Bazaj Vortoj Kun Ilia Difino

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi

a [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ŝajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; ŝi nomas lin saĝa; mia frato; ŝia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ĉapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ĉiu tago: nia ĉiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraŭ: la hieraŭaj okazaĵoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaŭ: lia baldaŭa foriro;...) {*0}
[malbona, malbela] (precipe laŭ ekstera aspekto) (fi- kaj -aĉ-: fihundo estas nefidinda kaj eble neatendite mordas - hundaĉo malbele aspektas kaj eble tro bojas) {9}
aĉeti havigi al si per mono {*3}
ad [daŭra aŭ ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [daŭra stato] (dormado, kuŝado,...) {*0}
adreso [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al... {*5}
aero la gasoj ĉirkaŭ ĉio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj {*4}
afero aĵo; objekto aŭ agado aŭ ideo aŭ temo {*2}
afriko (nomo de kontinento) {9}
agi fari ion pri io; aktive okupiĝi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti {*5}
aĝo kvanto de vivjaroj; aĝa: (ofte:) maljuna {*4}
ajn [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en ĉiu pensebla tempo; kie ajn: en ĉiu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu) {*1}
[io konkreta] (belaĵo, manĝaĵo, vidaĵo, ĉirkaŭaĵo...) {*0}
akcepti ne kontraŭi; ne rifuzi; (ankaŭ: gastigi) {*4}
akvo tio, en kio naĝas fiŝoj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune {*3}
al [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; ŝi skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro) {*1}
alia ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A) {*2}
almenaŭ tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol {*1}
alta (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ĝis supro); je granda distanco super la tero (aŭ super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta laŭ rango aŭ pozicio) {*2}
amaso granda kvanto kune {*4}
ambaŭ la du; tiuj du {*1}
ameriko (nomo de kontinento) (Nord-, Mez-, Sud-) {9}
ami tre ŝati; havi plej korajn sentojn por iu/io {*2}
amiko ŝatata, kara homo {*2}
ankaŭ aldone [ne nur tiu/tio, sed ankaŭ tiu/tio alia] {*1}
ankoraŭ ne nur antaŭe, sed ankaŭ nun; ne nur tiom, sed eĉ pli da; daŭre same; ankoraŭ ne: ĝis tiam ne; ne jam {*1}
an [homo: membro; loĝanto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...) {*0}
anstataŭ en la loko de...; en la funkcio de... (anstataŭi: esti aŭ funkcii anstataŭ io/iu alia; anstataŭigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstataŭ la nuna...) {*1}
ant [komencinta, ne fininta, dum la ago] (manĝanta homo: kun manĝaĵo en sia buŝo; falanta pluvo: gutoj en aero); (manĝante (=dum la manĝado), li bone maĉis); (ĝenerale, -anto = -anta homo) {*0}
antaŭ en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; antaŭo: flanko kutime vidata unue; (homo:) vizaĝo, brusto,...; antaŭdiri: jam antaŭe diri ke io nesciata okazos {*1}
aparato pli-malpli granda, pli-malpli komplika ilo {7}
aparta ne kuna; dis(igit)a de; speciala {*4}
apenaŭ preskaŭ ne; ne pli ol (59 minutoj estas apenaŭ unu horo) {*1}
aperi ekvidiĝi; ekesti; montri sin; esti publikigita {*4}
aprilo la monato post marto kaj antaŭ majo (04) {*5}
apud en loko proksima de...; dekstre aŭ maldekstre de... {*1}
aranĝi okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; taŭge kunmeti; aranĝo: la maniero, en kiu io estas aranĝita; la rezulto de la aranĝado {*5}
ar [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ŝtuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune {*0}
artikolo teksto en gazeto; dividaĵo de leĝo, regularo,...; (gramatiko:) la vorto "la" {7}
arto difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ĝia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo aŭ maŝino, ne natura) {*3}
as [ago/stato: nun, ĉiam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ĉiun tagon li legas gazeton; ŝi ĉiam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi loĝas ĉi tie;...) {*0}
as grava aŭ granda grupo da homoj, kuniĝintaj por komuna celo (kutime kun estraro kaj regularo); kunligo de aferoj kun komunaj ecoj; (asocii: tiel kunligi aferojn) {8}
aspekti esti laŭ (unua) rigardo; impresi al la vido {7}
at [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en buŝo; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne moviĝis); (ĝenerale, -ato = -ata homo) {*0}
atendi resti ĝis alveno de iu/io; resti ĝis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (ĝis...) {*3}
atenta rimarkema; volanta ekscii {*4}
atingi veni ĝis dezirata loko; veni ĝis dezirata rezulto {*5}
[elekto] (Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?) {*1}
aŭdi rimarki per la oreloj; (figure: ekscii) {*3}
aŭgusto la monato post julio kaj antaŭ septembro (08) {*5}
aŭskulti provi aŭdi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon {*4}
aŭstralio (nomo de kontinento) {9}
aŭto aŭtomobilo (ekz.: person-, ŝarĝ-, liver-aŭto) {8}
aŭtobuso veturilo (aŭtomobilo) por kelkdek personoj {7}
aŭtomobilo veturilo funkciigata per motoro, kun kutime kvar radoj, sur tero (mallonge: aŭto) {8}
aŭtuno parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmiĝas {*4}
avo patro de patr(in)o {*4}
azio (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Eŭropo: Eŭrazio) {9}
baldaŭ post mallonga tempo {*1}
banano frukto de grandega herbeca (sed palmo-simila) planto (Musa) kun flaveca ŝelo kaj blanka pli-malpli faruneca karno {9}
bazo malsupra parto de objekto, kiu portas ĝin; objekto sub objekto, kiu portas ĝin; tio, sur kio io estas konstruita; la ĉefaj punktoj de pensado; loko de ekiro kaj reveno; bazi: konstrui, starigi ion (ankaŭ: opinion, decidon) sur io {8}
bedaŭri diri aŭ pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel" {*6}
bela vidinda pro formo, koloroj,... {*2}
besto vivanta estaĵo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj) {*4}
bezoni ne povi esti aŭ fari sen {*3}
biblioteko librejo, libraro, kie oni povas legi aŭ prunti librojn {8}
bildo videblaĵo (vera aŭ desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvazaŭ-videblaĵo nur en pensoj {*3}
bileto papereto aŭ kartoneto por eniri spektaklon aŭ por veturi per publika veturilo; papera mono {7}
birdo besto dukrura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...] {*3}
bo [parenco per geedziĝo] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...) {*0}
bona kun la ĝustaj ecoj; kontentiganta {*2}
botelo (vitra) ujo kun malvasta malfermaĵo {*6}
brili radii aŭ reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...) {*4}
celo tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?") {*4}
cent 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230 {*1}
certa [sen dubo]; difinita; bone konata (almenaŭ por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke... {*3}
ci = vi (al infano, amiko, subulo) [ne ĝenerale uzata] {X}
ĉar [kialo, kaŭzo, motivo] (ĉar pluvis, ni malsekiĝis) {*1}
ĉarma plaĉa, bela, alloga; ĉarmi: iom mistere, sorĉe allogi {7}
ĉe en loko tre proksima de; (preskaŭ) tuŝante; (preskaŭ) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de {*1}
ĉefa [plej grava] (ĉefurbo, ĉefvojo, ĉefdirektoro,...); ĉefo: superulo en laborejo; fakestro {*0}
ĉevalo besto kvarpieda por rajdi aŭ tiri (Equus) (henas: "hi-hi") {*3}
ĉi [proksima] (ĉi tie = tie ĉi; ĉi tiu = tiu ĉi; ĉi-foje;...) {*1}
ĉia de ĉiuj kvalitoj; ĉiuspeca {*1}
ĉial pro ĉiuj aŭ ĉiaj kaŭzoj, motivoj {9}
ĉiam en ĉiuj tempoj {*1}
ĉie en ĉiuj lokoj {*1}
ĉiel en ĉiu maniero; ĉiumaniere; en ĉiu grado, ĉiugrade {*6}
ĉies de ĉiu(j); apartenanta al ĉiu(j) (kune aŭ aparte) {9}
ĉio ĉiuj aferoj; la tuto {*1}
ĉiom ĉiukvante (laŭ deziro); la tuta kvanto {9}
ĉirkaŭ je ĉiuj flankoj de...; proksimume {*1}
ĉiu [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...) {*1}
ĉj [kara viro aŭ knabo] (post kelkaj literoj de la vorto: paĉjo = pa(tro) + -ĉjo; filĉjo = fil(o) + -ĉjo; Joĉjo = Jo(hano) + -ĉjo) {9}
ĉu ?; (Ĉu Vi Legis Tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ĉu mi faros tion.; Ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ, tiu letero baldaŭ alvenos.; Ĉu mi ŝatas aŭ ne, tio tamen okazos.) {*1}
da [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ŝuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas aŭ estis vino) {*1}
danki diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro {*3}
daŭri ekzisti aŭ okazi dum pli longa tempo; ekzisti aŭ okazi ankaŭ (antaŭe kaj) poste; ne ĉesi; (daŭrigi: plufari) {7}
daŭro kvanto da tempo, dum kiu io okazas {*4}
de [deveno] (li venas de Ameriko; ŝi iras de la domo al la lernejo; mi ricevis tion de ili); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia frato) {*1}
decembro lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12) {*5}
decidi ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado {*5}
deĵori plenumi sian servon (laŭ horaro) {9}
dek 10; dudek: 20; dek du: 12; naŭdek tri: 93 {*1}
dekstra (ĉe homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren) {*3}
demandi diri ion al iu por ekscii ion {*2}
des [proporcie] (ju pli multaj estas la manĝantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {7}
devi ne povi ne fari, pro neceseco aŭ forta volo, aŭ pro ordono; devas esti: sendube (aŭ tre probable) estas {*2}
deziri voli havi ion; voli fari ion; voli ĝui ion {*2}
diablo supernatura estulo aŭ estaĵo de malbono {8}
difini precize, sendubige klarigi aŭ priskribi ideon, vorton, taskon,..., menciante ecojn, kiujn ĝi havas kaj ne havas {7}
dika (kun pli granda ol kutime) mezuro en neĉefa direkto (arbo dika aŭ maldika, dum la alto estas sama) {*4}
dimanĉo tago de la semajno, inter sabato kaj lundo {*5}
direkto tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antaŭen,...]; direkti: turni kaj/aŭ irigi al iu direkto aŭ celo (ankaŭ: orkestron, entreprenon,...); stiri {*4}
diri elbuŝigi vortojn; buŝe sciigi {*2}
dis [al pluraj aŭ multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aŭ multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distranĉi...) {*0}
diskuti interparoli, interŝanĝante opiniojn {7}
do [konkludo] (pluvis, do ĉio estas malseka) {*1}
doktoro iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankoraŭ verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro" {*6}
dolĉa kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda {*3}
domo konstruaĵo; loĝejo (kun propraj eksteraj muroj) {*3}
doni havigi; enmanigi; mal-preni {*2}
dormi ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kuŝi senage kun fermitaj okuloj {*3}
du 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj {*1}
dum [daŭro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis) {*1}
e [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (ŝi bele kantas; li povas alte salti; parolu ĝentile!; ĝenerale ŝi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ĝin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ĉiu tago: ĉiutage mi manĝas panon; per aŭto: ni veturis aŭte; vera: tio vere okazis; hejmo: li loĝas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...) {*0}
ebl [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forviŝebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti aŭ ne esti, okazi aŭ ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: kaŭzi, ke io estas farebla aŭ ke io povas okazi {*0}
ec [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ŝtofo (ne silko)) {*0}
ne nur, sed ankaŭ... [neatendita, nesupozita] {*1}
eduki instrui por la vivo {*6}
edzo viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedziĝo, nupto), kontrakto aŭ fakto {*3}
eg [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...) {*0}
ej [loko, kie] (lernejo, bakejo, loĝejo, ĉevalejo,...) {*0}
ek [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu! {*0}
ekrano blanka tuko aŭ surfaco, sur kiun oni projekcias filmon aŭ lumbildojn; (vitra) surfaco, sur kiu projekciiĝas bildoj aŭ teksto (de televidilo, komputilo); ŝirmilo en formo de maldika plato; portebla provizora vand(et)o {9}
eks ne plu (havanta tiun profesion, funkcion,...) {9}
ekskurso turisma aŭ esplora promenado/vojaĝo {7}
ekster ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo {*1}
ekzemplero unu el pluraj aŭ multaj samaj aŭ samspecaj (ekzemplero de libro, revuo, disko,...) {X}
ekzemplo io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ĝin, oni povas imagi la aliajn) {*4}
ekzerci lertigi (sin aŭ alian) per praktika ripetado {7}
ekzisti esti (ie en la mondo) nun kaj vere {*5}
el de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (ankaŭ:) el fundo, ĝisfunde, komplete (elĉerpi, ellerni, elmontri,...) {*1}
elekti preni aŭ tion aŭ tion alian; fari tion aŭ tion alian; difini (per voĉdonado), kiu aŭ kiuj ekhavos certan oficon {*4}
em [ŝato aŭ inklino kun/sen ŝato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompiĝema,...) {*0}
en ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj] {*1}
end [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...) {*0}
er [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...) {*0}
esperi pensi, ke estus bone, se io okazus; antaŭĝoji; kun ĝojo atendi, ke io okazos {*4}
esti [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; troviĝi {*2}
estr [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ŝipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aŭ asocio; estrarano: membro de estraro {*0}
et [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...) {*0}
eŭropo (nomo de kontinento) (fakte unu kontinento kun Azio: Eŭrazio) {9}
eventuala povanta okazi aŭ ne okazi, laŭ la (ne jam konataj) cirkonstancoj {X}
evolui iom post iom aliformiĝi, kreski {7}
facila simple, sen peno, farebla aŭ komprenebla {*2}
fako parto de kesto aŭ ŝranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividaĵo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ŝak- aŭ dam-tabulo; temaro por lerni aŭ studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aŭ studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aŭ studi certan temaron {*6}
fakto io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivaĵo; kontrolebla veraĵo {*6}
fali rapide moviĝi de supre malsupren; renversiĝi {*3}
familio patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aŭ sen aliaj parencoj loĝantaj kun ili); parencaro {*3}
fari estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj {*2}
februaro monato inter januaro kaj marto (02) {*5}
feliĉa ĝoje kontenta; ĝoja, ĉar havas ĉion bezonatan {*2}
fenestro truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi; fako sur komputila ekrano {*3}
fermi igi ne en- aŭ elirebla (pordon, ĉambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); ĉesigi, fini (diskuton, kunvenon,...) {*3}
festi (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io {*4}
fi [voko: malbele!, malnoble!] {9}
filmo bendo kun bildoj projekcieblaj; bendo sur kiun oni faras bildojn projekcieblajn aŭ fotojn; rakonto fotografita per moviĝantaj bildoj; filmi: fotografi moviĝantajn bildojn sur filmo (aŭ sur magneta bendo,...) {7}
filo vira ido (rilate al liaj gepatroj) {*3}
fini igi kompleta; baldaŭ ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; ĉesigi; finiĝi: esti en sia lasta parto; ĉesi; fino: lasta parto aŭ momento; ĉes(ig)o; fin(aĵ)o: ekstremaĵo {2}
fiŝo besto kun skvama haŭto kaj naĝiloj, vivanta en akvo, movanta sin naĝante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fiŝ(kapt)i: (provi) kapti fiŝojn {*4}
flanko dekstra aŭ maldekstra, antaŭa aŭ malantaŭa parto, surfaco aŭ rando; korpoparto inter brako kaj kokso {*2}
flava kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(aĵ)o: flava interna parto de ovo {*5}
floro parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ĝiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi {*4}
flugi sin movi en aero, kiel birdo aŭ insekto; moviĝi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...) {*3}
fojo unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte {*2}
for al malproksima loko (iri for aŭ foriri, ĵeti for aŭ forĵeti); ne (plu) ĉi tie (esti for); (fore: malproksime) {*1}
forgesi ne memori; perdi el memoro; ne pripensi {*4}
formo videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, taŭga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon {*2}
forta tre kapabla por puŝi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado {*2}
frapi (subite) forte tuŝi per mano aŭ io alia {*4}
frato vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido) {*3}
fraŭlo viro ne (jam) edziĝinta {*3}
freneza perdinta la prudenton; mense malsana {7}
frue antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco {*3}
funkcio servo, laboro, agado, kiun iu (aŭ io) faru (la funkcio de kelnero estas alporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn; la funkcio de kasisto estas enkasigi pagojn; la funkcio de la nazo estas spiri kaj flari; la funkcio de horloĝo estas montri la (ĝustan) horon); funkcii: plenumi funkcion; agi laŭ sia funkcio {8}
fuŝi malbonigi ion aŭ malbone fari ion, pro senzorgeco (laŭvola aŭ ne laŭvola) {9}
gazeto papero kun multaj skribaĵoj (novaĵoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...) {*4}
ge [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...) {*0}
glaso vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...) {*4}
granda pli multe ol ordinare (laŭ mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ĉiuj direktoj (longo, alto, larĝo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...) {*2}
gratuli bondeziri pro okazaĵo aŭ atingaĵo {8}
grava kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda {*2}
grupo (malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj; grupigi: kunigi en grupon; grupiĝi: fariĝi grupo {*5}
gvidi montri al iu, kien iri aŭ kion fari {*6}
ĝenerala ofte kaj multloke vidata, aŭdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,... {*6}
ĝeni (iom) malhelpi al iu; ĝeni sin: ne kuraĝi, honteti {*6}
ĝi tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas) {*1}
ĝis [atingo] (ni iris ĝis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (ĝis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ĉi tiu loko kaj tiu loko (ĝis la arbaro estas kampoj); inter ĉi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ĝis la oka (horo) mi laboris); "ĝis!", "ĝis revido!": saluto ĉe foriro {*1}
ĝusta tiel, kiel devas esti; senerara {*4}
ha [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono) {*1}
havi posedi; esti kun; ne esti sen {*2}
hejmo la propra aŭ familia loĝejo; famili(ec)a restadejo {*3}
helpi faciligi ies laboron; kune fari {*2}
hieraŭ en/dum la tago antaŭ la nuna tago {*1}
historio (rakontoj pri) tio, kio okazis {*4}
ho [voko: miro, atentu!] {*1}
hodiaŭ en/dum la nuna tago; en/dum ĉi tiu tago {*1}
homo (Homo sapiens); viro aŭ virino aŭ knabo aŭ knabino; la homaro: ĉiuj homoj sur Tero {*2}
horo 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono) {*3}
hotelo domo, kie vojaĝantoj povas loĝi (kontraŭ pago) {7}
i [ago/stato] [verbo] (mi ŝatas kanti; li volas salti; ŝi povas naĝi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; sufiĉe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por manĝi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaŭ: adiaŭi - li adiaŭis min en la stacidomo; ĉirkaŭ: ĉirkaŭi - ili tute ĉirkaŭis min;...) {*0}
ia de nedifinita (aŭ ne menciata) speco; iuspeca {*1}
ial pro iu kaŭzo aŭ motivo {*6}
iam en nedifinita (aŭ ne menciata) tempo; ne nun {*1}
ideo penso; io en kapo {*4}
id [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (ĉevalido, ŝafido, reĝido, Napoleonidoj,...) {*0}
ie en nedifinita (aŭ ne menciata) loko {*1}
iel en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade {*6}
ies de iu(j); apartenanta al iu(j) {*6}
ig [fari -a, -o; kaŭzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enpoŝigi,...); igi: fari, kaŭzi {*0}
[ekesti -a, -o; kvazaŭ sin -i; kvazaŭ io/iu -as ĝin/lin/ŝin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruliĝas) (grandiĝi, ruiniĝi, kuniĝi, puŝiĝi, enfermiĝi, elverŝiĝi,...); iĝi: ekesti, fariĝi {*0}
ili tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj {*1}
il [instrumento, rimedo] (kutima, ĝenerale uzata ilo por ...-i) (tranĉilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (manĝilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...) {*0}
imagi vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon {*6}
ind [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, laŭdinda,...) {*0}
infano juna homo; ido de homo (aŭ besto); filo aŭ filino {*2}
informi sciigi (pri io); informiĝi: ekhavi informojn {*6}
ing [io, en kion oni metas tion (parte), por teni ĝin] (kandelingo, lampingo, ŝtopilingo, glavingo, piedingo,...) {*0}
int [fininta, post la ago] (manĝinta homo: kun manĝaĵo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (manĝinte (=post la manĝado), li lavis la telerojn); (ĝenerale, -into = -inta homo) {*0}
inter [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A) {*1}
interesi veki scivolon (ĉu en la afero estas ia utilo, profito, kono aŭ scio (por iu)); interesiĝi: esti scivola (ĉu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aŭ scion (por iu); scivolo-veka {*3}
inviti peti iun veni ien (se li aŭ ŝi volas veni tien); peti iun fari ion (se li aŭ ŝi volas fari tion); peti sen devigo {*5}
io nedifinita (aŭ ne menciata) afero {*1}
iom nedifinita (aŭ ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a; ne tre ...a) {*1}
iran/o  ??? irano movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, naĝiloj; funkcii per movo {*2}
is [ago/stato: antaŭ nun] [verbo] (mi ĵus vidis birdon; hieraŭ mi estis en la urbo; antaŭ kvar jaroj li forveturis;...) {*0}
ism [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...) {*0}
ist [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte aŭ profesie) (bakisto, tubisto, ĝardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto) {*0}
it [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (ĝenerale, -ito = -ita homo) {*0}
ital/o  ??? italo nedifinita (aŭ ne menciata) individuo aŭ ekzemplero; unu el multaj {*1}
j du aŭ pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) ruĝa kaj (unu) flava pomoj;...) {*0}
ja [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (eĉ se iuj diras, ke li ne diris tion)) {*1}
jam (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue) {*1}
januaro unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01) {*5}
japan/o  ??? japano 12 monatoj; 365 aŭ 366 tagoj; sunciklo {*2}
je (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...) {*1}
jen [montro] (jen li: vidu, tie li estas) {*1}
jes [konfirmo] (Ĉu vi venos? Jes, mi venos.) {*1}
ju [proporcie] (ju pli multaj estas la manĝantoj, des malpli grandaj estas la porcioj; ju pli da homoj, des pli da plezuro; ju pli da infanoj, des pli da zorgoj) {8}
julio monato de la jaro inter junio kaj aŭgusto (07) {*5}
juna de malgranda aĝo {*2}
junio monato de la jaro inter majo kaj julio (06) {*5}
ĵaŭdo tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo {*5}
ĵeti per forto (tra aero) meti ien {*3}
ĵus antaŭ tre mallonga tempo; antaŭ momento {*1}
kaj [a kaj b: a&b, a+b] {*1}
kalkuli labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4)) {*4}
kampo tereno sen arbaro; (ĉirkaŭlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aŭ inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo) {*2}
kanti muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj {*3}
kapabla povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn {*5}
kapti ekpreni, tiel, ke la kaptaĵo aŭ kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon) {*4}
kara amika, amata; (ankaŭ:) multekosta; kun alta prezo {*4}
karto foli(et)o el dika papero, kartono aŭ plasto {*5}
kasedo = kaseto (kun son- aŭ bild-bendo) {X}
kaŝi meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas ĝin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete {*4}
kaŭzo tio, pro kio io okazas necese; kaŭzi: necese okazigi {*4}
kazo aparte priparolata aŭ komparata okazaĵo aŭ situacio; (gramatiko:) formo de substantivo,... laŭ ĝia rolo en frazo (en Esperanto nur distingo inter "sen -n" kaj "kun -n"); (juro, scienco:) difinita speciale studinda okazaĵo {9}
ke (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; ŝi diros, ke ŝi vidas: ŝi diros "mi vidas"; li aŭdis, ke ŝi venos: li aŭdis "ŝi venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis) {*1}
kelka iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4 {*2}
kia [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca]) {*1}
kial [kaŭzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio {*1}
kiam [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe]) {*1}
kie [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke]) {*1}
kiel [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile]) {*1}
kies [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno]) {*1}
kio [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero]) {*1}
kiom [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante]) {*1}
kiu [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero aŭ elektaĵo]) {*1}
klara facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksaĵoj (akvo, vino); sennuba (ĉielo) {*2}
klaso aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondiĉoj aŭ kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj aŭ aĵoj, similaj laŭ iu(j) eco(j) (laŭ iu ordigo); klasi: aranĝi laŭ klasoj aŭ laŭ alia ordo {*5}
klavo plateto aŭ butono kun risorto, kiun oni premas por funkciigi muzikinstrumenton (pianon,...), skribmaŝinon, aŭ alian aparaton {X}
klopodi fari ĉion por sukcesigi ion; maltrankvile zorgi pri io {9}
klubo malgranda societo {9}
knabo juna viro {*3}
kolekti multaj samaj aŭ similaj aĵoj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolektiĝi: kuniĝi; kunveni {*4}
koloro [ruĝa, blua, verda, flava,...] {*3}
komenci fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (ĵus antaŭe ne -i, sed) nun -i; komenciĝi: (ek)esti en sia unua parto; (ĵus antaŭe ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento {*2}
komerci aĉeti kaj vendi (por havi profiton) {*4}
komisiono ar(et)o da homoj, komisiita esplori demandon aŭ plenumi taskon (kiu nur post fino de la esploro aŭ laboro raportas al la komisiinto(j)) {8}
komitato grupo da personoj, elektitaj por fari certajn organizajn taskojn; gvidantaro de asocio {7}
kompreni havi ĝustan ideon pri la signifo {*2}
komputi kalkuli laŭ instrukcioj kaj kriterioj ne nur matematikaj (ekzemple: ankaŭ laŭ tarifoj kaj kontrakt-kondiĉoj) (komputi salajron, kostojn); per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn laŭ ((parte) antaŭe fiksitaj, programitaj) matematikaj kaj ne-matematikaj instrukcioj kaj kriterioj; nombri kvanto-unuojn laŭ mezurado dum fluo (kaj kalkuli prezon) (akvo-, gas-, benzin-komputilo) {X}
komuna de pluraj homoj (aŭ bestoj aŭ aĵoj) kune {*4}
koncerni speciale rilati al; havi gravecon por {7}
kongreso granda kunveno por iu celo aŭ de iu asocio; kongresi: kunveni en kongreso; partopreni en kongreso {7}
koni scii, ke oni jam vidis, aŭdis aŭ legis ion; scii, ke oni jam vidis aŭ renkontis iun; memori la signifon aŭ enhavon de io; havi sperton pri io, aŭ pro kontakto kun iu {*2}
konkreta malabstrakta; tio, kio estas sensebla (tuŝebla, aŭdebla, videbla, flarebla, gustumebla...), ne nur estanta en pensoj {X}
konsenti diri: "jes, tiel estas" aŭ "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aŭ la saman preferon {*4}
konsili diri: "pli bone faru tiel..." {*3}
konsisti esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo) {*6}
konstrui kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaŭ: vorton, frazon, argumentojn,...) {*3}
kontakto kiam du objektoj tuŝas unu la alian; kiam du personoj havas interrilaton; kontakti: havi kontakton; kontaktilo: aparato por fari elektran cirkviton per kontakto inter metalpecoj [(kontakt)ŝtopilo, ŝtopilingo,...] {X}
kontenta pensanta, ke ĉio estas bona, ke ĉio okazis bone, ke oni havas ĉion, kion oni bezonas {*4}
kontraŭ [--> <--]; [kun mala (inversa) direktiĝo, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne laŭ (regulo); [kun la antaŭo (fronto, vizaĝo, fasado) direktita al la antaŭo de la alia] (sidi kontraŭ iu ĉe la sama tablo; la kontraŭa flanko de la strato; kontraŭaj paĝoj de libro); [inversa direkto] (naĝi kontraŭ la fluo); [(provo pri) ĉesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontraŭ malsano; digo kontraŭ inundo; batali kontraŭ atakanto); [movo, kiun io ĉesigas] (akcidente veturi kontraŭ arbon; ĵeti pilkon kontraŭ muron); [interŝanĝo] (ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj; manĝi kontraŭ pago); kontraŭi: esti kontraŭ, agi kontraŭ {*1}
kontroli esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti {8}
korbo ujo (portebla) el plektitaj branĉoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj {*5}
kosti kiom da mono necesas por fari aŭ ekhavi (aĉeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion {*3}
kredi pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon {*2}
kreski pligrandiĝi (iom post iom) {*3}
krom [aparta mencio] ne nur ... sed ankaŭ aliaj (krom pano, ni manĝas (ankaŭ) rizon); ĉiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, ĉiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala aŭ kutima nomo {*1}
kruela turmentema, ŝatanta suferigi {8}
kuiri fari manĝon (en bolanta akvo) {*4}
kulturo ĉio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la ĉirkaŭaĵo per bel-arto, teatraĵoj, literaturo, konstru-arto... {*6}
kun [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune {*1}
kupono detranĉita parto (de akcio, obligacio, reklam-anonco, bileto,...), kiu kiel tia donas rajton pri io {9}
kuri tre rapide iri {*3}
kurso vico da lecionoj; difinita vojo sekvenda {7}
kuŝi esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove {*4}
kutimi tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: laŭ kutimo; en plej multaj okazoj {*4}
kvankam [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraŭ la forta pluvo,...)) {*1}
kvar 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj {*1}
kvazaŭ ne vere tio/tiu, sed tute simila al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile {*1}
kvin 5; kvindek: 50; dek kvin: 15 {*1}
la [konata, evidenta, jam menciita] {*1}
labori faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon,...) {*2}
lago sufiĉe granda akvo(-loko), ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas tero {*5}
lakto likvo el mamo de homo aŭ besto (ekzemple: bovino, ŝafo), kiun trinkas tre juna ido; simila suko el planto {*4}
lando parto de Tero, aparta pro geografio aŭ historio (ne ĉiam =ŝtato aŭ =regno); (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*2}
larĝa (kun granda) mezuro alie ol laŭ longo aŭ alto; kun sufiĉe da spaco {*4}
lasi ne ŝanĝi; ne forpreni; restigi; ne ĝeni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi: foriri kaj restigi {*3}
lasta neniu aŭ nenio estas post tiu; mal-unua {*2}
laŭ sekvante; konforme al (iri laŭ vojo; fari ion laŭ la reguloj); laŭ li,...: li diris, ke...; li pensas, ke... {*1}
lavi purigi per akvo (kaj sapo) {*4}
leciono parto de instruado; pli-malpli horo da instruado {*6}
legi vidi kaj kompreni vortojn; voĉlegi: legi aŭdeble {*2}
letero frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto) {*3}
levi suprenigi; preni de tero kaj teni super tero {*2}
li tiu viro; tiu knabo {*1}
libera neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, ŝi aŭ ĝi volas foriri; kiu povas fari, kion li aŭ ŝi volas {*2}
libro frazoj sur papero: multaj paĝoj kune (binditaj) {*3}
ligi igi kunaj; maldisigi; fiksi per ŝnuro {*4}
lingvo ĉio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribaĵoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva: ne en Esperanto {*3}
literaturo bel-artaj skribaĵoj; skribaĵoj pri unu temo {8}
loĝi daŭre restadi (en domo, urbo, lando) {*2}
loko tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aŭ vilaĝo; loki (ion ie): meti en lokon; loka: en/pri/... (unu) certa loko {*2}
longa (kun granda) mezuro en unu direkto (de antaŭo ĝis malantaŭo, de komenco ĝis fino) (ankaŭ pri tempo) {*2}
ludi fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aŭ lertiĝo; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatraĵo) {*4}
lundo tago de la semajno inter dimanĉo kaj mardo {*5}
mal [tute ne; inverse; kontraŭe] (mallonga, malamiko, mallumo, malakcepti, mallaŭdi, malsupre, malpli,...) {*0}
malgraŭ eĉ se tio aŭ tiu malhelpus (malgraŭ la forta pluvo, ni (tamen) iris eksteren (= kvankam forte pluvis,...)) {7}
manĝi enbuŝigi por vivi {*3}
maniero tiel, kiel iu faras ion; tiel, kiel okazas io {*5}
manki ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al ĝi: ĝi ne estas kompleta; ĝi ne bone funkcias); (ĝi mankas al mi: mi ne havas ĝin, kaj tion mi bedaŭras (ĉar mi bezonas ĝin, aŭ ĉar mi ŝatas ĝin)) {*3}
mano korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni; manilo: malfermilo sur pordo {*2}
mardo tago de la semajno inter lundo kaj merkredo {*5}
marko rekonilo; komerca nomo; papereto aŭ stampo kun ia valoro; nomo de mono en iuj landoj; poŝtmarko: surmetaĵo por pagi sendadon de letero; marki: meti markon (signon) {*4}
maro tre granda (sala) akvo {*3}
marto monato de la jaro inter februaro kaj aprilo (03) {*5}
maŝino aparato por produkti ion aŭ fari iun laboron, (ĝenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,... {*6}
mateno komenco de tago post nokto; lumiĝo {*3}
materialo tio, el kio oni faras ion {7}
mem [akcentas: tiu menciita, ne alia] (mi aŭdis tion de li mem: mi aŭdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris; la vorton mem mi ne konas, sed mi komprenas, kion ĝi signifas); [sen helpo] (faru tion mem!; memlernanto); [per si] (memĉesa moviĝo) {*1}
membro ano, aliĝinto de klubo, asocio, societo,...; elstara parto de korpo [brako, kruro] {7}
memori teni en kapo; ankoraŭ scii poste {*3}
merkredo tago de la semajno inter mardo kaj ĵaŭdo {*5}
mesaĝo sciigo; informo sendata de unu persono al alia(j) {X}
meti [starigi, kuŝigi, pendigi] {*2}
metodo pripensita aro da manieroj por atingi iun celon {8}
mezo en "abcde" c estas en la mezo; en "O", la mezo estas malplena; (meza: en la mezo; ne ekstrema) {*4}
mi [la parolanto] {*1}
miksi kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi: (figure:) konfuzi {*6}
mil 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800 {*1}
miliardo mil milionoj {8}
miliono mil miloj; 1 000 000 {*6}
militi per multaj homoj kaj armiloj batali kontraŭ malamika lando (aŭ kontraŭ enlandaj malamikoj) {*2}
minus "forprenu la sekvantan"; minuso: la signo "-" en kalkulado (8-3=5 ok minus tri estas kvin); malavantaĝo {8}
minuto 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo] {*4}
miri esti surprizita (ĉar io okazis, pri kio oni pensis, ke ĝi ne okazos aŭ ne povas okazi) {*3}
mis [ne ĝuste; erare] (misprononci, misaŭdi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispaŝi, misgluti,...) {*0}
momento tempo-punkto; malpli ol sekundo {*4}
monato 30, 31, 28 aŭ 29 tagoj; 12-ono de jaro; unu lunciklo {*4}
mondo Tero kun ĉio kaj ĉiuj sur ĝi {*2}
mono per kio oni pagas [dolaroj, eŭroj, frankoj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono {*3}
monto tera altaĵo (centojn aŭ milojn da metroj alta) {*3}
montri indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi {*2}
morgaŭ en/dum la tago post la nuna tago {*1}
morti senviviĝi {*2}
movi meti al alia loko; agigi {*2}
multa en granda kvanto; multaj: pli ol 4 aŭ 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo {*2}
muso malgranda ronĝulo kun longa vosto (Mus,...); (figure: aparato por i.a. movi la montrilon sur komputila ekrano) {8}
muziko plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversa alteco (farata per voĉo(j) aŭ per instrumento(j)); muziki: fari aŭ ludi muzikon {*5}
n [-o -as --> -(o)n / -(o)n <-- -as -o] [komplemento sen prepozicio: i.a. objekto, daŭro, mezuro] (tiu viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis ŝin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon ruĝa; mi konas lin kiel ĉefo (mi=ĉefo); mi konas lin kiel ĉefon (lin=ĉefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio daŭras unu horon; ŝi pagis unu eŭron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton!) {*0}
nacio (iel oficiale organizita) popolo; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) ŝtato (ekzemple en: Unuiĝintaj Nacioj) {*2}
naĝi movi sin en akvo {*6}
naski ekhavi idon; eligi idon el sia korpo {*3}
naŭ 9; naŭdek: 90; dek naŭ: 19 {*1}
ne [malkonfirmo] (Ĉu vi venos? Ne, mi ne venos.) {*1}
necesa ne malhavebla por fari ion; bezonata {*3}
nek [ne tiu, kaj la alia ankaŭ ne] (nek hundo, nek kato estas sovaĝa besto; mi manĝis nek panon, nek kaĉon) {*1}
nenia de neniu kvalito; neniuspeca {*1}
nenial pro neniu kaŭzo aŭ motivo {9}
neniam en neniu tempo {*1}
nenie en neniu loko {*1}
neniel neniumaniere; tute ne {9}
nenies de neniu; apartenanta al neniu {8}
nenio neniu afero {*1}
neniom neniu kvanto; eĉ ne la plej malgranda kvanto {8}
neniu eĉ ne unu el; eĉ ne unu homo, individuo, ekzemplero,... {*1}
nepre necesega; nemalhavebla; neevitebla {*6}
neŭtrala kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto aŭ batalo; kiu ne avantaĝigas unu el la partioj en diskuto,... {X}
ni mi kaj li; mi kaj ŝi; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj ŝi kaj vi; mi kaj ili kaj vi {*1}
nj [kara virino aŭ knabino] (post kelkaj literoj de la vorto: panjo = pa(trino) + -njo; filinjo = fili(no) + -njo; Manjo = Ma(ria) + -njo; Elinjo = Eli(zabeto) + -njo) {9}
nokto kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno {*4}
nomo vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton aŭ estaĵon; interkonsentita aŭ kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ..."); (nome: jen mi nomos, indikos tion, kion mi celas) {*2}
nordo [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (N) {*6}
normala antaŭvidebla laŭ la naturo, la kutimoj, la kutimaj kondiĉoj,... (ne stranga; ne speciala, ne miriga) {8}
nova ne jam ekzistanta; ne antaŭe ekzistinta; ne jam okazanta; ne antaŭe okazinta; ne antaŭe vidita, aŭdita,... {*2}
novembro monato de la jaro inter oktobro kaj decembro (11) {*5}
nu [paŭzo por pens(ig)i]; (nu nu!: trankvilu!) {*1}
nul 0; nuligi: senvalidigi; malanonci {*4}
numero nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); unu eldono de revuo, gazeto; numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj) {*5}
nun en ĉi tiu tempo {*1}
nur ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur ŝi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondiĉo (nur se) {*1}
o [io ekzistanta] [substantivo] (viro; vojo; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribaĵo; belo; beleco; li estas avo; li fariĝis avo; mi nomas lin avo) (skribi: bela skribo; fini: mi restis ĝis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: ĝusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la ĉielo; adiaŭ: malĝojiga adiaŭo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (aŭ triopo) bele kantis) {*0}
obl [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=multipliki) {*0}
ofico ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon; oficejo: loko por administra aŭ serva laboro {*5}
ok 8; okdek: 80; dek ok: 18 {*1}
okazi fariĝi aŭ esti farata; okazaĵo: tio, kio okazas; okazo: apartaj cirkonstancoj aŭ momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion) {*2}
okcidento kie la suno malleviĝas (geografie: °U=ueste) {*6}
oktobro monato de la jaro inter septembro kaj novembro (10) {*5}
okupi eniri aŭ eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupiĝi pri io: dediĉi sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io); okupo: kio okupas iun {*3}
ol [komparo: malsama] (pli ol; malpli ol; alia ol) {*1}
on [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...) {*0}
oni homoj kutime, ĝenerale {*1}
ont [ne komencinta, antaŭ la ago] (manĝonta homo: kun manĝaĵo en poto aŭ sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (manĝonte (=antaŭ la manĝado), li lavis siajn manojn); (ĝenerale, -onto = -onta homo) {*0}
op En Grupo(j) De... (xx = okope, po du); ... kune (tiu triopo: tiuj tri homoj kune) {9}
ordinara ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; ĉiutaga {*5}
ordo kiam io estas aranĝita en regula, ne hazarda maniero; ---::---::---::--- estas ordo, -:---::-:--:::-- ne estas ordo; ordigi: fari ordon; aranĝi laŭ iu ordo {*4}
organizi gvidi kaj laborigi homojn, venigante ankaŭ la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru komplikan laboron {*6}
oriento kie la suno leviĝas (geografie: °E=eoste) {*6}
os [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morgaŭ mi aĉetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...) {*0}
ot [ne komencita, antaŭ la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo aŭ glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=antaŭ la fotografado), li kombis siajn harojn); (ĝenerale, -oto = -ota homo) {*0}
ovo pli-malpli globforma aĵo, en kiu kreskas idoj de birdoj, reptilioj, insektoj,... ekster la korpo de la patrino, ĝis ili povas vivi ekster ĝi {*5}
paco sen milito; sen bataloj; sen kvereloj {*3}
paĉjo kara vorto por patro (pa(tro) + -ĉjo) {8}
pagi doni monon (por ricevi ion (objekton, servon,...) aŭ pro devo); enpagi (al konto/kaso); elpagi (de konto/kaso) {*3}
paĝo unu flanko de unu folio de libro aŭ gazeto {*5}
pano manĝaĵo bakita el knedita fermentinta pasto {*4}
papero materialo, sur kiu oni skribas leterojn kaj presas librojn aŭ gazetojn {*4}
pardoni diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni"; ne puni ion punindan {*4}
paroli diri vortojn kaj frazojn {*2}
parto ne la tuto, sed ligita (nun aŭ iam) al la tuto {*3}
pasi ne resti; ne halti; preteriri sen halto; trairi sen halto; iom post iom malaperi aŭ ne plu okazi (la semajno pasis sen gravaj okazaĵoj; la pluvo pasis); pasigi: irigi de loko al loko sen halto; igi (tempon) pasi, farante ion (kie vi pasigis vian libertempon?) {*3}
patro naskiginto (en rilato al la naskigita infano) (patrino: naskintino (en rilato al la naskita infano)) {*2}
peco parto el tuto, ne (plu) ligita al la tuto; rompaĵo; ero; unu el multaj samaj aŭ similaj {*3}
pendi esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo {*5}
pensi havi ideojn en la kapo; labori per kapo {*3}
per [ilo, rimedo]; uzante; utiligante (mi tranĉas per tranĉilo; ŝi veturis per aŭto; li skribis per grandaj literoj) {*1}
perdi ekmalhavi; ekhavi malprofiton, malavantaĝon {*3}
perfekta tute tia, kia ĝi devas esti; senmanka {8}
periodo (iom longa) peco de tempo; tempo inter du el multaj samaj okazaĵoj, kiuj okazadas kun regulaj intertempoj {9}
permesi diri, ke estas bone, ke iu faros ion; diri: "mi ne kontraŭas, ke vi faru tion" {*3}
persono homo, konebla laŭ nomo aŭ funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") aŭ priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj (karaktero, konduto,...) de iu homo, kiel tuto {*3}
peti diri, ke oni deziras ekhavi aĵon aŭ servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion; diri "bonvolu ...i" {*2}
piedo la parto de la korpo, je fino de la kruro, sur kiu homo aŭ besto iras; simila parto, sur kiu staras objekto {*3}
plaĉi doni agrablan senton al iu, pro aspekto aŭ agado {*5}
plano antaŭe pripensita aranĝo de io farota; desegno de tio; desegno de urbo, kun indiko de domoj kaj stratoj kaj interesaj aŭ gravaj konstruaĵoj (=urbomapo); plani: fari planon por fari ion aŭ por io konstruota {7}
plej (la plej granda libro: ne estas iu pli granda libro); (plej forte: ne eblas pli forte) {*1}
plena sen plia spaco neokupita; oni ne povas aldoni pli {*2}
plezuro agrabla, ĝoja, gaja sento; plezuri: senti, havi plezuron; plezurigi: havigi plezuron {*4}
pli > (7 estas pli ol 6; 8 kaj 9 estas ankoraŭ pli; 3 estas malpli ol 6) {*1}
plu senĉese; ne ĉesante; (ne plu: jam ne) {*1}
pluraj pli ol unu (aŭ du); ne nur unu {*6}
plus "aldonu la sekvantan"; pluso: la signo "+" en kalkulado (2+3=5 du plus tri estas kvin); avantaĝo {8}
po [distribuo: Sama Kvanto Por ĉiu Aparte] (la Kvar Infanoj Ricevis Kune Ok Pomojn - Po Du); [prezo] (po Du Eŭroj Por Metro); [en Samaj Porcioj] (la Kvardek Viroj Marŝis Po Kvin - Do En Ok Sinsekvaj Vicoj) (xx = okope po du) {9}
poemo arta versaĵo; poezia verkaĵo {8}
pomo pli-malpli globforma frukto manĝebla kun tre firma karno, de pom-arbo (Pyrus malus = Malus); simila frukto {*6}
popolo nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo, ne ĉiam loĝantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj; (insektoj:) kunvivanta aro kun unu ovo-meta individuo (la "reĝino") {*3}
populara ŝatata de multaj homoj multloke; facile komprenebla por ne-fakuloj {9}
por [celo, intenco, destino, uzo, ricevanto, estonta daŭro]; (esti por propono: ne kontraŭ); (por ke: [celo de ago]) {*1}
pordo malfermaĵo, per kiu oni eniras kaj eliras domon aŭ ĉambron (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malfermaĵon de domo aŭ ĉambro {*3}
porti subteni pezan objekton (por ke ĝi ne malleviĝu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si aŭ sur si {*2}
post malantaŭ; pli malfrue ol; pli malantaŭe en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj); postaĵo: pugo {*1}
poŝto servo por transporti leterojn {*5}
povi esti kapabla fari; havi eblecon fari {*2}
pra (pri parencoj:) je distanco de unu plia nasko (praavo: patro de avo; pranepo: filo de nepo); (pri tempo:) (jam de) antaŭ tre, tre longa tempo (prahistorio, praarbaro) {9}
preferi ŝati aŭ voli ion pli forte, ol ion alian {*5}
prelegi fari paroladon pri iu temo al iu grupo (klubanoj, studentoj,...) aŭ publike; prelego: tia parolado {9}
preni ekteni; ekhavi por si; difini por si; preni kun si: kunporti; preni kiel...: (ankaŭ:) pensi ke estas... {*2}
presi per aparato kaj inko meti tekston aŭ bildon sur paperon aŭ sur alian materialon {*6}
preskaŭ ne tute, ne plene; iomete malpli ol (59 minutoj estas preskaŭ unu horo); ne mankas multe {*1}
preta [laboro finita]; finfarita (ĝi estas preta); (do:) tuj uzebla/disponebla; finfarinta (li/ŝi estas preta); (do:) povanta tuj komenci fari ion (alian) (Ĉu preta(j)? Ek!) {*4}
preter pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo) {*1}
prezenti montri, kiu estas iu aŭ kio estas io; vidigi aŭ aŭdigi (teatraĵon, spektaklon,...) {*3}
prezidi ordigi, gvidi diskutadon; gvidi la estraron de organizaĵo; (iuj gvidantoj de ŝtatoj havas la titolon "prezidento" anstataŭ "prezidanto") {7}
prezo kiom da mono oni devas pagi por io {*6}
pri koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo; kontenta pri...; certa pri...) {*1}
principo fundamenta veraĵo; baza elemento aŭ regulo de rezonado, scienco, moralo,...; principe: (ankaŭ:) teorie {9}
printempo parto de jaro inter vintro kaj somero, kiam plivarmiĝas {*4}
pro [kaŭzo, kialo, motivo] (ni malsekiĝis pro la pluvo; mi tremas pro malvarmo; ŝi diris tion pro amikeco) {*1}
problemo io, kio estas malfacile solvebla aŭ klarigebla; io, por kio solvo aŭ klarigo estu trovita (scienca problemo, ŝak-problemo,...) {8}
produkti aĵo farita de homo aŭ maŝino; la rezulto de iu laboro; produkti (ion): fari el krudaj materialoj substancon aŭ objekton utilan; estigi {*5}
programo priskribo aŭ listo de taskoj plenumotaj unu post la alia; priskribo pri prezentota teatraĵo aŭ spektaklo, pri radio- aŭ televido-elsendoj,...; priskribo de planoj de registaro, politika partio,...; prezento aŭ spektaklo (ankaŭ en radio aŭ televido), konsistanta el pluraj partoj (programeroj) unu post la alia (Ĉu vi havas la programon de la programo?); programi: aranĝi la programon de evento aŭ de radio- aŭ televido-elsendo; verki programon por agado aŭ por tasko plenumota de/per komputilo {9}
proksima en malgranda distanco; troviĝanta apude {*2}
proponi montri ion por uzo (aŭ por manĝado, trinkado, aĉeto, vendo); diri al iu, ke tiu eble faru ion {9}
propra de tiu/tio mem, ne de iu/io alia {*3}
provi fari por vidi, ĉu oni povas fari (aŭ ĉu funkcias) {*3}
publiko tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatraĵon, ĉeestas sportkonkuron, vizitas muzeon,...; la homoj ĝenerale; publika: por ĉiuj, kiuj volas aŭdi, utiligi, ĉeesti,...; publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi ĝin {*6}
punkto tre malgranda loko (en spaco aŭ tempo); aparta (malgranda) parto de teksto aŭ argumentado; la signo "." {*3}
pupo objekto en formo de homo aŭ besto (kiel ludilo,...) {8}
pura tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita {*3}
radio linioforma aĵo komenciĝanta en iu centro; ero de lumo aŭ sono aŭ alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu aŭdigas sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel elektromagneta signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii: eligi radiojn (de lumo, varmo,...); klare montri varman senton (ĝojon,...) {*5}
rajto tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi {*3}
rakonti paroli pri okazaĵo vera aŭ imagita {*3}
rapida faranta/okazanta en malgranda tempo {*2}
raporti rakonti (buŝe aŭ skribe) pri tio, kio okazis {8}
re [denove, ankoraŭfoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, ĝis revido!, redoni, reveturi, tien kaj reen,...) {*0}
redakti skribe zorge esprimi (siajn pensojn); zorge prilabori la skribaĵojn de alia; prizorgi la enhavon de gazeto, revuo,..., elektante la artikolojn kaj korektante tiujn {9}
regiono parto de lando kun certaj (naturaj aŭ sociaj) ecoj {*5}
regulo fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (ĉiufoje same); regula: laŭ la reguloj; kvazaŭ laŭ regulo (ĉiufoje same, je sama horo, post sama periodo;...) {*6}
reklamo laŭde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la aĉetindecon de io {8}
rekta sen kurboj, sen flankeniĝoj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (pri angulo:) orta (90°); rekto: rekta linio {*5}
respondi diri (aŭ fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordiĝi kun io (esti kvazaŭ la respondo al ĝi) {*2}
resti ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliiĝi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, nemanĝita, neprenita...; esti ankoraŭ videbla aŭ trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos; tio, kio ne estas jam menciita (=la cetero) {*2}
reto plektaĵo el ŝnuroj aŭ fadenoj, en kiu ĉiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun sufiĉe larĝaj interspacoj (maŝoj) (simila al "#") (i.a. por fiŝkapti); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto) {*6}
ricevi ekhavi de iu alia (unu donas aŭ sendas, alia ricevas) {*2}
riĉa kun multe da mono, havaĵoj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro riĉa je bildoj) {*2}
ridi per buŝo kaj sono (ne vortoj) montri ĝojon,...; rideti: per buŝo sen sono montri ĝojon, kontentecon,... {*2}
rigardi provi vidi; uzi la okulojn {*3}
rilati esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero {*6}
rimarki ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...) {*3}
rivero granda natura akvo-fluo {*4}
rompi dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta aŭ ne ligita {*4}
sabato tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo {*5}
saĝa kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono {*5}
salono granda ĉambro (en loĝejo aŭ por kunvenoj) {8}
saluti diri aŭ signi "bonan tagon!" aŭ "ĝis revido!" {*4}
sama ne alia; ne alispeca; identa {*2}
sana kun bone funkcianta korpo (kaj menso) {*4}
sata sufiĉe manĝinta; plene kontentigita {*4}
scienco tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturleĝoj aŭ pri certa temaro {*6}
scii havi informon, ideon en kapo; sciigi: informi {*2}
se [kondiĉo] (se mi havus monon, mi vojaĝus tien) {*1}
sed [kontrasto] (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne aŭto, sed ĉaro; ne ruĝa, sed blua; mi manĝis, sed ne satiĝis) {*1}
seĝo meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h"); (ankaŭ: seĝo en parlamento); brakseĝo: fotelo {*4}
sekvi iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri laŭ {*2}
semajno 7 tagoj {*3}
sen ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen ŝuoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto) {*1}
senco tio, kion oni komprenu el vorto aŭ frazo; enhavo, signifo; (ankaŭ: aŭ tien, aŭ reen; aŭ supren aŭ malsupren; aŭ dekstren aŭ maldekstren; aŭ plus aŭ minus;...) {*5}
sendi irigi ien (homon, aĵon, mesaĝon, signalon); alpoŝtigi {*2}
senti ekhavi per la fingroj, per la haŭto aŭ interne en la korpo impreson doloran aŭ plezuran; ekhavi impreson agrablan aŭ malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laŭ propra konscio esti ... {*3}
sep 7; sepdek: 70; dek sep: 17 {*1}
septembro monato de la jaro inter aŭgusto kaj oktobro (09) {*5}
serĉi iri kaj rigardi (ĉie) por trovi {*3}
serio vico da samaj aŭ similaj {*6}
servi labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko) {*4}
ses 6; sesdek: 60; dek ses: 16 {*1}
si la aganto mem (se ne temas pri la parolanto aŭ la alparolato(j)): (li vidas lin (=alian viron) - li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); ŝi portas ŝian valizon (=de alia virino) - ŝi portas sian valizon (=la propran) - sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon) {*1}
sidi esti en iu loko sur io, sed ne stari, kuŝi aŭ pendi {*2}
signifi havi kiel precizan sencon; estu interpretata kiel {7}
simila ne tute sama, sed sama laŭ iu(j) eco(j) {*5}
simpla sen komplikaĵoj; facile solvebla; unu-parta {*3}
simul/i  ??? simuli (alparola vorto por) viro {*2}
sistemo tutaĵo da interdependaj ideoj (aŭ aparatoj) kunordigitaj; sisteme (fari ion): laŭ plano, paŝon post paŝo {8}
situacio la tuto de la cirkonstancoj kaj kondiĉoj {9}
skatolo ujo (ofte rektangula) el kartono aŭ simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutraĵojn {*6}
skribi meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo;...); skribaĵo: teksto {*2}
sola sen aliaj; sen akompano; ununura {*3}
somero parto de jaro inter printempo kaj aŭtuno, kiam estas varme {*4}
soni fari tiel, ke oni povas rimarki per oreloj {*3}
speciala ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne ĝenerala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aŭ fako {*6}
speco aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj {*4}
sperta kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭ akiritajn pro travivaĵoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aŭ pro travivaĵoj {*6}
sporto korpaj ekzercoj kaj ludoj, ne nur por plezuro, sed ankaŭ por disvolvo (kaj montro) de lerteco kaj forto; sporti: praktiki sporton {8}
stacio loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, aŭtobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj aŭ transsendataj {*4}
stari esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne kuŝi {*2}
strato (parto de) vojo, kie veturas veturiloj {*4}
studi lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj aŭskulti prelegojn por lerni {*5}
stulta ne inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem {7}
sub malpli alte ol (tuŝante aŭ ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de; regata de {*1}
sudo [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (S) {*6}
sufiĉa tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne maltro; (sufiĉe ...a: ne malmulte ...a; ne mal...a) {*4}
sukcesi ekhavi bonan, celitan rezulton {*5}
suko likvo, trinkaĵo el frukto(j) (aŭ el alia parto de planto),... {7}
suno nia stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras Tero {*3}
super pli alte ol (ne tuŝante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona {*1}
supozi ne scii, sed pensi, ke io estas tia aŭ tia {7}
supre tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aŭ planko; supre: en pli alta parto {*4}
sur tuŝante (supron aŭ flankon) (sur seĝo; sur muro) {*1}
ŝafo mambesto, bredata pro ĝia lano, lakto aŭ viando (Ovis) {*5}
ŝajni eble vere, eble ne vere esti (ŝajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas...) (kio nur ŝajnas esti, do ne estas) {*2}
ŝanĝi aliigi; malsamigi; preni aŭ doni alian anstataŭe {*3}
ŝati havi plezurajn sentojn pro havado aŭ farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi {*5}
ŝi tiu virino; tiu knabino {*1}
ŝipo (granda) akvo-veturilo; ŝipi: veturi per ŝipo {*4}
ŝiri distiri (paperon, ŝtofon); deŝiri: per (forta) tirado apartigi parton {*6}
ŝtato lando kiel regado-sistemo ("lando" estas ĝenerale uzata vorto, "ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj) {*5}
tablo meblo por manĝi, skribi aŭ labori, kun horizontala supra surfaco {*3}
tago kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto) {*2}
tamen tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!) {*1}
tasko certa kvanto da laboro por certa persono; farotaĵo {7}
teatro domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado,...); teatraĵo: porteatra verkaĵo; spektaklo {8}
teksto aro da vortoj kaj frazoj; skribaĵo {9}
telefono elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni: paroli al iu per telefono {*6}
telero plata, nur iom kava, manĝujo; (ankaŭ: tia anteno) {*5}
televidi vidi spektaklojn, filmojn, bildraportojn je granda distanco per elektromagnetaj ondoj; televidilo: la aparato kun ekrano por vidi tion {9}
temo tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas {7}
tempo tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj {*2}
teni havi (en mano aŭ proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis) {*2}
tero tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero: la nomo de nia planedo {*2}
teruro grandega timo; teruri: fortege timigi iun; teruriĝi: eksenti teruron {*5}
tia de tiu kvalito; tiuspeca {*1}
tial pro tiu kaŭzo, motivo {*1}
tiam en tiu tempo; en tiu momento {*1}
tie en tiu loko {*1}
tiel en tiu maniero, tiumaniere; en tiu grado, tiugrade {*1}
ties de tiu(j); apartenanta al tiu(j) {9}
timi pensi, ke malbono povos okazi; malkuraĝi {*3}
tio tiu afero {*1}
tiom en tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso {*1}
tiu [montras] (homon, individuon, ekzempleron,...) {*1}
tra de unu flanko (ekster io) al la alia flanko, ne ĉirkaŭirante ("+" havas unu strekon tra alia streko) (li rigardas tra la fenestro; ni promenis tra la arbaro al la vilaĝo) {*1}
traduki alilingvigi {7}
trakti diskuti pri iu afero por veni al iu rezulto; esplori temon; prilabori ion; (laŭ iu maniero) agi al iu persono {8}
tranĉi per akra ilo (tranĉilo) disigi {*4}
trans je/al la alia flanko de (li loĝas trans la rivero; flugi trans la maron) {*1}
tre en granda grado; forte; multe {*1}
tri 3; tridek: 30; dek tri: 13 {*1}
trinki enbuŝigi likvon (akvon, lakton, kafon,...) {*3}
tro pli ol kiom estas bone aŭ bezonate {*1}
trovi ekvidi, ekrimarki (post serĉado); (ankaŭ:) opinii {*6}
tuj senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo {*1}
turni meti antaŭon malantaŭen aŭ supron malsupren (tiel, turnita "b" estas "d" aŭ "p"); movi ĉirkaŭ (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">"); ŝanĝi la direkton {*3}
tuta ĉiuj partoj; ne rompita; plen-ampleksa {*2}
uj [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaŭ: planto laŭ frukto (pomujo = pomarbo); lando laŭ popolo (Francujo, Japanujo)); ujo: [vazo, poto, skatolo, kesto, sako,...] {*0}
ul [homo tia] (riĉulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laŭ ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ŝipo aŭ alia objekto laŭ ia kategorio (trimastulo,...) {*0}
um [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi teron, plenumi taskon, foliumi libron,...) {*0}
universala rilata al, aplikebla al ĉiuj membroj (homoj, objektoj) de iu grupo aŭ al ĉiuj homoj sur Tero {9}
universitato alta lernejo, kie oni povas studi plurajn branĉojn de scienco (kaj kiu povas aljuĝi doktorecon) {9}
unu 1; dek unu: 11; unuo: kvanto aŭ mezuro uzata por nombri (kg, m,...); unueco: ĉiuj kune en konsento, akordo {*1}
urbo loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj; urbego: kun milionoj da loĝantoj {*3}
us [ago/stato: kondiĉa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondiĉo; nereala supozo; neebla deziro; tre ĝentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ĉiuj homoj estus saĝaj, ne okazus milito; mi ne aĉetus tion (se mi estus en tiuj cirkonstancoj); se mi povus flugi!; ĉu vi povus diri al mi, kie estas...?) {*0}
utila bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ĝi estas utila {*4}
uzi fari ion per; preni kiel ilon aŭ rimedon {*3}
vagono veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo {*4}
valoro graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton {*3}
varma kun relative alta temperaturo; (fajro: varmega) {*3}
ve [voko pro malfeliĉo]; [voko, anoncanta malfeliĉon] {7}
vendi doni kontraŭ mono; proponi kontraŭ mono {*4}
vendredo tago de la semajno inter ĵaŭdo kaj sabato {*5}
veni movi sin/moviĝi al la loko de la parolanto aŭ al la loko de la alparolato aŭ al interkonsentita loko aŭ al priparolata okazaĵo; (ankaŭ:) (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de {*2}
venki esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro) {*6}
verki arta skribaĵo (libro, rakonto, poemo), pentraĵo, skulptaĵo, muzikaĵo,...; verki: fari ion tian {*5}
ver/o  ??? vero komenco de nokto post tago; mallumiĝo {*3}
vesto io por meti sur la korpon por (parte) kovri ĝin; vesti sin: kovri sian korpon per vesto (taŭga por la okazo) {*3}
vetero [pluvo, vento, neĝo, (mal)varmo, (mal)seko,... - kombino el tiuj] {*4}
veturi iri per veturilo (aŭto, biciklo, ŝipo...) {*2}
vi [la alparolata(j) homo(j)] {*1}
viando karno de besto, kiel manĝaĵo {*6}
vidi rimarki per la okuloj; (figure: kompreni) {*2}
vilaĝo ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj {*4}
vintro parto de la jaro inter aŭtuno kaj printempo, kiam estas malvarme {*4}
viro homo (aŭ besto) kiu ne povas naski, sed kiu necesas por generi (naskigi) idon {*2}
vivi esti inter naskiĝo kaj morto; povi sin movi, sin nutri, sin reprodukti (homoj, bestoj kaj plantoj vivas, ŝtono aŭ metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo {*2}
viziti iri al iu homo aŭ loko por paroli, vidi,... {*5}
vojaĝi iri aŭ veturi al malproksima loko, aŭ de loko al loko (al loko...) (dum pluraj tagoj) {*3}
vojo sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia {*2}
voli (forte) deziri fari ion aŭ ke io estu farata {*2}
vorto sinsekvaj sonoj (aŭ literoj) kun signifo {*2}
zorgi fari ĉion, por ke iu sentu sin bone, aŭ por ke io okazu bone; pensi pri tio, kion oni devas fari, por ke...; pensi pri tio, kio povus okazi, se... {*4}