Ĝanŝio: Esperanto-kurso ĉe la universitato de Nanchang
1-a de decembro 2020
Pro la pandemio ekde la 17-a de februaro ĝis la 7-a de majo, la revendato de studentoj al la universitato, pli ol 3000 kursoj ĉe la universitato de Nanchang (Ĝanŝio) funkciis en la retaj klasoj, inter ili ankaŭ mia kurso “Esperanto kaj internacia komunikado”, kiun ĉeestis 53 studentoj.
Por glatigi la retan lekciadon mi kunligis du rimedojn: QQ-tujmesaĝilon kaj la edukan platformon de nia universitato; la studentoj povas elekti iun el ili por aŭskulti kaj spekti prezentaĵojn laŭ sia ret-rapideco aŭ plaĉo.
Mi kundividis mian komputilan ekranon al la konversacia grupo ĉe QQ-tujmesaĝilo, kaj la studentoj povis samtempe vidi mian projekciaĵon kaj aŭdi mian voĉon; ni ankaŭ povis vidi nin reciproke per kamerao, se necesas. Pli avantaĝe ol la reala lekcio, ĉar krom la interparoli, mi povas vidi la respondojn de studentoj en la konversacia fenestro. Rimarkinte erarojn en la respondoj, mi povis tuj atentigi ilin.
Kiel la nomo de la kurso sugestas, mi instruas ne nur la lingvon, sed ankaŭ sciojn pri ĝia rolo en internacia komunikado. Mi konigis al ili Esperanto-organizaĵojn, kongresojn, literaturon kaj turismon, tiu lasta estis la plej ŝatata de studentoj. Mi dividis mian sperton pri vizpetado, ellaborado de itineroj, mendado de loĝado, biletoj ktp.
Por montri la internacian komunikadon, la 14-an de majo mi invitis sinjorinon Fransoazo Oazo al mia reta kurso, miaj studentoj havis tre impresan tempon kun ŝi en Zoom. Ŝi unue montris fotojn de siaj familianoj kaj vilaĝo por paroligi ilin kaj poste tre bele ludis violonon. La studentoj admiris, dirante Esperante kaj ĉine: “Bone, belege...” Por ili ĝi estis unuafoja kontakto kun fremdlandano. Ankaŭ por Fransoazo Oazo ili estis ŝiaj unuaj ĉinaj gelernantoj.
La Esperanto-instruado komenciĝis en la universitato de Nanchang en 2004. Pro mia propra kaŭzo la instruado paŭzis dum 2010-16, sed mi daŭre instruis Esperanton al interesitaj studentoj dum postleciona tempo. En 2011 fondiĝis Esperanta Asocio por studentoj en nia universitato, kie mi ofte instruas nian lingvon al la membroj. Sed tiu postleciona instruado ne estis bona solvo, ĉar la universitato ne povis doni poentojn al la studentoj, nek salajron al mi. Finfine, mi sendis peton pri malfermo de Esperanto kun detala instruplano, kaj en 2017 Esperanto estis refoje oficiale akceptita kiel unu el la kursoj elekteblaj libere en nia universitato.
Nun finiĝis la semestro, en la venonta semestro daŭre funkcios nia Esperanto-kurso, jam 41 studentoj aliĝis al ĝi.
Ligilo: Universitata kurso registrita en la kursejo: 27170: Informoj ĉe Edukado.net
Fonto: (eo) Gong Xiaofeng (Arko), Esperanto-kurso ĉe la universitato de Nanchang (p22) La Ondo de Esperanto (aŭtune 2020)