AKE-2019 - Prelegproponoj

El UEA-vikio
(Alidirektita el AKE2019 - Prelegproponoj)
Iri al: navigado, serĉi
 Japana ekslibriso.ph.png

  • Prelegpropono de Nicolas KASOLENE (Nickson) kadre de la 7-a AKE en Buĵumburo:

    Mia prelego rilatas al la temo «kiel starigi, mastrumi kaj kreskigi E-klubon». Unu esperantisto sufiĉas kiel bona semo por vivigi kaj disvastigi la lingvon Esperanto en sia medio, se li scias kiel elturniĝi pri sia esperantisteco. Konkrete mi dividos kun vi spertojn pri la modela funkciado de Goma Esperanto-Klubo.

    Nickson Kasolene, kongano, loĝas en Goma (Norda Kivuo). Interesiĝinte pri Esperanto en la jaro 2009, Nickson fine esperantistiĝis en 2014 kaj membriĝis en DKEA. Post unu jaro, en 2015 li konatiĝis kun la Asocio Solidareca Bonvolo (SBV), kie li instruas Esperanton. Li aktive kontribuas al la disvastigo de la lingvo en Goma, ludante grandan rolon en la organizado de diversaj publikaj eventoj. Universitata diplomito pri komputila scienco en Ruando, li nun planas uzi sian informadikan konon favore al Esperanto.


  • Prelegpropono de Gilbert Ndihokubwayo kadre de la 7-a AKE en Buĵumburo:

    Mi gvidos la programeron Lingva Festivalo dum kiu ĉiuj partoprenantoj prezentos pri siaj unuopaj lingvoj kaj tradiciaj vestaĵoj. Mi do invitas ĉiujn de diversaj lokoj pretigi siajn tradiciajn vestaĵojn, por montri al la kongresanoj kiel iliaj prauloj vestiĝis siatempe.

    Li estas burundano loĝanta en Burundo, eklernis Esperanton en la jaro 2004. Li partoprenis en diversaj seminarioj (tiu gvidita de s-ino Tereza Kapista en aŭgusto 2005 kaj AMO 2016, ekzemple), kiuj helpis al li akiri konkretan scion movade kaj lingve.

    Li estis diplomita de ILEI dum ĉeesta seminario de s-ino Mireille Grosjean en la jaro 2011. Li instruas Esperanton kaj spertas nun en la instrukariero. Li ankaŭ sekvis la retan kurson ĉe edukado.net, nome "Esperanta Instruista-Trejnado” gviditan de d-rino. Katalin Kováts kaj Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI. Li estas unu el la partoprenintoj de la 6-a AKE en Tanzanio 2016 kaj la 73-a IJK en Togolando en la jaro 2017.