Usono: raporto el Seatlo: Malsamoj inter versioj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
{{LR2|Nordameriko|Usono}}{{dato|22|septembro|2021}}<!-- {{malnove}} --><div style="float: right; margin: 0px 0px 20px 40px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Situo de Usono ruĝa.ph.png|200px|dekstra]]</div>
+
{{LR2|Nordameriko|Usono}}{{dato|22|septembro|2021}}{{malnove}}<div style="float: right; margin: 0px 0px 20px 40px; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Situo de Usono ruĝa.ph.png|200px|dekstra]]</div>
 
    
 
    
 
{{majuskletoj|{{nov|Seattle Esperanto Society|La loka klubo en Seatlo}} renkontiĝis vidalvide la 7-an de marto, 2020. Ekde tiam ni zumis ĉiumonate. Sed fine la ŝtat-guberniestro anoncis la finon de la pandemio, kaj ni havis veran renkontiĝon la 3-an de julio, 2021. Dek unu homoj partoprenis.}}  
 
{{majuskletoj|{{nov|Seattle Esperanto Society|La loka klubo en Seatlo}} renkontiĝis vidalvide la 7-an de marto, 2020. Ekde tiam ni zumis ĉiumonate. Sed fine la ŝtat-guberniestro anoncis la finon de la pandemio, kaj ni havis veran renkontiĝon la 3-an de julio, 2021. Dek unu homoj partoprenis.}}  

Nuna versio ekde 17:47, 2 Dec. 2021

  -  Landa Raporto
Nia Mondo

22-a de septembro 2021

Situo de Usono ruĝa.ph.png

La loka klubo en Seatlo renkontiĝis vidalvide la 7-an de marto, 2020. Ekde tiam ni zumis ĉiumonate. Sed fine la ŝtat-guberniestro anoncis la finon de la pandemio, kaj ni havis veran renkontiĝon la 3-an de julio, 2021. Dek unu homoj partoprenis.


Laŭ la peto de E-USA, ni diskutis la celon de nia grupo. Ni konsentis ke la ĉefa celo estas amuziĝi kaj ekzerci nin per Esperanto. Iam ni helpas fremdajn vizitantojn kiuj kontaktas nin, per lito aŭ manĝo aŭ montrado de la urbo. Ni montras kaj dividas inter ni librojn kaj ĵurnalojn, kaj ni informas aliajn en la grupo pri kursoj, eventoj, artikoloj, kaj utilaj interretaj rimedoj. Kiam eble, ni renkontiĝas en publika loko, kun Esperantaj ŝildoj, por ke preterpasantoj vidu ke Esperanto ne estas mortinta lingvo.


Usono-seatlo-2021.jpg


En la pasinteco ni propagandis pri Esperanto en foiroj kaj dum la jara “fremda lingva tago” de la universitato por altlernejanoj. Kaj ni iam gvidis ĉiusemajnajn malgrandajn neformalajn kursojn por progresantoj. Sed nun ni pensas ke Interreto bone instruas, kaj ke ni plej bone helpas per doni la ŝancon paroli la lingvon inter amikoj dum niaj kunsidoj. Ni konsentis ke ni estas kontentaj pri ĉio kiun ni nun faras; neniu volis aldoni agadojn.

Ni estas dankemaj al Zumo, sed estis tre ĝojige revidi unu la alian kaj interbabili persone anstataŭ virtuale.


Fonto: (eo) Arlyn Kerr, Raporto el Seatlo, Usona Esperantisto (2021-04) (2021-09-15)