Azio: KAOEM: Junula konsilo pri reta propagandado

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

9-a de julio 2021

Albert Stalin Garrido

Mi memoras la rakonton de junulo, kiu en ordinara tago en marto 2013 hazarde konatiĝis kun Esperanto en Facebook. Li estis nur 15-jara tiam, kiam en tiu tago li legis en iu afiŝo: “Ĉu vi scias? Ekzistas arterfarita lingvo nomita ‘Esperanto’, kiu intencas esti neŭtrala kaj facile lernebla lingvo por internacia komunikado.” Pri tiu koncepto de artefaritaj lingvoj li neniam antaŭe aŭdis, kaj kun ekscitita intereso li komencis memlerni la lingvon rete. Hodiaŭ, li estas aktiva ano de la internacia esperantista movado.

Tiu 15-jara knabo estas la 23-jara mi hodiaŭ.


Dum longa tempo, eĉ ĝis nun, mi firme kredas ke propagandado estas kvazaŭ granda konkurso: foje oni gajnas, foje ne. Estas realo en ĉiu konkurso, ke pli oni investas en novaj rimedoj kaj kapabloj, des pli oni alproksimiĝas al valoraj gajnoj.

Propagandado en la interreto ne diferencas al tiu ideo, kiun mi supre menciis. Ĉiu retejo kaj platformo estas via “batalkampo” vasta kaj plena da ebloj. Kompreni tiun ideon iĝis des pli necese dum la pandemio, en kiu reta agado ne nur estis “alternativa” eblo; ĝi iĝis la sola realo kaj la normalo.

Per “reta agado,” mi ne aludas la simplan afiŝadon de “muroj” de teksto sur viajn retejojn kaj sociajn profilojn, kiujn ĉiukaze neniu vere tralegus ĝis la fino. Aliflanke, vera reta agado bezonas multe da planado kaj strategio; ĉiu movo estas zorge planita kaj la rezulto antaŭkalkulita. Kiel ĉiu sukcesa projekto, tia agado bezonas elpensemon kaj eventuale eĉ investadon.

Iuj esperantistaj grupoj ofte plendas pri tio, ke ilian konsiston ne replenigas junuloj. Jes, tio estas vera kaj tute valida kaŭzo de zorgo. Tamen, mi observis, ke samtempe, al ili ofte mankas bona, moderna strategio por sukcese frapi la okulojn kaj kapti la atenton de la pli junaj kaj novaj generacioj, kiuj poste devus daŭrigi la laboron de ili komencitan.

Konsideru la jenajn demandojn, kiujn mi ĵetas:

  • Ĉu en via grupo iu okupiĝas pri kreado de ciferecaj grafikaĵoj aŭ afiŝoj?
  • Ĉu via grupo mem havas grafikiston aŭ dungas eksteran profesian grafikiston eĉ foje?
  • Ĉu en via grupo iu scipovas aŭ almenaŭ lernas kiel uzi Adobe Photoshop, Canva aŭ similaj programoj?
  • Ĉu via grupo havas aktivan konton en Facebook, Twitter aŭ en la plej populara socia retejo en via lando?

Se via respondo al ĉiuj kvar demandoj estas Ne, tiam via grupo eble ne troviĝas en la jaro 2021, sed en la antaŭaj jaroj aŭ eĉ jardekoj. Kion vi faru do?

Situo de Indonezio ruĝa.ph.png

Por klarigi mian argumenton, permesu al mi mencii kelkajn ekzemplojn—kelkajn organizojn, kies sukcesojn mi ligas al ilia vigla reta agado kun taŭgaj materialoj kaj strategioj.

  • Unue, TEJO. TEJO dungis plentempe profesian grafikiston, Ariel Palmer, danke al kiu vi eble jam vidis tre bonkvalitajn bildojn aperantajn sur la paĝoj de TEJO aŭ seriojn da filmetoj pri la vivoj de junaj esperantistoj dum la pandemio.
  • Alia honora mencio estas Indonezia Esperanto-Asocio (IEA), kiu ankaŭ regule desegnas kaj aperigas bildojn pri siaj venontaj eventoj kaj ankaŭ vivajn elsendojn (vidu Rektaj elsendoj de nia Instagramo). Ĉi-kaze tiujn bildojn ne kreas dungita grafikisto, sed talenta volontulo el ilia membraro. Kombinite kun vigla agado kaj reta videbleco de ĝiaj aktivuloj, la bildoj helpis krei unu el la plej grandaj kaj aktivaj movadoj en Sud-Orienta Azio: Indonezio.


Bona reta agado ne finiĝas nur ĉe la kreado kaj aperigado de okulfrapaj grafikaĵoj. Kontraste, tio estas nur la unua parto de la tuta strategio. La sekvaj demandoj estas: Kiam ni aperigu niajn afiŝojn? Kiel ni plej efike disvastigu ilin?
La sekva celo estas efike disvastigi la informon kaj maksimumigi la utilon de afiŝo. Tiukaze, taktikoj varias, sed unu ofte sukcesa metodo estas aperigi la afiŝojn en la plej aktivaj horoj de via celgrupo. Je kioma horo homoj en via lando plej aktive retumas en sociaj retejoj? Ĉu dum tagmanĝa paŭzo? Post laborhoroj? En la semajnfino? Aliflanke, evitindas afiŝi en noktomezo aŭ dum laborhoroj, kiam neniu vidus vian afiŝon.


La fina ŝlosila elemento de la strategio estas la plej grava, sed samtempe la plej malfacila ero: kunlaboro. Sukcesan propagandadon ne povas efike fari nur individuo; ĝi devas esti komuna iniciato de ĉiuj, kiuj profitus de la rezultoj. Afiŝi materialon ne signifos, ke la celgrupo sukcesos vidi ĝin. Tial, nepre necesas, ke membroj kaj kunlaborantoj proprainiciate diskonigu la afiŝojn sur siajn proprajn kontojn. Ofte , oni forgesas fari tion, ke eĉ foje necesas eksplicite peti diskonigadon al homoj.


Jen kelkaj el miaj konsiloj por pli fruktodone propagandi rete dum (eĉ kaj post) la pandemio. Notu: mi ne estas profesia merkatistiko; mi nur parolas el miaj propraj movadaj spertoj kaj kiel junulo de la Generacio Z. Kiu scias? Imagu: iu agadema 15-jarulo eble nun retumas per sia poŝtelefono kaj hazarde renkontos kaj legos vian reklamilon pri Esperanto...


Fonto: (eo) Albert S. T. GARRIDO, Junula konsilo pri reta propagandado pdf: Bulteno Esperanto en Azio-Oceanio, n-ro 111, p1-3 (2021-04)