BEJ serĉas por projekto

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Situo de Bunda-urbo.jpg


Fosada projekto 20220128


Fosada projekto 20220203


Fosada projekto 20220207

Bunda Esperanto-Junularo petas vian helpon por starigi kaj sukcesigi la projekton "Esperanto-Junulara OrMina Grupo" (: EJOMG). La projekto EJOMG estis planita kaj funkciigita fare de Bunda Esperanto-Junularo (: BEJ).
Ni elpensis tiun projekton por fari komunan laboron samtempe kun nia lernado de Esperanto.
BEJ konsistas el s-ro Paul K. Kusaya kun kvar aliaj membroj. Ili elektis Paul kiel projekta prezidanto.

La projekta celo

Ni proponis krei projekton por solvi al ni, junularoj, problemojn :

  • por lerni Esperanton
  • por havi la povon pagi edukon
  • por renkonti/partopreni al esperantaj eventoj enlande kaj eksterlande kiel kursojn, seminariojn, kongresojn
  • por subteni vojaĝdokumentojn kiel pasportojn, vizojn, vojaĝkostojn
  • por faciligi familian ekonomion ktp

Ĝenerale por havi laboron, kiu konstruos unuon kaj fidon al la junuloj / popoloj, ke Esperanto ne estas vagabonda lingvo, sed malpliigas la problemojn por la junuloj kiel novaj membroj de la socio. La starigo de la projekto sukcesos al ni redoni fidon kaj komunon por fari unuan paŝon al la socio.

La projekta esplorado

Unua esplorado

Unue ni faris esploradon pri la grundo, kie ni planas starigi projekton. Tri foje ni mem kontribuis monon por inviti minofakistojn por esplori kaj konsili nin kiel labori kun sukceso. Dankis al ni ke ni faris bone inviti ilin, ĉar multaj fosistoj dependas de sorĉaj klarigoj, fidas ilin, kaj finfine ili laboras sen sukceso. Do ili faris esploron por tri stupoj kaj kontentigis al ni, ke ni povas prilabori la grundon. La mezurilo (detektilo) montris, ke ekzistas sufiĉa oro kaj ankaŭ akvo. La fakistoj klarigis al ni, kiel ni povos labori kaj kiuj estas la varoj bezonataj dum la laboro. Ili aldonis al ni, kiel ni povos sekvi regilon por komenci.

Ordono de fakistoj

Ni sekvis la ordonon, konsilon ricevitan flanke de la fakistoj, iri al la vilaĝa oficejo. Tie ni renkontis vilaĝajn estrojn.
Ni diskutis multe kaj konkludis, ke ni sendu fospeton al la oficejo, por ke ni fosu en ormino, kiel grupeto da minfosistoj, kiu celas labori en la vilaĝo.
Ili diskutis kun ni kaj post kelkaj tagoj ni ricevis respondon de ili, ke fermitaj manoj ili akceptis nian peton. Ĉar la posedanto de la grundo rilatas kun ni. Sed la oficejo postulas de ni, ke ni sekvu la regulojn pri la naturmedio, kaj ke ni estu pretaj kontribui al la vilaĝa progreso.
Post kiam la oficejo permesis al ni labori, ni jam komencis labori per malfacilaj iloj, sed tiuj iloj estas maltaŭgaj kaj nesufiĉaj.

Kie estas la laborejo

La ejo de la projekto EJOMG, de Bunda Esperanto-Junularo (: BEJ), troviĝas en Bunda-urbo, la preciza loko de la projekto estas en la vilaĝo Kabasa sur fama grundo, nomita "miembe giza". Ĝi estas 12 km norde de Bunda-urbo kaj sude de la viktoria lago. La loko havas historion de germana kolono, antaŭe nomita "KABASA MINEJO".

Bezonataj kaj dezirataj

Por sukcesigi nian projekton, ni deziras ekhavi subajn materialojn por povi labori fruktodone.

  1. Oro detektilo (: aparato por fondi oron el la tero kaj direkto)
  2. Mina kompresoro
  3. Ĝokrusho (ŝtonetigilo) (: aparato, kiu etigas la ŝtonojn por ilin poste mueli)
  4. Maŝino por mueli ŝtonojn
  5. Vinĉo
  6. Akva pumpilo
  7. Procesoro unuo
  8. Sunpanelo kun lampo
  9. 2 Tendoj

La membroj de la projektorganizo

  1. Paul K. Kusaya, prezidanto
  2. Sabo J. Kissinza, sekretario
  3. Editta Paul, kasisto
  4. Kissy Emmanuel, membro
  5. Salome K. Koleni, membro

Se iu ŝatas aŭ interesiĝas helpi al ni, kunlabori kun ni aŭ subteni nin, ni tiun bonvenigas. Por klarigoj bonvolu skribi al ni per retpoŝtadreso: pauljoseph115@gmail.com. Aŭ per: edithapaul49@gmail.com


Antaŭdankas kaj kore salutas vin ĉiujn Paul K. KUSAYA, prezidanto.


Se ni ne trovas oran trezoron, certe ni trovos Esperanton