Barato: lingva enketo kiel enkonduko al lingvaj rajtoj

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

18-a de aŭgusto 2022

Situo de Karnatako

Tiu ĉi mallonga noto priskribas etan lingvan enketon, kiun ni faris en marto 2022 en Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato. Unue iom pri la universitato kaj ĝiaj studentaro kaj kursaro, poste la rezultojn de la enketo mem, kaj ni finos per diskuto de la rezultoj.


Universitato Azim Premji (laŭ la anglalingva mallongigo: APU) estas nekutima institucio en la pejzaĝo de supera edukado en Barato: privata, sed ne profitcela universitato kun eksplicita socia celo, nome kontribui al la kreado de pli justa, egaleca, daŭripova kaj homeca socio. Ni sufiĉe amplekse priskribis la universitaton aliloke, kaj ne ripetos la detalojn ĉi tie (Rao, 2020a). Sufiĉas por niaj celoj ĉi tie noti, ke pro la celo de APU prepari profesiulojn por la socia sektoro, la studentaro estas el nekutime diversaj fonoj. Jen la studenta profilo de la studentaro de 2021:

  • 51% el la studentoj estis el kampara Barato aŭ el urbetoj
  • studentoj venis el 25 de la 28 barataj gubernioj
  • 57% estis virinoj
  • 60% ricevis financan subtenon de la universitato
  • 17% de la magistraj studentoj havis du jarojn aŭ pli da laborsperto, kaj 31% havis iom da laborsperto.

La studentoj estas aparte sentemaj pri argumentoj pri diskriminacio, ekskludigo, egaleco, rajtoj kaj strategiaro. Sed pri lingvaj neegalecoj, komence de la kurso, la ĉefa konstato estas nur, ke la angla estas lingvo de privilegio kaj diskriminacio. Estas ĝenerale malpli da scio pri la dinamiko inter aliaj lingvoj de la lando kaj pri lingvo kiel io, kio respegulas, formas, kaj reproduktas privilegion, diskriminacion kaj ekskludigon. Jen la fono de la lingva enketo.


Ni faris la lingvan enketon en kurso titolita „Enkonduko al Lingvo kaj Literaturo en Edukado”. La 16-semajna kurso estas deviga dum la dua semestro de kvar-semestra magistra kurso pri edukado. La enketon ni faris jam dum la dua klaso de la kurso. La celo de tiu studbloko estas esplori aŭtobiografie la lingvajn malsimplecojn de la kursanoj. Ni faris la enketon sen multe da preparo por kapti la spontanecon de la respondantoj.


La 20 homoj en la ĉambro estis invititaj „listigi la lingvojn en la klasĉambro”. Simple tion. Jen la listo de 31 lingvonomoj!


Barata tabulo kun lingvoj - 2022

Mallongigoj: 1. La angla, 2. hindia, 3. tamila, 4. telugua, 5. maratha, 6. kannada, 7. malajala, 8. odia, 14. panĝaba, 15. franca, 16. sanskrito, 17. bengala, 18. hispana, 19. guĝarata, 20. urduo, 27. Esperanto.


Diskuto

Ĉar la instrulingvo de la universitato estas la angla, ĝi aperis je la unua loko. La klasanoj rapide listigis plurajn el la 22 aliaj „oficialaj lingvoj” de Barato. Kaj tuj poste ekaperis la nuancoj.

  1. „Mi komprenas la panĝaban, sed povas nek legi nek skribi ĝin. Ĉu mi rajtas mencii ĝin?”
  2. „Hejme ni parolas la harjanan. Sed ĝi estas nur dialekto de la hindia, ĉu ne? Ĉu mi tamen rajtas inkluzivigi ĝin?”
  3. „Kio pri sanskrito? Ĉu mi nomu ĝin unu el miaj lingvoj?”
  4. „Mi faris unu jaron da franca en la lernejo. Ĉu mencieblas?”
  5. „Fakte, la gepatra lingvo mia estas la indiĝena lingvo lambani. Ĉu mi rajtas?”

Kiel la supraj kvin reagoj indikas, sufiĉe rapide leviĝis tiklaj demandoj.

Sed antaŭ ol diskuti tiujn, ni tuj notu, ke aperis en la listigo unue la grandaj „oficialaj” lingvoj. Poste la „dialektoj” (10. Bundelkhandi). Indiĝenaj lingvoj estis menciitaj laste (24. la santala; 30. lambani). La klasanoj ekkomprenas, ke troviĝas lingva hierarkio jam en la ago de la listigo! En posta klaso ni estis diskutontaj la sociohistoriajn fontojn de neegalecoj de potenco inter lingvoj (tial la angla vorto Hegemony [hegemonio] sur la tabulo).


Pro la klarigpetaj demandoj ni malpakis unue la pretendon „koni lingvon”. Ni tiel preparas la grundon por diskuto en posta klaso de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj. Due, montriĝis la arbitra distingo inter „lingvo” kaj „dialekto”. La lingvo-edukaj sekvoj de tiu distingo estas profundaj: parolantoj de la malaltprestiĝaj variaĵoj estas ofte diskriminaciataj. Ni baldaŭ estis diskutontaj la fenomenon de lingvovariaĵo, kaj venos al la fama diraĵo, „lingvo estas dialekto kun armeo kaj mararmeo”.


Tial sur la tabulo aperas la substrekitaj hindiaj vortoj bhasha (t. e. „lingvo”) kaj boli („dialekto”). Trie, la tristiga pozicio de indiĝenaj lingvoj en tiu lingva ekologio. La fakto, ke ili estas menciitaj laste – kaj eĉ tiam heziteme – spegulas la oftan sperton en la lerneja sistemo (tutmonde!), ke oni apenaŭ konsentas nomi ilin eĉ „lingvoj”. Kune kun la mokemo de samlandanoj neindiĝenaj – anoj de la t. n. nacia ĉeffluo – pro ĉio ĉi, la klasanoj vidas, ke tiuj indiĝenaj lingvonomoj aperas laste.


En sekvaj klasoj dum la semestro ni diskutos lingvajn identecojn, homajn rajtojn, kaj la rajton je edukado – tial la nomo sur la tabulo de la esploristino kaj aktivulino Tove Skutnabb-Kangas, kies verkojn ni kune legos.


Lastatempe la barata registaro aperigis Nacian Edukstrategiaron 2020. La dokumento forte rekomendas gepatralingvan edukadon. Por pli detala diskuto pri tiu dokumento, vidu la artikolon „Plurlingva edukado en Barato: taskoj kaj defioj(p 23-27). Nia lingva enketo nuancas la rekomendojn de tiu edukstrategiaro. Oni kapablas nun malpaki la ŝajne memevidentan kategorion „gepatra lingvo”.


Fine de la studbloko, studentoj verkos (en la angla) 2000-vortan „lingvan aŭtobiografion” – eseon pri la lingva ekologio de la propra vivo. La lingva enketo ebligos al ili diskuti pli nuance ne nur la rolon de la angla en sia vivo, sed ankaŭ la interrilatojn de la aliaj lingvoj en la propra medio. Espereble, la eseoj montros la intimajn ligojn inter lingvo kaj identeco.


Tiel la lingva enketo respondas al unu el la celoj de la kurso, „Analizi lingvan diversecon, lingvan variaĵon kaj hierarkiojn en la socio, kaj kompreni la implicojn por la multlingvaj barataj klasĉambroj.”

A. Giridhar RAO

Referencoj



Fonto: (eo) A. Giridhar RAO, Lingva enketo kiel enkonduko al lingvaj rajtoj, Internacia Pedagogia Revuo (p4-6/40) (2022-2)