Ĉinujo: ĈEL okazigis seminarion: AMO-71 (kaj okazis KER-ekzameno)

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

22-a de marto 2021

Situo de Ĉinujo ruĝa.ph.png

ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj (AMO-71 de UEA)

Okazis la 14-an de decembro 2020 Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj, la 71-a sesio de AMO-seminarioj de UEA, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) per la apo VooV Meeting. La temo de AMO-71 estis
En 2021 kiel kreive antaŭenpuŝi Esperanto-movadon
Partoprenis en AMO-71 preskaŭ 90 esperantistoj; krom ĉinoj, ĉeestis ankaŭ koreaj samideanoj.


S-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, gratulis al la seminario per video. Li diris, ke antaŭnelonge la ĉina registaro diskutis pri praktikado de sia 14-a Kvinjara Plano, en kiu kreivo kaj disvolviĝo ludos tre gravajn rolojn, kaj per kiu Ĉinio pli kaj pli malfermiĝos. En tiu situacio, la demando pri tio, kiel disvolvi Esperanton estas tre pripensinda kaj diskutinda temo. Li ankaŭ diris, ke li esperas, ke per komunaj diskutado kaj cerbumado oni povos esplori novan vojon por disvolvi kaj progresigi la movadon. La jaro 2020 vidis la 40-jaran datrevenon de la aliĝo de ĈEL al UEA; en tiu tre memorinda jaro, la okazigo de la seminario sendube profundigus la rilatojn inter la du asocioj.


Duncan Charters, kaj So Jin-su, prezidanto kaj estrarano de UEA, respektive, ĉeestis la seminarion kaj faris parolojn.

Charters diris, ke Esperanto estas grava ilo por pacigo kaj interkomprenigo de la mondo, ĉar ĝi ne baziĝas sur unusola kulturo, politika reĝimo, aŭ maniero por vidi la mondon. Li ankaŭ diris, ke li tre interesiĝis pri la perspektivoj menciitaj de la prelegantoj.

Chen Ji
So Jin-su aparte esprimis sian dankon al ĉinaj esperantistoj pro tiu ĉi AMO-sesio. Li diris, ke la temo de AMO-71 estas tre grava, kaj ke ni pensu pri tio ne nur en la jaro 2021, sed ankaŭ dum la tuta jardeko.


La seminario estis gvidata de Chen Ji, direktoro de la Oficejo de ĈEL. Entute 13 prelegintoj donis siajn kontribuojn; ili venis de lokaj asocioj kaj du komisionoj de ĈEL (junulara kaj ekonomia). Kiel organizantoj de Esperanto-asocioj, ili donis pensojn kaj ideojn surbaze de siaj spertoj. La prelegoj temis pri diversaj kampoj: ekzemple, universitataj kursoj, interreta informado, komerca agado, aktivigo de junuloj ktp.

Okazis KER-ekzameno en Ĉinio

La 28-an de novembro okazis tutmonde la 9-a Tutmonda Ekzamentago de KER. En Ĉinio, la ekzameno estis kunorganizita de ĈEL kaj Pekina Esperanto-Asocio. La ekzamenejo estis en Pekino kaj ok personoj partoprenis en la ekzameno de tri niveloj.


Fonto: (eo) Chen Ji ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj (AMO-71 de UEA) KAOEM (januaro 2021)