Afrikaj e-istoj kun kovim-19, atestoj de infektitoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

16-a de junio 2021

Niĝerio

Situo de Niĝerio ruĝa.ph.png

Kovim-19 estas realaĵo, mi suferis pro ĝi, sed resaniĝis danke al Dio. Komence pro mensogoj de nia registaro kaj malfido de civitanoj oni antaŭe dubis pri la ekzisto de la korona viruso. Estis multaj misinformoj, tamen mi same kiel aliaj niĝerianoj sekvis ĝisdatigojn de la internaciaj amaskomunikoj pri la viruso.


Mia unuenaskita filo 16-jara unue malsaniĝis. Li havis malvarmumon, malfacilon spiri, febron, malfortiĝon ktp. Post konsultiĝo kun kuracisto konfirmiĝis, ke li suferas pro korona viruso, do necesis tuj kvarantenigi mian filon.

Malfacilis izoli propran infanon, studenton hejme... Konataj flegistinoj en Usono tamen telefone konsilis al ni trankviliĝi, ke homoj foje resaniĝas nature post kelkaj tagoj. Oni preskribis vitaminon C, Zithromax, hidroksiklorokino ktp por li. Ĉar ni ja opinias, ke hidroksiklorokino estas danĝera, ni ne uzis ĝin. Ni uzis krome lokajn kuracherbojn preparitajn surbaze de citrono, ajlo, zingibro, mielo....

Prince Henry Ozoemena C OGÚINYE


Post preskaŭ semajno mia filo resaniĝis, sed mi kaj la dua filo 14-jara komencis havi similajn sanproblemojn. Mia dua filo simile rapide resaniĝis, dum mi suferis la malsanon dum preskaŭ monato. Mi uzadis tiun lokan tizanon krom Zithromax, vitamin C ktp. Mi sunumis min kaj ofte iris arbaren por spiri freŝan aeron, kvankvam dum tiu periodo mi povis flari nenion. Poste, laŭgrade revenis mia odorsenso.


Du el miaj kuzoj bedaŭrinde mortis pro korona viruso, ĉar ambaŭ havis diabeton. Ĝenerale en Niĝerio homoj preferis uzi naturajn kuracajn rimedojn por resaniĝi. Oni manĝis multe da fruktoj kaj legomoj kun vitaminoj. Ni ĉiuj flegiĝis hejme. Fakte plejparto de la infektitoj ne volis iri al hospitalo, nek al la publika kvarantejo, ĉar oni timis, ke tie ni estos lasitaj al ni mem.
Verkis: Prince Henry Ozoemena C OGÚINYE

Madagaskaro

Mi sentis doloron ĉe miaj kruroj kvazaŭ mi estus piedirinta dum longaj horoj la 31-an de marto 2021. Ankaŭ mia brusto ekdoloris. La doloro pliiĝis forte tutan nokton tiel ke tagiĝo ŝajnis eterna. Fine ni povis viziti frumatene privatan kuraciston. Ne estis testo de kovim-19 en mia loĝurbo Moramanga, tamen la kuracisto, post diagnozo, diris ke verŝajne mi havas kovimon. Li preskribis multajn kuracilojn: Azitromycine, Vitaminon C, Magnesium, kontraŭdoloran medikamenton ktp. Preninte la kuracilojn, mi sentis min iom pli bone ol antaŭe.


Posttagmeze, mi iomete ordigis mian ĉambron kaj mi preskaŭ tuj laciĝis. La postan tagon mi estis tre malforta kaj volis manĝi nenion. Dimanĉe, mi ne povis iri al la preĝejo, kvankam estis la Paskotago. Mi tute ne sentis min bone kaj preskaŭ ne povis spiri. Miaj muskoloj tre ekrigidiĝis, mi ne plu povis movi miajn manojn, gambojn, nek miajn lipojn kaj miaj voĉo kaj paroloj tiun momenton fariĝis apenaŭ komprenataj kaj aŭdeblaj. Kelkan momenton poste mi senkonsciiĝis.


Situo de Madagaskaro ruĝa.ph.png

Ni ne havas aŭton kaj ambulancon posedas nur publikaj hospitaloj. Mi ne volis iri al la publika hospitalo, des pli ke la servoj tie ĝenerale plejeble malbonas. Mia edzo iris serĉi "Tuk-tuk", taksi-transportilon. Pluvegis tiun tagon, kaj mi iom malsekiĝis ĝis la tuk-tuk. Alveninte ĉe la kuracisto, mi denove havis la saman krizon. Mi ricevis intravejnajn medikamentojn du horojn kaj poste revenis hejmen. Flegistino venis ĉiumatene en la domon por flegi min. Mi povis manĝi nenion, mi tre malbone dormis, la brustodoloro ankoraŭ estis tre forta.


Mi denove serioze malsaniĝis. Mi sentis tre fortan malvarmon kaj multe tremis. Oni metis botelon da varma akvo sur mian dorson kaj miajn piedojn, sed mi ankoraŭ malvarmiĝis ĝisoste. Mia edzo fine vokis ambulancon. Mi estis transportita en hospitalurĝejon. Neniam antaŭe mi estis tiel malsana en mia vivo. Mi povis elekti, ĉu esti flegata hejme aŭ en hospitalo post 4-hora enhospitaliĝo. Evidente mi preferis reveni hejmen, kie flegistino venis tri fojojn tage. Mi ricevis intravejnajn medikamentojn 24h/24h. Mi daŭre ne sentis min bone, mi tute perdis mian flaran kapablon kaj manĝoj ŝajnis komplete sengustaj por mi.


Ĉirkaŭ du semajnojn poste mi iom pli resaniĝis, sed ankoraŭ iom perdis fortojn kaj tre facile laciĝis. Mi multe tusis kaj tute ne plu povis trinki malvarman akvon kaj duŝi min per malvarma akvo. Mia familio ĉiam devis surmeti maskon, ĉiu tre ofte lavis siajn manojn. Ni tre malofte iris eksteren, ni restis hejme krom mia edzo, kiu estas vendisto. Li respektis ĉiujn malpermesojn, sed li iele ricevis la viruson. Li unue plendis pri kapdoloro kaj ne flaris odoron. Li tuj ricevis medikamentojn de la kuracisto kaj iom pli rapide ol mi resaniĝis.


Kovim-19 vere ekzistas kaj ĉiuj devas singardemi, ĉar temas pri virulenta kaj danĝera malsano. Mia familio devis elspezi preskaŭ tutan monatan laborsalajron por flegiĝi. Kuraciloj kontraŭ la malsano ege multekostas kaj foje ne haveblas surloke.


Verkis: RAFANOMEZANTSOA Fafah


Fonto: (eo) Afrikaj e-istoj kun kovim-19, atestoj de infektitoj, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 43, p6+7) (2021-06)