Alvoko por projektokreado

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

24-a de oktobro 2021

Afriko

Tiu ĉi alvoko, al ĉiuj afrikaj esperantistoj loĝantaj en la kontinento, validas ĝis la 30-a de novembro 2021.

Por la interesatoj temas pri invito prezenti konkretajn projektojn, kiuj estas vivo-povaj kaj gajno-povaj ekonomiaj projektoj mastrumotaj de la iniciatinto unuope aŭ kunlabore kun aliaj esperantistoj. La prezentantoj de projektoj devas esti konataj de la komisiono por UEA-agado en Afriko, kiu morale povas garantii, ke ili estas seriozaj kaj honestaj.


Ĉiuj bonvole priskribu kaj sendu siajn konkretajn projektojn al la jena komuna retpoŝtadreso:

afrika.komisiono@googlegroups.com


Ĉe la sama retpoŝtadreso bonvenas ĉiaj demandoj pri la alvoko.

La komisiono ĝisdatigis sian laborplanon, celante la plifortigon, antaŭenigon kaj pluvivigon de la internacia lingvo Esperanto en la kontinento, kaj ĝi havas, sub la rubriko Afriko Faras, apartan fokuson pri ekonomie monenspezigaj iniciatoj, kiuj helpos kaj la projekto-portantojn kaj la investantojn gajnoprofiti.


Fonto: (eo) Adjévi Adjé Alvoko por projektokreado, Bulteno Esperanto en Afriko (n-ro 44, p5) (2021-10)