Afrikaj lingvoj gravas

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

Agado: AFRIKAJ KULTUROJ KAJ LINGVOJ GRAVAS

celoj de la projekto: disvastigi la ideon, ke afrikaj lingvoj kaj afrikaj kulturoj gravas por ekvilibra evoluo de afrikaj landoj kaj ke oni devas komenci doni al ili lokon en ĉiunivelaj lernejoj, fortigi samtempe interafrikan komunikadon

praktikaj agadoj: kunvenigo per la reto kaj, kiam eble, persone afrikajn intelektulojn, ĉefe en la kampoj de edukado kaj informado por diskuti pri la avantaĝoj edukaj kaj ekonomiaj de la uzado de gepatraj lingvoj en la bazaj lernejoj kaj de la uzado de naciaj lingvoj en ĉiuj aliaj lenejoj. Uzado de afrikaj lingvoj por instrui la internacian lingvon Esperanto.

strukturo: ĉi tiu kampanjo estas plenumata de aparta komitato de esperantistoj kaj neesperantistoj.

iniciatintoj:

Faritaj aranĝoj

La NRO "Scio Sen Bariloj" (SSB) organizas kursojn en Kotonuo, Benino, kies nomo estas SEVI, ĉar temas pri SEminario por VIrinoj. Tiu seminario havas tri studcelojn: temas pri enkonduko al Esperanto, enkonduko al skribado kaj legado de la fonua lingvo kaj virina kapabligo al gvidaj roloj. Ekde 2015 tia plensemajna kurso jam okazis kvinfoje. Detaloj troviĝas sur la paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Scio_Sen_Bariloj