Zimbabvo: Reveno de Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

17-a de decembro 2021

Situo de Zimbabvo ruĝa.ph.png

La volo kaj spirito de afrikanoj plu disvastigi Esperanton en sia kontinento ankoraŭ ne mortis, malgraŭ malhelpoj en la mondo pro kovimo. Dank’ al monsubteno de Julian Cloete kaj de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA), Elysée Byelongo unue prezentis Esperanton virtuale al membroj de la organizo Women Advocacy Project Trust (porvirina projekto) en la ĉefurbo de Zimbabvo kaj poste li vojaĝis instrucele al Harareo por fondi tie Esperanto-Klubon la 1-an de junio 2021.


Ĉirkaŭ 13 personoj, el kiuj estis 10 junaj virinoj, lernis Esperanton por la unua fojo sub lia gvido ĉeesta. La aranĝo surloke estis riĉa kaj varia. Krom kurso kaj serioj da prelegoj fare de ges-roj Konstanco kaj Akenga Mnyaci, estis ludoj, danc-prezentoj laŭ la shona kulturo. La partoprenantoj havis laŭvice la ŝancon praktiki Esperanton per mallongaj konversacioj en formo de dialogo per la libro Jen nia mondo.

Estis vera momento de lernado, sed ankaŭ de ĝojo kaj amuziĝo! Ĉe la fino ĉiuj povis regali sin, kuntrinki kaj fari grupajn fotojn kun belega afiŝo, destinata por la evento.


La nova klubo funkciigas grupon ĉe vacapo, per kiu kaj la klubanoj kaj ĝiaj elektitaj gvidantoj estas kunigitaj por daŭrigi la lingvan lernadon distance. Ilia plej grava kaj arda deziro nun estas trovi gesamideanojn tutmonde, kiuj volonte helpos al ili pli praktike flegi siajn bazajn E-konojn kaj ellerni ĝin per korespondaj kursoj. La klubo estas promesplena kaj tial ni helpu ĝin kreski kaj flori!


Reveno de Esperanto en Zimbabvo

Ĉiuj interesataj, precipe anglalingvanoj, por gvidi perkorespondan E-kurson al la klubanoj estas ne malpli dankataj. Sinproponantoj bv. kontakti kun Elisée per ebyelongo@gmail.com.

La klubo ankaŭ bezonas librojn de Esperanto kaj vortarojn, kaj de tiuj lernomaterialoj inkluzive de KD-oj kaj DVD-oj pri Esperanto ĉefe en la angla lingvo al la kluba poŝtadreso:
C/O S-ro Akenga Mnyaci, 2745 Princess Margaret street, Marlborough, Harare, Zimbabwe


Zimbabvo estas unu el la afrikaj landoj, kiuj iam produktis aŭ havigis fervorajn e-istojn al nia movado. Prof. Oliver Mazodze aktivis tie kun helpo de internaciaj kunlaborantoj kiel Renato Corsetti kaj aliaj. Sed post la morto de Oliver kaj elmigro de aliaj aktivuloj kiel Bernard Londoni al eksterlando, la tiea movado pli kaj pli malfortiĝis ĝis kompleta estingiĝo. Esperantistoj kiel Eric Nyemya Alepembwe kaj aliaj elektis vivi for de la ĉefurbo Harareo sen fari “bruon”.


Pormemore, SAEA dum pluraj jaroj ludis pioniran kaj ŝlosilan rolon pri Esperanto en Zimbabvo. Ĝiaj membroj multflanke subtenis ne nur la Esperanto-agadojn, sed ankaŭ unuopulajn esperantistojn tie. Pri tio ĉi prezentas ankaŭ la libro Historio de la Esperanto Movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj omage de Axel von Blottnitz de Elysée Byelongo. La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj ankaŭ ĉe la eldonisto Monda Asembleo Socia (MAS).


Ligiloj

  • Esperantistoj en Suda Afriko (E-ujo)
  • Esperantistoj en la mondo (E-ujo)
  • Libroservo de UEA
  • Historio de la Esperanto Movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj


Fonto: (eo) Elisee Byelongo-Isheloke, Reveno de Esperanto en Zimbabvo, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 44, p4) (2021-10)