Ĉeĥujo 125

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi


respondeculoj

landa respondeculo por la Agado 1-a

Josef Vojáček <jvojesp che gmail.com>

landa respondeculo pri la Agado 2-a

Pavla Dvořáková <125@esperanto.cz>

faritaj laboroj

En Ĉeĥio estis per la presraporto de UEA kaj aparta aldona informletero kontaktitaj pli ol 100 institucioj (ĵurnaloj, gazetoj, radioj, televidoj, elektitaj senprofitcelaj organizoj)

Pri la jubileo raportis pluraj regionaj ĵurnaloj: en http://www.esperanto.cz/cs/aktuality/nove-clanky-v-regionalnim-tisku.html estas menciitaj 8, krome mi ricevis informon kaj skanaĵojn pri kelkaj pluaj, kiuj aperas nur paperforme.

Okazis pluraj ĉeĥlingvaj radioelsendoj:

Radio Leonardo 3.5. http://www.rozhlas.cz/teens/poznavej/_zprava/1054466 artikolo + elsendo de Dan Mrázek

Ĉeĥa radio Brno 16.7. http://prehravac.rozhlas.cz/audio/2678648 longa intervjuo kun Josef Vojáček

ČR 1 Radiožurnál 6.8. http://prehravac.rozhlas.cz/audio/2692817 longa intervjuo kun Pavla Dvořáková

ČR 7 Česko 26.7. http://prehravac.rozhlas.cz/audio/2685396 mallonga intervjuo kun Pavla Dvořáková

ČR 1 Radiožurnál 26.7. vespere http://prehravac.rozhlas.cz/audio/2685649 info pri Zamenhof kaj mallonga intervjuo kun Pavla Dvořáková (alia ol la supra)

ČR Radiožurnál 26.7. tagmeze http://prehravac.rozhlas.cz/audio/2685270 info pri Zamenhof kaj teleofna konkurso por aŭskultantoj pri li

En la oficiala raportretejo de Ĉehca radio aperis du artikoloj kun ligiloj al radioelsendoj
http://www.rozhlas.cz/zpravy/historie/_zprava/1090335
http://www.rozhlas.cz/radio_cesko/kultura/_zprava/1090640

Okazis ankaŭ antaŭregistrado en Ĉeĥa radio 6 kun mi kaj Dan Mrázek, sed la programo ankoraŭ ne estis elsendita.

Krome aperis pluaj artikoloj lige al Muzeo de Esperanto kaj nova ekspozicio pri 125 jaroj de E + raporto pri OSIEK-Konferenco en Svitavy (pluaj 4 gazetartikoloj + 1 elsendo de regiona televi- videbla ankaŭ en Youtube http://www.youtube.com/watch?v=2tsUv77d9hk).

Pluan kampanjon precipe en Suda Moravio ni planas lige al Trilanda konferenco, okazonta en Břeclav 27.-30.9. kaj lige kun migra ekspozicio "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?" (pri tiu regule aperadas informoj en lokaj kaj distriktaj ĵurnaloj en la okazlokoj).

Krome mi pretigis apartan ĉeĥlingvan artikolon (Historieto pri estiĝo de Esperanto) en http://muzeum.esperanto.cz/cs/expozice/pribeh-vzniku-esperanta.html, al kiu referencas ankaŭ www.esperanto.cz, kaj kompletigis per la detalaj informoj pri estiĝo de la lingvo artikolon pri d-ro Zamenhof en la ĉeĥlingva Vikipedio - ĉapitro "Práce na mezinárodním jazyce" ("Laboro(j) pri la internacia lingvo) http://cs.wikipedia.org/wiki/Zamenhof.

Pavla Dvořáková