AdE: D-ro BAK Giwan, elektita kiel membro de Akademio de Esperanto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

28-a de majo 2022

Situo de Sud-Koreujo ruĝa.ph.png

La 2-an de marto, 2022, d-ro BAK Giwan, gvidkomitatano de KEA kaj profesoro de Esperanto-fako de Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio, estis elektita kiel membro de Akademio de Esperanto, konata kiel la plej prestiĝa lingva institucio en la tutmonda Esperantujo. La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.
Ĝi havas juran sidejon en Nederlando laŭ ties leĝoj.


La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de d-ro Zamenhof, sed tiam sub la nomo “Lingva Komitato”. La nomon “Akademio de Esperanto” portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan “Akademio de Esperanto”.


La nombro de la akademianoj estas principe 45, el kiuj unu triono estas submetata al rebaloto ĉiun trian jaron. D-ro Bak havas la oficoperiodon de 2022 ĝis 2031, dum 9 jaroj. Kaj ĉiuj membroj povas esti submetataj al rebaloto.


La gvidkomitatano de KEA, s-ro Ma Youngtae estis elektita kiel ĝia membro en 2007 por la unua fojo en korea Esperantujo.


BAK Giwan

D-ro Bak eklernis Esperanton en 1973, kaj doktoriĝis pri Esperanto en 1992 kun la disertacio “Studo pri morfologia kontrasto de la korea kaj Esperanto” en Universitato Konkuk.


Lia pri-Esperanta doktordiplomo estas la unua kaj la sola ĝis nun en korea Esperantujo. Li instruis Esperanton en 1985 - 1997 en Universitato Dankuk en vikidatumoj en Koreio, kaj transloĝis al Ĉinio en 2002, kie li kunlaboris por ĉina Esperanto-movado.

Nun li instruas Esperanton en la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato en Shandong, Ĉinio.


(En la komenco de 2022 li revenis al Koreio, daŭre tenante la profesorecon de Zaozhuang Univ.) Liaj ĝisnunaj agadoj je Esperanto-edukado kaj lingvistika verkado estis agnoskitaj, kaj li estis rekomendita kiel kandidato por la Akademio, kaj en la lastatempa baloto li estis elektita kiel membro de la Akademio.


Fonto: (eo) Nisinaga Atusi D-ro BAK Giwan, elektita kiel membro de Akademio de Esperanto KAOEM (aprilo 2022)