movada antaŭulo S-ro Jeremie Sabiyumva el Burundo.

Kialoj, pro kiuj retkunsidi

Rigardante la movadon en si, oni tuj komprenas, ke la ĝisnunaj ĝisdatigoj de la membraro de junuloj al TEJO-UEA pli kaj pli malkreskas. Tial kelkaj bravuloj afrikaj kuniĝis kaj pensis, ke tempas agi.

La kuraĝegaj junuloj tial decidis organizi sin fondante en sia regiono komunumon, kiu ĉiam ajn en ajna maniero helpu antaŭenpuŝadi la Movadon en Afriko. La fondita komunumo estas ORIENTA AFRIKA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (: OAEJO). Tiu ĉi organizo kunigos junajn esperantistojn el ĉiuj orientafrikaj landoj, kie estas esperantistoj, kaj klopodos malfermi klubojn en landoj, kie Esperanto restas ankoraŭ enigmeca mistero.

Tagordo de la okazinta retkunsido

La tagordo estis nemulto-hava kun nur tri temoj:

  1. Balotado de la Estraro de OAEJO
  2. Celoj de la organizo
  3. Varbado

Pri la unua tagordero koncerne elektadon de OAEJO-estraro:

Ĉi-tagordo estis gvidita de S-ro Jeremie Sabiyumva, kiu koĉeris la balotilojn kaj proklamis la rezultojn. El 8 ĉeestintoj 5 reagis kaj 3 aŭ sin detenis aŭ havis retkonektan problemeton. Ĉi-balotado donis la jenajn rezultojn:

  • prezidanto: JOHN MAGESSA (Tanzanio)
  • vic-prezidanto: NIYUKURI Gilbert (Burundo)
  • kasisto: Joel Muhire (D.R. Kongo)
  • sekretario: NGOMA KASATI Espoir.
  • konsilantoj: Twalibu (Burundo ) kaj Neckson KASOLENE (D.R. Kongo)

Krome, tiu ĉi estraro estas nepreterinde taksata PROVIZORA: ĝi gvidos la agadojn de la Organizo ĝis kiam la efektiva elektiĝos.   

La du ceterajn temojn ni ne diskutis pro teknika problemoj, ĉar kelkaj el la partoprenantoj avertis, ke telefonbaterioj terure elĉerpiĝis kaj ke iam ajn siaj telefonoj estingiĝus. Pro tio la du temoj estis prokrastitaj al la venonta retkunsido, kies okaziĝ-daton anoncos la elektita estaro.

Kiel la organizo planas agadi?

Tiu ĉi temo estas ĝis nun ne pritraktita, sed en la venonta retkunsido eltraktiĝos ĉiuj gravaj temoj. La provizora estraro ellaboros agadplanojn, principojn, celojn kaj grandparte klopodos akiri juran personecon STATUTOn, kiu temas pri Orienta Afrika Komunumo (East African Community).

Kunlaboro

La Organizo estas ankoraŭ en sia elkreskiĝa fazo, ni bezonas la kunlaboron ĉefe de la AFRIKA KOMISIONO de UEA, de TEJO kaj de UEA mem tute ne forgesante aliajn Esperanto-organizaĵojn kontinentskale kaj mondskale. Ni apelacias viglavoĉe al la Afrika Komisiono de UEA por ĝia akompanado kaj kunlaborado por sukcesigi nian junan junularan celon.


Dankon pro via legado kaj subteno,

Skribis:
Espoir NGOMA KASATI
sekretario de la Orienta Afrika Esperantista Junulara Organizo
Lubumbaŝo/DR. Kongo