Vizito al Kiremba : Diskuto kun Achel Iranyumvira

El UEA-vikio
Revizio de 16:34, 7 Jul. 2021 fare de Piet-c (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Achel Iranyumvira estas studanto al la Universitato de Kiremba. Mi vizitis lin por diskuti kun li pri la ebleco starigi klubon al la Universitato de Kiremba.

Laŭ miaj konversacioj kun li, Achel estas preta kaj interesa helpi en la klubo al la Universitato de Kiremba.

Li estas devena de la iama klubo de Gasanda. Li rakontis al mi ke li aprezis mian viziton al li en la kadro de Esperanto, ĉar, diras Achel :

  • Mi iom post iom forgesetis Esperanton, oni diris ke Esperanto estas lingvo de amikeco, sed mi iel konstatis ke en la movado de Esperanto ne estas solidareco. Pro la iama amo de Esperanto, mi vere ĝis nun interesiĝas al la lingvo. Via vizito estas kuraĝigo al mi.

Li plue informis al mi, ke en sia loĝloko Kiremba li esperas havi multajn interesatojn lerni Esperanton.

Pro tio, Achel petis subtenon, kiel vizitojn de respondeculoj en la movado, materialojn por instrui la lingvon. Li petis kaj emfazis havi sanktan biblion en Esperanto. Li iam aŭdis, ke ekzistas biblioj eldonitaj en Esperanto. Li diris al mi ke la havigo al li de la sankta biblio en Esperanto povos helpi al li varbi multon en sia eklezia skipo de la Universitato de Kiremba.

Fonto