Brazilo: EASP laboras rete. Ĉu vi apogas?

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
  -  Landa Raporto
Nia Mondo

9-a de julio 2022

Situo de Sanpaŭlo

La pandemio estis kaj ankoraŭ estas terura skuo en la vivo de la socioj kaj de individuoj. Multaj el ni devis “reinventi” niajn spertojn. Sed kiel ofte okazas, el baroj kaj ĉagrenoj povas naskiĝi ia nova vivo, plena de ĉarmo kaj valoro.
Esperanto-Asocio de San-Paŭlo travivis precize tion, kiel ŝtata asocio. Nia sidejo estas fermita jam de pli ol du jaroj, tiel ke nun ĝi postulas riparojn.


Nia kaso ŝrumpis, tiel ke niaj monrimedoj danĝere malpliiĝis. Ni devas urĝe replani kaj reprogrami nian funkciadon kiel asocio, se ni volas pluvivi kaj ne lasi perei la penadon de multaj pioniroj en nia movado, kiuj laboradis por Esperanto dum jardekoj. Unuvorte, EASP travivas malfacilan tempon. Tamen, bela afero estis la vekiĝo de nia asocio en la virtuala mondo.


Jen la iniciatoj, kiuj naskiĝis aŭ mirinde vigliĝis dum la pandemio:

  • Kulturkunsidoj: lastan sabaton en ĉiu monato, kun prelegoj disponigataj en Jutubo, sekvata de “debata areno” kun la preleginto;
  • Virtuala kafejo: ĉiun sabaton je la 17-a horo;
  • Legoklubo Gilbert Ledon: ĉiun unuan kaj trian ĵaŭdon, je la 20-a horo, kun viglaj diskutoj pri legitaj tekstoj;
  • Petaloj: fragmentoj de filmoj enhavantaj speciale interesajn citaĵojn, sub la talenta preparado de Audino Rashi;
  • Paroligoj: sub gvidado de José Roberto Tenório.
  • “Esperanto Notícias”: dulingva bulteno por informo precipe al neesperantistoj, eldonata dufoje en ĉiu monato, skribe kaj parole, en Esperanto kaj en la portugala lingvo;
  • Viva Gazeto: kanalo de EASP en Jutubo, kun diversaj rubrikoj.
  • La Lampiro: revuo disponebla senpage en la retejo de EASP;
  • Zamenhofa Tago, en decembro.


Resume: EASP laboras kaj invitas ĉiujn samideanojn en la ŝtato San-Paŭlo partopreni en nia agado.


Cetere: ĉu vi renovigis vian aliĝon? Ni bezonas vin!


Fonto: (eo)(pt) Paulo Sérgio VIANA virtuala fenestro: EASP laboras rete. Ĉu vi apogas?, EASP (2022-02)