ANEB 2021-06 - Plano de la uzo de la subvencio

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Plano de la uzo de la subvencio veninta el sro Piet / elspezoj

Subvencio nete ricevita fare de ANEB-prezidanto Aimé-Patrick Manirakiza en majo/junio 2021: 100$ = 250.000BIF.

  1. Transportoj de la respondeculo de instruado por la vizitoj al kluboj: monbileto, hotelrestado kaj manĝaĵo
    • Vizitoj al kluboj de instruado de Esperanto por:
      • certiĝi pri la agoj en la kluboj,
      • doni konsilojn al instruistoj kaj lernantoj en la kluboj,
      • ekzamenigo de lernantoj.
  2. Telefonkomunikado
    • Subteno al la instruistoj en la komunikado
  3. Fotokopiado de libroj kaj sendokostoj al kluboj
    • Multnombrigado de instrumaterialoj por la uzo de lernantoj.
      Foje okazas ke mi devas sendi materialojn al la kluboj, kaj postulas sendokoston.
  4. Aĉeto de kretoj por la uzo en la kluboj
  5. Aĉeto de paperoj por la uzo en la kluboj
    • Instruistoj bezonas paperojn por la preparado de kursoj, por la taksoj al la lernantoj
  6. Subteno al kluboj por havi retaliron
    • Niaj kluboj: instruistoj bezonas subtenon por retumi.
    • Organizo de virtualaj trejnadoj por la maturigo de instruistoj: kelkaj el niaj instruistoj bezonas maturigajn trejnadojn.
  7. Gilbert Ndihokubwayo
    Subteno al infanoj/lernantoj en la klubo de Musigati
    • La subteno de la infanoj en la klubo de Musigati provizonte al ili instrumaterialojn, kiel kajerojn, skribilojn, kuraĝigos ilin, kaj instigos aliajn eniri la klubon
  8. Subteno en la transporta monbileto al instruistoj loĝantaj for de kluboj
    • Kelkaj el niaj instruistoj loĝas for de siaj prizorgataj kluboj, ili bezonas subtenon por atingi la klubojn.


Skribis: Gilbert Ndihokubwayo
Respondeculo de la instrusekcio de Esperanto de ANEB