Afriko kadre de la Monda Fest’ 2020 de UEA

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

7-a de aprilo 2021

Afriko sur la terglobo.jpg

La Tago de Afriko, okazinta la 23-an de aŭgusto 2020 kadre de la MondaFest’ de UEA dum ĉircaŭ 7 horoj, estis la plej granda virtuala E-evento iam ajn okazinta en Afriko. 131 homoj el 46 landoj de 4 kontinentoj oficiale aliĝis al la kongreso: 18 afrikaj landoj, 16 eŭropaj landoj, 6 aziaj landoj kaj 5 amerikaj landoj.


Ĉio komenciĝis per vivaj kantoj de burundaj infanoj el infanĝardeno "La Espero" sub la gvido de Gilbert Niyukuri, kaj kunspekto de kantoj de Joël Muhire. La oficiala malfermo okazis per prezento de la programo kaj la libreto pri la Afrika Tago fare de Adjévi Adjé.

Sekvis bonveniga mesaĝo de Costantine Mashauri nome de Afriko, muzikaĵo de la grupo Konga Espero, salutvortoj de la vicprezidanto de UEA Fernando Maia Jr., mallonga prezento de la membroj de la Afrika Komisiono kaj parolado de Jérémie Sabiyumva, estrarano de UEA pri Afriko.


Heidi Goes montris lumbildan prezentadon pri siaj agadoj en Angolo, kun la muziko Esperanto ĉiam de Abel Massiala. Sekvis mallonga prezento de agadraportoj: el Burundo de la prezidanto Aimé-Patrick Manirakiza, Ganao de Alfred Kobina Arthur, Benino pri la agado de la NRO SSB de Mireille Grosjean, Gvineo de Alpha Ahmed DIALLO, Madagaskaro de Rasoharinaivo Mioranantenaina, Kameruno de Nguefack Zedong Chamberline, Senegalo de Lafi Charles Diatta kaj Assane Faye, Tanzanio de John E. Magessa kaj fine video-raporto de la Afrika Komisiono. Tiu parto fermiĝis per salutvortoj de la prezidanto de UEA, d-ro Duncan Charters.


Jérémie Sabiyumva

Elisee Byelongo-Isheloke

La alia parto estissame riĉa kaj alloga. Byelongo Elisée I., per sia prezento pri la svahila lingvo instigis viglan interbabiladon ĉe kelkaj ĉeestantoj, sed pro manko de tempo la interesatoj pri la temo ne povis sufiĉe komenti ĝin. Necesis tuj montri la 9-minutan reklam-filmon de John E. Magessa pri Tanzanio (https://mallonge.net/65), ĉe kies fino seninterrompe prelegis Apélété D. Agbolo pri la evea. Menciindas, ke intertempe okazis ankaŭ prezento de popola danco el Burundo. Eblas ankoraŭ spekti tiun folkloraĵon el Burundo per https://mallonge.net/64. Ĉe la sama jutubo-kanalo kuŝas ankaŭ aliaj materialoj montritaj dum la Tago de Afriko.


Sekvis la afrika forumo, dum kiu estis kolektitaj demandoj, proponoj por pli efika funkciigo de la Afrika Komisiono. Poste Trezoro Huang Yinbao, vicprezidanto de UEA, parolis pri sia libro 70 jaroj de UNESKO kaj alvokis la afrikajn tradukemulojn traduki ĝin en sia nacia lingvo.


La tago atingis sian sukcesan kulminon, kiam Costantine Mashauri prezentis Tanzanion kiel potencialan gastiglandon de la UK post 3 jaroj. Ankaŭ Senegalo estis faronta similan prezenton...

Mallonge, oni esperas, ke la UK 2024 povos okazi en Afriko kaj ke ĝis tiam la tuta terglobo inkluzive la afrikajn landojn estos pli bone sendrate retkovrita ol nun, tiel, ke la ne vojaĝemaj esperantistoj povos ankaŭ de sia loĝloko virtuale partopreni tiun UK.


La Tago de Afriko fermiĝis per la dankoj de la estraranoj de UEA al la organizantoj kaj ilia subteno al la afrika movado. La renkontiĝo respekteblas per https://mallonge.net/5y kaj ĝia programa libro elŝuteblas per https://mallonge.net/90.


Fonto: (eo) Afriko kadre de la Monda Fest’ 2020 de UEA, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 42, p5) (2021-01)