Brazilo: rekrei la paradizon

El UEA-vikio
Iri al: navigado, serĉi
Nia Mondo

14-a de julio 2021

Situo de Brazilo ruĝa.ph.png

Unu el la gravaj problemoj de nia moderna mondo estas sendube la detruado de la naturo kaj ĝiaj konsekvencoj, interalie rilate la mondan klimaton. Pri tio ni emas plendi, protesti, manifestacii kaj premi la politikistojn, sed tio apenaŭ donas praktikajn rezultojn. Dum la lastaj jaroj aperis homoj kaj institucioj, kiuj ne nur protestas, sed praktike agas por mildigi la detruadon de arbaroj. Ni montras ĉi tie unu el tiuj iniciatoj, nome la laboradon de Instituto Terra, en Brazilo. Temas pri valora strebo.

Mondcivitano

La homo, kiu respondecas pri la granda sukceso de tiu institucio estas eminenta brazilano: Sebastião Salgado. Li naskiĝis en 1944 kaj studis ekonomikon. Li estis ankoraŭ junulo, kiam li unuafoje prenis en siajn manojn fotilon. Li tuj enamiĝis al la fotografarto.

Baldaŭ li forlasis ĉion alian por sin dediĉi al vojaĝado tra la mondo por fotografe dokumenti la homaron kaj la naturon. Li fariĝis speco de „mondcivitano” kun studio en Parizo.

Socia inklino

Li vizitis ĉiun angulon de nia planedo kaj kaptis nigrablankajn scenojn kun mirinda arta kvalito. Iom post iom, li famiĝis kiel fotoĵurnalisto, preskaŭ ĉiam kun socia inklino montri la vivon de homoj, ofte en malfacilaj situacioj. Li fotis militon en Afriko, konfliktojn en Irako, suferon en Amazonio kaj pejzaĝojn en lokoj neniam antaŭe surpaŝitaj de homoj. Li publikigis diversajn belegajn (fojfoje tragikajn) librojn kiel Terra, Genesis, Trabalhadores (Laboristoj) k.a. Eĉ literaturan premion li gajnis en Brazilo, pro dokumenta verko.

Pro sia profunda konscio pri la neceso valorigi la homon, li kunlaboris kun UNICEF, kun la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, kun Monda Organizaĵo pri Sano kaj kun Amnestio Internacia, inter aliaj.

Kiam Sebastião Salgado estis infano, li vivis en la familia bieno, en la municipo Aimorés de la ŝtato Minas Gerais en sud-orienta Brazilo. Tie li vivis meze de la belega Atlantika Arbaro. Li diras, ke li pasigis sian infanaĝon en „paradizo”.

Sistema detruo

Akvofalo en la Atlantika Arbaro.ph.jpg

La Atlantika Arbaro estas vastega regiono, kiu formas larĝan strion laŭlonge de la orienta marbordo de Brazilo. Tipe tropika arbarego, same riĉa kaj grava kiel la amazona arbaro, ĝi tamen troviĝas sur multe pli fekunda grundo, kio igas ĝin multe pli densa kaj varia. Ĝi situas en 3420 municipoj de 17 brazilaj ŝtatoj, kaj atingas krome partojn de Paragvajo kaj Argentino. Oni kalkulas, ke ĝi formiĝis antaŭ 50 milionoj da jaroj, kaj ke indiĝenoj vivas en ĝi de antaŭ almenaŭ 10.000 jaroj. Ĝiaj faŭno kaj flaŭro estas mirinde ampleksaj: 261 specioj de mamuloj, 1020 specioj de birdoj, 197 de reptilioj, 340 de amfibioj, 350 de fiŝoj.

Ekde la koloniado fare de Portugalio, antaŭ 500 jaroj, oni sisteme detruis tiun paradizon, tiel ke ĝi reduktiĝis jam al 10 procentoj de la origina areo. Kompreneble, pro tio specioj malaperis aŭ estas minacataj de malapero.

Jen katastrofo, se oni pensas, ke ankoraŭ nuntempe oni trovas novajn speciojn neniam antaŭe priskribitajn de sciencistoj. En tia paradizo vivis Sebastião Salgado dum sia infana tempo.

Kiam li estis jam nejuna famulo, li devis reveni al la bieno de sia infanaĝo, kiun li heredis. Li trovis malĝojigan panoramon: la iama paradizo estis transformita en preskaŭ-dezerton. Ĝi nun konsistis el nudaj kampoj, kie mankis akvo kaj vivo. Pri tio li bedaŭre plendis al sia edzino, Lelia Walnick Salgado. Kaj jen ĉi tiu eksterordinara virino ekkriis per decida voĉo:

- Kial ni ne replantu ĝin? Ni rekreu la paradizon!

Instituto Terra

Tiam komenciĝis vera sagao. Pro siaj fama nomo kaj prestiĝo, Sebastião Salgado (kun intensa, decida partopreno de Lelia) havigis al si gravajn partnerojn kaj fondis Instituto Terra. Tio estas privata institucio, per kiu oni kreis projekton revivigi la arbaron en la bieno. Unue oni starigis tie naturrezervejon, kaj de la jaro 1998 komenciĝis vartado de plantidoj originaj de tiu regiono, kaj amasa, sistema replantado sur 700 hektaroj.

Naskiĝis tie 2,5 milionoj da arboj de 290 originaj specioj. Post nur kelkaj jaroj, verda densa tapiŝo jam estis videbla, kaj post 20 jaroj la paradizo estis denove impona.

Denove estas tie troveblaj 172 birdospecioj, 33 specioj de mamuloj, 15 specioj de amfibioj, 15 de reptilioj. Reviviĝis pluraj akvofontoj, kiuj estis malaperintaj.

Nuntempe Instituto Terra akceptas vizitantojn por eduka konsciigo pri la graveco de la arbaro kaj transdonas spertojn al studentoj kaj kamparanoj en la ĉirkaŭa regiono, tiel ke aliaj bienposedantoj alprenas similajn iniciatojn pri replantado. Se oni rigardas la fotojn de la bieno de Salgado en la jaroj 2001 kaj 2019, tiam jam ne necesas argumentoj. Sebastião Salgado ricevis multajn premiojn pro sia naturdefenda laboro. Unu el la lastaj premioj li ricevis en 2019 dum la Librofoiro de Frankfurto, transdonita de la Asocio de Germanaj Eldonistoj kaj Librovendistoj. Sed oni neniam forgesu la decidan ideon kaj fervoran laboradon de Lelia Walnick Salgado.

Jen kion diris la aktivulo en intervjuo:
„Kiam mi vidis, ke la unuaj arboj naskiĝas en grundo tute mortinta, kiam mi vidis, ke birdoj revenas, kiam mi vidis, ke akvo revenas, tiam mi komprenis, ke arbo estas kvazaŭ homo. Kiam homo naskiĝas, oni devas lin protekti, instrui pri piedirado, pri parolado. Arbo estas tute simila.


Fonto: (eo) Paulo Sérgio VIANA, korespondanto de MONATO en Brazilo, Rekrei la paradizon Monato (2021-05-04)